| Neutralia
NEUTRALA MORESNETO revivis en Kelmis la 3-an kaj 4-an de septembro 2005 (kaj
shajne same revivos chiun duan jaron). Tiuokaze,
Senlime invitis siajn membrojn kaj amikojn al speciala
kunveno sabaton, la 3an de septembro 2005 (9h30 - Kelmis).
“Neutralia, vivi la Neùtralecon”
Multaj objektoj kaj atestiloj el la iama epoko
estis ekspoziciataj, aktivajhoj kaj spertoj proponitaj. Resume, originala
vojagho en la tempon de la neùtraleco (1816-1919). En la Muzeo pri la «Gueule»
estas ekspoziciitaj diversaj objektoj signantaj tiun epokon. Aro da spektakloj
estis proponata en la urba centro : promenanta teatro, muziko, iamaj kaj nunaj
infanludoj, nostalgia kermeso, diktajho en esperanto(1). Krome, diversaj
shatantaroj proponis siajn produktajhojn por gustumado. La "Park"-hotelo estis
transformita en casino (simile al la iama kulturcentro «Select»). Kelmis ree
estis enmergita en la 19a jarcento.
Loko: Urbcentro Info: Sekretariat der Gemeindeverwaltung, +32 (0)87/63 98
01
(1) Diktajho en esperanto
Memoru : sabaton, la 8an de majo 2004, "la UNE" (la unua - RTBF-televido)
prezentis, rekte el Bruselo, la diktajhon Balfroid (tiu-chi kreis chiujaran
konkurson proponantan al la plej lernemaj infanoj fari franclingvan diktajhon
sen eraro... kion ofte neniu sukcesas, pro la ega malfacileco de tiu lingvo!).
Pli ol 800 lernantoj kaj multnombraj plenkreskuloj partoprenis ghin tiun jaron.
Tiam la RTBF prezentis grupon - ja pli malgrandan - kiu trejnighis, en la Eùropa
parlamento (servo de Mathieu Grosch, Eùropa Deputito kaj Urbestro de Kelmis), je
la Balfroid-diktajho... en esperanto - kiun ech komencantoj kapablas senerare
fari !
Sekve de invito de la sama Mathieu Grosch, kiu deziras konigi la neùtralan
pasinton al la enloghantaro de Kelmis (ofte pli malbone informita ol la
esperantistoj!), nia amiko kaj membro de Senlime,
Mathieu Schrymecker, organizis duan diktajhon en esperanto, en Kelmis.
partoprenis 25 infanoj-kandidatoj el lernejoj franclingvaj, germanlingvaj kaj
nederlandlingvaj de tiu regiono. Ili kunvenis sabaton, la 3an de septembro je la
9h30 en la unua etagho de la kulturcentro „Select“ por informado pri esperanto
kaj unua leciono pri esperanto (ortografio). La diktajho okazis tuj poste, de la
11h30 ghis la 12h00. Mathieu Schrymecker kore invitis la membrojn de
Senlime kaj aliajn esperantistojn por pruvi la vivantecon de nia
lingvo, respondi al la eventualaj demandoj de la gepatroj, subteni kaj gratuli
la kandidatojn,…
Loko: Kultur-centro „Select“, 264 Lütticherstrasse - Kelmis Info: Mathieu
Schrymecker, +32 (0)87/85 33 89.
N-B : Tia festo principe okazos chiun duan jaron en Kelmis.
Nuna: Hejma-Esperanto-Kluba agendo-Neutralia
Iama: Karaokeo
|