| Internacia ttt-lernejo
"ScolaWeb"
NIA PROJEKTO
Tiu-cxi lernejo aligxas al la linio de la virtualaj lernejoj en
Orlando (USONO, Florida High
School) kaj "Tibor Sekelj" (Italio, projekto
"Interkulturo") kaj de la (privata) lernejo de "la Grande Ourse" en
La-Chaux-de-Fonds (Svislando), institucioj kies spuroj vi cetere trovos en
tiu-cxi ttt-ejo.
En Belgio, la deviga lerntempo iame haltis je la 12a jaragxo kaj la
sukcesintaj lernantoj ricevis diplomon hodiaux nomitan "atesto pri
baza lernado". Tiu-cxi pruvis ke la lernanto elirinta el la
unuagrada lernejo havis la necesajn kapablojn por elturnigxi el cxiuj
cirkonstancoj, kio tiuepoke signifis : legi kaj skribi (kurso pri franca -
aux nederlanda - lingvo), kalkuli kaj solvi simplajn viv-problemojn (kurso
pri matematikoj).
"La akvo fluis sub la pontoj" kaj, niaepoke, la derneja tempo dauxras gxis la
16a jaragxo en preskaux cxiuj Euxropaj landoj... La kvar kromajn jarojn la
lernanto pasigas en lernejoj lastatempe nomitaj, en Belgio, "Liceoj". Mi estris
unun el tiuj (tiun en Plombieres, ne fore de Kelmis) gxis gxia definitiva
fermoi, pro bugxetaj ekonomioj.
La duagrada instruado enhavas, en Belgio, tri "ciklojn" da du jaroj (la trian
oni organizas nur en la "Ateneoj", kio parte klarigas la iompostioman malaperon
de la liceoj, kiuj povis organizi nur la du unuajn ciklojn).
La virtuala lernejo "Scolaweb" situus je la nivelo de la unua de tiuj tri
cikloj kaj ambicias disvolvi cxe siaj lernantoj (junaj adoleskoj
ankoraux enlernejigataj aux plenkreskuloj) la senton pri aparteno al granda
tera komunumo.
NIA IDEO
Por vivi kiel responsa civtano en tiu granda internacia komunumo, la necesaj
kompetentaroj ja sxangxigxis. Legi, skribi, kalkuli sendube ne plu tiagrade
necesas ol antauxe : niaj komputiloj kaj kalkuliloj ecx povus fari tion por ni
(la softvaroj pri vocx- kaj karatr-rekono baldaux atingos relativan
perfektecon). Oni malfelicxe ne tion povas diri koncerne la auxtomatajn
tradukilojn (ou interpretilojn). La lernado de lingvoj, nune, xsajnas unuacela.
Sed kiu lingvo (aux kiuj lingvoj; ve: elekto neeblas) ?
Ni proponas logikan, facilan kaj elprovitan alternativon: cxiu faru unu
pasxon en la direkton al la alia, kia estu ties lingvo, kaj lernu, kun li aux
sxi, komunan lingvon: la internacian lingvon (esperanto), jam parolitan dum pli
ol cent jaroj kaj nune utiligitaj de pli ol 20 milionoj da personoj disigitaj en
preskaux cxiuj landoj de la mondo !
Esperanto, pro tio, havas eksterordinaran kulturan valoron: praktiki
esperanton estas enirebligi al si cxiujn kulturajn ricxojn de cxiuj landoj, per
kontaktoj rektaj kaj sen interpretistoj kun iliaj enlogxantoj.
Provizore, ni proponas nur esperanto-kursojn kaj matematikajn lecionojn
tiurilatajn, bazitajn sur la ludo pri la kvar aritmetikaj operacioj "La kalkulo
estas bona". Tre baldaux ni aldonos "vojojn por pripensado pri aktualaj,
sciencaj kaj sociaj problemoj".
La kursoj pri esperanto kaj matematiko konsistigos la bazon postulatan por
havigi al si la ateston kiu sankcios la finon de la lernado cxe
la ScolaWeb.
Okupigxantaj pri la edukado de hodiaux adoleskoj, ni nepre ne limigxu al tiuj
du fakoj. Ni opinias ke la inicigaj ritoj mankas en niaj nunaj socioj, aparte al
adoleskoj kiuj, pro tio, inventas siajn (trudante unu al la alia cxiajn
sovagxajn kaj dangxerajn "ludojn"). Post Zamenhof kaj kun multaj "nvaj
filozofoj" kiel Marc de Smedt, ni opinias nin devigataj doni al niaj junuloj
(kaj malpli junaj), kiuj vivas en multrasan mondon (kiu ankaux eniris la
lernejojn), religian kulturon ekumenan, kiu neniel similus al ia katekismo,
kiel la "Homaranismo". Aliflanke, ni devas instrui la bazojn de
malstrecxigxo kaj de spirado, facile adapteblaj el orientaj teknikoj kiel jogo,
kiu permesas al ni forigi la enmensan bruacxon kiu enlogxas nin kaj retrovi
la konscian klarecon : tie-cxi ni elektas sofrologion.
J.-M.
Jacques
Nuna: Hejma-Esperanto-"Scolaweb"
Iama: Senpaga kurso Posta: Turismo Suba: F.H.S. 0rlando Lernejo Tibor Sekelj Homaranismo Sofrologio Nia kursaro
|