1 00:01:32,480 --> 00:01:36,200 Fratoj miaj, ricevu la benon de Lia Papa Moshto. 2 00:01:46,040 --> 00:01:49,960 Ni preghu Dion ke li donacu al ni chi-tie sian Lumon. 3 00:03:27,680 --> 00:03:29,720 Miaj karaj Fratoj, 4 00:03:32,720 --> 00:03:35,040 de post kiam, dank'al Difavoro, 5 00:03:36,680 --> 00:03:42,280 la Hispana reghlando malkovris kaj konkeris la Okcidentajn Hindiojn, 6 00:03:42,280 --> 00:03:46,440 kiujn iuj jam nomas la Nova Mondo, 7 00:03:46,480 --> 00:03:48,200 levighis granda nombro da demandoj 8 00:03:48,200 --> 00:03:52,800 malfacilaj, kiujn nenio, en la historio de la homoj, lasis antałvidi. 9 00:03:56,760 --> 00:04:01,200 Unu el tiuj demandoj, unuarange grava, neniam ricevis 10 00:04:01,200 --> 00:04:06,400 respondon klaran kaj kompletan. 11 00:04:06,800 --> 00:04:09,880 Pro ghi ni kunvenas chi-tie. 12 00:04:09,880 --> 00:04:14,400 Tiuj novaj teroj havas enloghantojn, 13 00:04:14,920 --> 00:04:19,720 kiuj estis venkitaj kaj submetitaj nome de la vera Dio. 14 00:04:21,960 --> 00:04:27,600 Tamen, dum tridek jaroj, disvastighis, 15 00:04:27,600 --> 00:04:31,360 en Ełropo, onidiroj, 16 00:04:31,360 --> 00:04:36,720 ke la indighenoj el Meksikio kaj el la insuloj de la Nova Hispanio estis... 17 00:04:36,720 --> 00:04:43,200 tre maljuste mistraktitaj de la Hispanaj konkerantoj. 18 00:04:44,440 --> 00:04:47,840 Tiuj onidiroj, kiujn malamikoj de Hispanio, 19 00:04:47,840 --> 00:04:50,960 Nederlando, Anglujo kaj Francujo, 20 00:04:50,960 --> 00:04:55,200 eble estas troigintaj, 21 00:04:55,200 --> 00:04:59,120 alvenis ghis Lia Papa Moshto, 22 00:05:00,160 --> 00:05:04,120 kiu pro tio montrighis forte emociighinta, 23 00:05:04,120 --> 00:05:12,440 des pli ke tiuj mistraktoj okazus nome de nia sankta religio. 24 00:05:12,440 --> 00:05:21,520 Plurfoje la Sankta Patro manifestis kompaton al la popoloj de Novaj Teroj. 25 00:05:23,200 --> 00:05:26,400 Sed liaj instrukcioj, lałshajne, 26 00:05:26,640 --> 00:05:28,960 ne chiam estis respektitaj, 27 00:05:28,960 --> 00:05:33,920 cetere ne pli ol la kronaj regularoj. 28 00:05:35,400 --> 00:05:41,560 Hodiał la Sankta Patro min sendis al vi kun preciza misio 29 00:05:41,560 --> 00:05:45,280 decidi, chu tiuj indighenoj 30 00:05:45,280 --> 00:05:49,080 estas veraj kaj elfaritaj homoj, 31 00:05:49,080 --> 00:05:52,400 kreitajhoj de Dio, 32 00:05:52,400 --> 00:05:56,400 fratoj niaj en la posteularo de Adamo. 33 00:05:56,400 --> 00:06:00,200 Ał chu kontrałe, kiel oni tion diris, 34 00:06:00,200 --> 00:06:05,000 ili estas apartaj kreitajhoj, ał ech 35 00:06:05,000 --> 00:06:09,600 la subjektoj de la diabla Imperio. 36 00:06:11,000 --> 00:06:13,560 Fine de nia debato, 37 00:06:13,560 --> 00:06:16,920 la decido kiun mi alprenos ipso facto 38 00:06:16,920 --> 00:06:19,320 estos konfirmita de la Sankta Patro 39 00:06:19,320 --> 00:06:22,360 kaj konsekvence ighos nenuligebla. 40 00:06:27,200 --> 00:06:31,680 Ni kunvenigis chi-tie, en Valladolid', 41 00:06:31,680 --> 00:06:32,880 en tiu-chi monakejo, 42 00:06:32,880 --> 00:06:36,400 kie Frato Gregorio bonvolis akcepti nin, 43 00:06:36,400 --> 00:06:39,160 kelkajn atestantojn kaj partoprenantojn. 44 00:06:39,160 --> 00:06:43,360 Kaj unue la tre famkonata frato Bartolomeo de Las Casas, 45 00:06:43,360 --> 00:06:49,120 kiu bone konas la terojn novajn kaj plurfoje ekdefendis tiujn indighenojn. 46 00:06:49,200 --> 00:06:52,400 Alfronte ni havas Majstron Sepulveda mem. 47 00:06:53,560 --> 00:06:57,040 Liaj filozofiaj verkoj tre bone konatas. 48 00:06:57,040 --> 00:07:02,120 Lia eruditeco kaj lia spirita penetremo 49 00:07:02,120 --> 00:07:05,720 estos multvaloraj al ni. 50 00:07:07,600 --> 00:07:09,320 Se, inter vi, iu deziras paroli, 51 00:07:09,320 --> 00:07:12,880 li sciigu tion, levante la manon. 52 00:07:15,280 --> 00:07:23,320 Mi esperas ke Dio kunhelpos kaj ke 53 00:07:23,320 --> 00:07:24,880 per Lia favoro, 54 00:07:24,880 --> 00:07:29,200 ni kapablos konservi plenan konsciencon kaj dignecon. 55 00:07:30,400 --> 00:07:33,280 Frato Bartolomeo, vi parolu ! 56 00:07:38,880 --> 00:07:45,080 Eminenco, Nia Sinjoro Jesuo diris 57 00:07:45,280 --> 00:07:48,480 Mi estas la vero kaj la vivo. 58 00:07:49,680 --> 00:07:53,280 Mi klopodos diri la veron pri tiuj, 59 00:07:53,280 --> 00:07:56,280 kies vivon ni estas forprenontaj. 60 00:07:56,280 --> 00:08:00,080 Char, vere, ni estas detruantaj ilin. 61 00:08:02,280 --> 00:08:06,080 Post la malkovro kaj la konkero de la Hindioj, 62 00:08:06,080 --> 00:08:12,480 la Hispanoj neniam chesis sklavigi, torturi kaj amasbuchi la Indianojn. 63 00:08:12,880 --> 00:08:16,880 Tio, kion mi diru, estas tiom forloga, ke mi ne scias per kio komenci. 64 00:08:16,880 --> 00:08:19,280 Estus sufiche por plenigi grandegan libron. 65 00:08:20,080 --> 00:08:21,680 Parolu libere. 66 00:08:21,880 --> 00:08:24,440 Jam de la unuaj kontaktoj, 67 00:08:24,440 --> 00:08:29,320 la Hispanoj shajnis vivigitaj kaj pushitaj nur de terura soifo por oro. 68 00:08:29,320 --> 00:08:32,200 Nur tion ili postulas : Oron ! Oron ! 69 00:08:32,200 --> 00:08:34,480 Alportu al ni oron ! 70 00:08:34,480 --> 00:08:37,880 Tial enloghantoj de la Teroj Novaj diris : 71 00:08:37,880 --> 00:08:42,280 sed kion ili faras per tiom da oro? Chu ili manghas ghin? 72 00:08:42,280 --> 00:08:44,480 Chio estas submetita al oro, chio ! 73 00:08:46,080 --> 00:08:49,280 Tial dekomence la malfelichaj Indianoj 74 00:08:49,280 --> 00:08:53,280 estas traktitaj kiel bestoj, sen racio. 75 00:08:55,280 --> 00:09:02,880 Unue oni brulstampas ilin per la nomo de ilia havanto, survizaghe. 76 00:09:02,880 --> 00:09:10,080 Kiam ili pasas de proprietulo al alia, oni restampas ilin, ankorał kaj ankorał. 77 00:09:10,080 --> 00:09:14,080 Tiuj stampoj akumulighas sur iliaj vizaghoj, 78 00:09:14,080 --> 00:09:16,880 kiuj farighas kvazał malnova paperfolio. 79 00:09:19,280 --> 00:09:23,280 Poste oni amase jhetis ilin en or- kaj arghentminejojn, 80 00:09:23,280 --> 00:09:25,680 kaj tie ili mortas milope. 81 00:09:25,680 --> 00:09:28,480 Terura fetoro liberighas el tiuj minejoj, 82 00:09:28,480 --> 00:09:30,480 kiuj estas pli achaj ol la inferio, 83 00:09:30,480 --> 00:09:32,480 malhelaj kaj malsekaj. 84 00:09:32,680 --> 00:09:36,480 La putoj estas superflugataj de trupoj da kadavremaj birdoj tiom multnombraj 85 00:09:36,480 --> 00:09:37,680 ke ili kashas la sunon ! 86 00:09:37,680 --> 00:09:39,680 Vi parolis ankał pri amasbuchadoj. 87 00:09:39,880 --> 00:09:43,880 Jes ja, Eminenco. Milion'ope ili estis buchitaj. 88 00:09:45,280 --> 00:09:48,480 Jes, milionope ! Kiel bestoj en buchejo ! 89 00:09:48,480 --> 00:09:50,680 Per kiaj rimedoj ? 90 00:09:50,680 --> 00:09:52,080 Chio estas bona. 91 00:09:52,080 --> 00:09:55,680 Kelkfoje oni dektriope pikmortigas ilin, 92 00:09:55,680 --> 00:09:58,880 oni chirkałas ilin per seka pajlo kaj oni ekflamigas ghin. 93 00:09:59,080 --> 00:10:02,280 Alifoje oni fortranchas iliajn manojn kaj oni forlasas ilin en la arbaro 94 00:10:02,280 --> 00:10:05,080 dirante al ili Iru porti la leterojn! 95 00:10:05,080 --> 00:10:07,080 Kion tio signifas ? 96 00:10:07,080 --> 00:10:10,480 Iru porti la mesaghon ! 97 00:10:12,880 --> 00:10:15,280 Iru montri al la aliaj, kiuj ni estas ! 98 00:10:15,280 --> 00:10:16,880 Kaj kial dektriope ? 99 00:10:16,880 --> 00:10:21,880 Por omaghi la Kriston kaj la dekdu apostolojn ! 100 00:10:22,880 --> 00:10:25,880 Jes, mi al vi diras la veron ! 101 00:10:25,880 --> 00:10:30,280 La Sinjoro estis 'omaghita' per chiuj homaj hororoj. 102 00:10:30,280 --> 00:10:33,280 Chio estas imagita. 103 00:10:34,080 --> 00:10:38,080 Kelkfoje oni ekprenas infanojn per la piedoj 104 00:10:38,080 --> 00:10:41,680 kaj oni frakasas iliajn kraniojn kontrał rokojn! 105 00:10:41,680 --> 00:10:44,880 Ał oni metas ilin sur rostokrado, oni dronigas ilin, 106 00:10:44,880 --> 00:10:48,880 oni jhetas ilin al malsataj hundoj kiuj manghegas ilin kiel porkojn ! 107 00:10:48,880 --> 00:10:50,080 Oni vetlude divenas tiun, 108 00:10:50,080 --> 00:10:54,880 kiu malfermos la ventron de virino per ununura tranchila frapo ! 109 00:11:01,280 --> 00:11:06,480 Vi parolas al ni pri la kompatinda mizero de la militoj, komuna al chiuj popoloj. 110 00:11:06,480 --> 00:11:09,280 La milito ? Kiu milito ? 111 00:11:09,680 --> 00:11:12,480 Tiuj popoloj ne militis kontrał ni ! 112 00:11:12,480 --> 00:11:17,160 Ili venis al ni tute ridetantaj, kun gaja vizagho, kuriozaj ekkoni nin, 113 00:11:17,160 --> 00:11:19,840 sharghitaj per fruktoj kaj donacoj ! 114 00:11:19,840 --> 00:11:22,440 Kaj morton ni alportis al ili ! 115 00:11:22,680 --> 00:11:24,560 Nome de Kristo ! 116 00:11:24,760 --> 00:11:26,760 Eminenco, chu tio ne estas blasfemo? 117 00:11:26,760 --> 00:11:29,080 La sankteco de l'loko rajtigas nin chion ałdi. 118 00:11:29,080 --> 00:11:32,080 Chiamaniere, ni povas nenion kashi al Dio. Dałrigu! 119 00:11:32,280 --> 00:11:36,120 Jes, chio, kion mi vidis, mi vidis fari nome de Kristo! 120 00:11:36,120 --> 00:11:40,320 Mi vidis Hispanojn preni la grasajhon de Indianoj - vivantaj - 121 00:11:40,320 --> 00:11:42,880 por pansi siajn proprajn vundojn ! 122 00:11:43,080 --> 00:11:44,680 Vivantajn ! 123 00:11:46,680 --> 00:11:48,280 Tion mi vidis ! 124 00:11:48,280 --> 00:11:55,280 Mi vidis niajn soldatojn tranchi al ili la nazon, la orelojn, la langon, la manojn, 125 00:11:55,280 --> 00:11:58,280 la mamojn de la virinoj kaj la penisojn de la viroj, 126 00:11:58,280 --> 00:12:00,880 jes, por tajli ilin, kiel oni tajlas arbon ! 127 00:12:01,080 --> 00:12:04,880 Por amuzghi ! Por distrighi ! 128 00:12:07,280 --> 00:12:11,680 Mi vidis, en Kubo, en loko nomita Kaonao, 129 00:12:11,680 --> 00:12:14,880 Hispanan trupon halti en la lito de sekighinta torento. 130 00:12:15,080 --> 00:12:18,280 Tie ili pintigis siajn spadojn sur shtonoj, 131 00:12:18,280 --> 00:12:21,280 poste ili antałeniris ghis vilagho kaj diris 132 00:12:21,280 --> 00:12:24,080 jen, chu ni provus la tranchanto de niaj glavoj 133 00:12:24,280 --> 00:12:27,280 Hispano elingigis, la aliaj same faris, 134 00:12:27,280 --> 00:12:33,280 kaj ili komencis tratranchi, blinde, chiujn vilaghanojn kiuj trankvile sidis! 135 00:12:33,480 --> 00:12:36,880 Chiuj buchitaj! Sango fluis el chie! 136 00:12:37,080 --> 00:12:39,280 Chu vi cheestis ? 137 00:12:39,480 --> 00:12:41,880 Mi estis ilia pastro. 138 00:12:41,880 --> 00:12:46,680 Mi kuris kiel frenezulo chiuflanken! Estis spektaklo horora kaj terura. 139 00:12:46,680 --> 00:12:49,280 Kaj mi vidis ghin ! 140 00:12:51,280 --> 00:12:57,280 Alian fojon, mi vidis soldaton, ridantan, 141 00:12:57,280 --> 00:12:59,480 enigi sian ponardon en la flankon de infano, 142 00:12:59,480 --> 00:13:01,080 kaj tiu infano iris tien kaj tien, 143 00:13:01,080 --> 00:13:03,880 ambałmane tenante siajn elfughintajn intestojn. 144 00:13:04,080 --> 00:13:09,680 Ankał en Kubo, oni sin pretigis mortigi kacikon, sen iu ajn kałzo 145 00:13:09,680 --> 00:13:12,880 kaj ghin bruligi vivantan. 146 00:13:13,080 --> 00:13:17,080 Tiam monako alproksimighis por iomete paroli al li pri nia dogmaro. 147 00:13:17,080 --> 00:13:20,280 Li demandis lin chu li volas iri al la chielo, 148 00:13:20,280 --> 00:13:22,280 kie estas la gloro kaj la eterna ripozo, 149 00:13:22,280 --> 00:13:24,680 anstatał suferi en inferio. 150 00:13:24,880 --> 00:13:26,120 La kaciko diris al li 151 00:13:26,120 --> 00:13:28,480 chu la kristanoj iras al la chielo? 152 00:13:28,480 --> 00:13:31,080 Jes, diris la monako, iuj el ili tien iras. 153 00:13:31,280 --> 00:13:34,080 Tiam, diris la kaciko, 154 00:13:34,080 --> 00:13:41,280 mi preferas iri en inferion, por ne retrovi min kun homoj tiom kruelaj! 155 00:13:44,280 --> 00:13:48,480 Mi vidis kruelajhojn tiom grandajn, ke oni ne ałdacus ilin imagi. 156 00:13:49,280 --> 00:13:52,880 Neniu lingvo, neniu rakonto povas diri tion, kion mi vidis. 157 00:13:58,880 --> 00:14:02,480 Eminenco, la kristanoj forgesis chiun timon al Dio. 158 00:14:02,680 --> 00:14:05,680 Ili forgesis tiujn, kiuj ili estas. 159 00:14:05,680 --> 00:14:08,880 Jes, milionojn! Mi ja diras milionojn! 160 00:14:09,280 --> 00:14:13,880 En Cholula, en Meksikio, kaj en Tapeaka, 161 00:14:13,880 --> 00:14:16,280 estis buchita la loghantaro tuta ! 162 00:14:16,480 --> 00:14:19,880 Krie de Sankta Jakobo! Kaj estis facile! 163 00:14:19,880 --> 00:14:24,280 char tiuj homoj ne havis pafarmilojn kiel niaj! Nek chevalojn! 164 00:14:28,480 --> 00:14:30,480 Chu vi scias, Eminenco, 165 00:14:30,480 --> 00:14:35,040 ke iuloke Hispanoj uzas la sangon de tiuj homoj por privershi siajn terojn? 166 00:14:35,040 --> 00:14:41,080 La kapitanoj militire forkondukis longajn enkatenigitajn irantarojn da ili. 167 00:14:41,280 --> 00:14:42,880 Foje-foje ili diris al la soldatoj: 168 00:14:42,880 --> 00:14:46,480 Fortranchu pecon de la femuro de tiu bubacho kaj donu ghin al la hundoj! 169 00:14:46,480 --> 00:14:48,880 Kvazał temus pri shafajhaj pecoj! 170 00:14:49,080 --> 00:14:52,480 En iuj barakaroj, oni vidis homviandajn montroaranghojn! 171 00:14:52,480 --> 00:14:56,080 Femurojn, brustojn alkrochitajn al traboj! 172 00:14:56,280 --> 00:15:00,280 Per indiana karno ili nutris la Indianojn! Tio kostis nenio ! 173 00:15:01,680 --> 00:15:04,680 Oni ech rakontis ke Hispanoj ghin manghis! 174 00:15:05,280 --> 00:15:07,280 Nu ! ... Nu ! 175 00:15:15,280 --> 00:15:21,880 Frato Bartolomeo, nature homoj multe rakontas kaj malmulte pripensas. 176 00:15:22,080 --> 00:15:28,880 Mi lasis vin paroli, mi rimarkis vian emocion, vian impetecon, 177 00:15:29,080 --> 00:15:32,280 Mi bone ałskultis vin, 178 00:15:32,280 --> 00:15:40,280 sed mi rememorigas al vi ke NE TIU demando priokupas nin. 179 00:15:40,680 --> 00:15:46,080 Ni ne devas decidi pri la Hispana kruelemo, 180 00:15:46,080 --> 00:15:51,080 ni devas decidi pri la naturo kaj kvalito de tiuj indighenoj. 181 00:15:51,280 --> 00:15:52,480 Chu vi komprenas min? 182 00:15:52,680 --> 00:15:54,280 Jes, mi vin komprenas. 183 00:15:54,480 --> 00:16:00,880 Tial vin, kiu konas ilin, mi pridemandas: kiaj ili estas? 184 00:16:02,480 --> 00:16:06,880 Chu mi supozu ke ni ne memortenos la hipotezon pri la diabla Imperio? 185 00:16:07,480 --> 00:16:08,480 Bone. 186 00:16:09,080 --> 00:16:12,880 Mi elvokis tiun legendon nur por montri ghian troigon. 187 00:16:13,280 --> 00:16:17,480 La shtatojn de Satano ne havas limojn. Estus tro facile! 188 00:16:17,880 --> 00:16:21,680 Li estas chie, kaj unue en ni mem. 189 00:16:22,080 --> 00:16:24,880 Kiaj ili estas? 190 00:16:25,680 --> 00:16:29,280 Kiel diris Kristoforo Kolombo mem, la unua kiu ilin renkontis: 191 00:16:29,680 --> 00:16:34,680 Mi ne povas kredi ke ekzistas en la mondo pli bonaj homoj. 192 00:16:35,080 --> 00:16:36,280 Kio estas? 193 00:16:36,680 --> 00:16:39,880 Ili estas belaj, Eminenco, bonstaturaj. 194 00:16:39,880 --> 00:16:43,080 Ili estas pacemaj kaj dolchaj, kiel shafinoj. 195 00:16:43,080 --> 00:16:45,480 Malavidaj al alies havajho. 196 00:16:45,480 --> 00:16:48,280 Malavaraj, sen artifikoj. 197 00:16:48,480 --> 00:16:50,880 Chu ili chiam bone akceptis vin? 198 00:16:51,080 --> 00:16:52,080 Chiam. 199 00:16:52,280 --> 00:16:55,080 Chu sen trompemo, sen perfidemo? 200 00:16:55,280 --> 00:16:56,880 Kun plej kompleta naiveco. 201 00:16:56,880 --> 00:16:58,880 Ili ne kapablas mensogi. 202 00:16:58,880 --> 00:17:03,280 Mi ne povas pli bone diri: ili estis kiel bildo de la paradizo antał la peko. 203 00:17:03,680 --> 00:17:06,080 Chu ili shajnas al vi inteligentaj? 204 00:17:06,480 --> 00:17:08,080 Certe, ili estas. 205 00:17:08,480 --> 00:17:10,480 Chu same inteligentaj kiel ni? 206 00:17:10,880 --> 00:17:12,080 Jes, sen ia dubo. 207 00:17:12,280 --> 00:17:14,280 Tamen, ili foje shajnas tre sensciaj, 208 00:17:14,280 --> 00:17:20,680 kaj tre kredemaj: ili impresighis pro ałguroj. 209 00:17:20,680 --> 00:17:23,880 La Meksikia imperiestro ech volis sin mortigi! 210 00:17:24,280 --> 00:17:27,280 Moktezuma, jes, onidire. Mi ne estis tie. 211 00:17:27,280 --> 00:17:32,480 Antikva kredo antałdiris ke ilia plej granda heroo iam revenos el Oriento. 212 00:17:32,880 --> 00:17:36,880 Kortez, tre lerta kapitano, kiu miaopinie estis via amiko,... 213 00:17:36,880 --> 00:17:40,880 estis informita pri tiu profetajho. Komence, li ludis per ghi. 214 00:17:40,880 --> 00:17:43,280 Sed iliaj okuloj tre rapide malfermighis. 215 00:17:43,280 --> 00:17:46,080 Ili rapide komprenis ke la Hispanoj ne venis el la chielo. 216 00:17:46,080 --> 00:17:52,080 Kiam Moktezuma venis renkonten al Kortez, la unuan fojon, sharghita per belegaj donacoj, 217 00:17:52,080 --> 00:17:56,080 li diris al ili: Mi estas el karno kaj sango kiel vi. 218 00:17:56,880 --> 00:17:59,680 Chu ili kapablas je kristanaj sentoj? 219 00:17:59,680 --> 00:18:03,680 Certe. Ili favore akceptas nian kredon. 220 00:18:04,080 --> 00:18:07,280 Sed kian bildon pri ghi ni donas al ili? 221 00:18:07,280 --> 00:18:10,480 Kion ili povas pensi pri dio kiun la kristanoj, 222 00:18:10,480 --> 00:18:13,680 kiuj ekstermas ilin, konsideras justa kaj bona? 223 00:18:14,080 --> 00:18:18,080 Chu vi scias tion, kion unu el ili iam konfidis al mi? 224 00:18:18,480 --> 00:18:19,680 Diru al ni! 225 00:18:20,080 --> 00:18:21,480 Li diris al mi: 226 00:18:21,880 --> 00:18:27,480 Jes, mi jam sentas min iom kristana char mi jam kapablas iom mensogi. 227 00:18:30,480 --> 00:18:35,280 Diru nun: kiel ili reagis al la kruelegajhoj pri kiuj vi parolis al ni? 228 00:18:35,680 --> 00:18:37,680 Eminenco, mi jam diris tion al vi, 229 00:18:37,680 --> 00:18:40,480 ilia naturo estas tiom dolcha, kaj ni frapis tiom forte, 230 00:18:40,480 --> 00:18:43,080 ke ili neniam trovis la forton rezisti al ni. 231 00:18:43,080 --> 00:18:45,080 Do ili iris al malespero. 232 00:18:45,080 --> 00:18:49,680 La patrinoj mortigis siajn bebojn por ke ili ne ighu niaj sklavoj. 233 00:18:49,880 --> 00:18:53,120 Oni vidis grandan nombron da infanoj naskighi mortaj, 234 00:18:53,120 --> 00:18:56,080 pro iuj herboj kiujn iliaj patrinoj estis manghintaj. 235 00:18:56,480 --> 00:19:00,480 Chu vi memoras, Eminenco, pri la forta parolo de la Ekliziisto? 236 00:19:00,880 --> 00:19:02,080 Pri kiu? 237 00:19:02,480 --> 00:19:06,080 Ghi estis shoko por mi, kiam hazarde ghi okulfrapis min: 238 00:19:06,280 --> 00:19:09,280 La pano de la malrichuloj estas ilia vivo. 239 00:19:09,280 --> 00:19:12,480 Tiu, kiu senigas ilin je ghi, tiu estas murdisto. 240 00:19:12,680 --> 00:19:16,080 Nu tiuj kreitajhoj fine decidis malshati la vivon. 241 00:19:16,080 --> 00:19:20,480 Cetere la homoj ne plu alproksimas siajn virinojn, por ne havi idojn. 242 00:19:20,480 --> 00:19:26,480 Krome lacegigas ilin novaj malsanoj, kiujn ni ilin plej ofte seksperforte alportis. 243 00:19:26,480 --> 00:19:30,480 Jes, ili perdis chian deziron vivi. 244 00:19:30,880 --> 00:19:36,480 Oni vidas tutan grandegan popolon kiu agonias nome de Kristo. 245 00:19:36,480 --> 00:19:39,280 Baldał restos ech ne unu el ili! 246 00:19:39,680 --> 00:19:44,080 Do, lał vi, frato Bartolomeo, ili estas kreitajhoj de Dio? 247 00:19:44,480 --> 00:19:46,880 Ili estas niaj proksimuloj. 248 00:19:47,280 --> 00:19:50,880 Chu senpekigitaj per la sango de Kristo? 249 00:19:51,280 --> 00:19:53,680 Jes, Eminenco, tute same kiel ni. 250 00:19:54,080 --> 00:19:56,880 Profesoro, chu vi deziras interveni nun? 251 00:19:57,280 --> 00:20:00,880 Se plachas al Via Eminenco. 252 00:20:10,680 --> 00:20:12,680 Frato Bartolomeo,... 253 00:20:20,680 --> 00:20:24,480 chu vi, tre juna, ne sentis allogon al la Nova Mondo? 254 00:20:24,680 --> 00:20:26,680 Dek-oj jara mi foriris tien. 255 00:20:26,880 --> 00:20:30,480 Chu vi ne ricevis terojn, kiujn vi administris? 256 00:20:30,680 --> 00:20:33,080 Jes ja, mi ech bone mastrumis, miaopinie. 257 00:20:33,280 --> 00:20:38,280 Post via ordino, chu vi ne kantis vian unuan diservon en la Nova Mondo? 258 00:20:38,480 --> 00:20:39,480 Jes ja. 259 00:20:39,680 --> 00:20:48,480 Ighinte ekleziano, chu vi ne mem klopodis, plurfoje, fondi kolonion, 260 00:20:48,480 --> 00:20:53,080 kunigi indighenojn kaj Hispanojn chirkał vi kaj laborigi ilin? 261 00:20:53,480 --> 00:20:56,080 Mi provis. En Kumana, aparte. 262 00:20:56,280 --> 00:20:58,880 Chu vi estis defendanto de paca konkero, 263 00:20:59,080 --> 00:21:03,080 vi volis starigi la landon de l'Vera Paco? 264 00:21:03,280 --> 00:21:05,480 Pli poste, en Gvatemalo. 265 00:21:05,680 --> 00:21:09,480 Chu ne estas vere ke sanga malsukceso postsekvis? 266 00:21:09,680 --> 00:21:10,880 En Kumana, jes. 267 00:21:10,880 --> 00:21:13,480 Miaj Hispanaj kunuloj montrighis rabiitaj lupoj. 268 00:21:13,680 --> 00:21:19,880 Chu ne strange kulpas pri tio chiam la Hispanoj? 269 00:21:20,080 --> 00:21:24,680 Kion vi volas diri: strange? 270 00:21:27,880 --> 00:21:33,680 Mi vin ałskultis, mi vin rigardis, kaj unu afero ighis al mi klara, 271 00:21:33,680 --> 00:21:36,480 kiun mi konjektis pro viaj skribajhoj. 272 00:21:36,680 --> 00:21:45,880 Jam de la komenco, tiuj gentoj fascinis kaj, oni povus diri, logis vin. 273 00:21:46,080 --> 00:21:54,280 Kial? Mi ne scias. Sed oni bone vidas ke vi troige parolas. 274 00:21:54,680 --> 00:21:56,680 Mi parolas pri tio kion mi vidis. 275 00:21:56,680 --> 00:21:59,480 La troigo estas en la faktoj, ne en miaj paroloj. 276 00:21:59,880 --> 00:22:03,880 Tamen, vi scias, ke vojaghantoj, tre saghaj, 277 00:22:03,880 --> 00:22:10,880 kaj kiuj, kiel vi, iris tien, ech akuzas ke vi foje perdis la saghon. 278 00:22:11,280 --> 00:22:15,480 Se mi perdis la saghon, Eminenco, kial oni vokis min tie-chi? 279 00:22:15,480 --> 00:22:19,080 Kion mi faras inter vi, se mi estas freneza? 280 00:22:19,280 --> 00:22:20,680 Ne, vi ne frenezas. 281 00:22:20,680 --> 00:22:25,480 Sed la propreco de la eraro estas sin rigardi kiel la veron, ni chiuj scias tion. 282 00:22:25,480 --> 00:22:39,480 Kaj io en vi konfuzighis, malrektighis, misverighis. 283 00:22:41,880 --> 00:22:49,480 Tiuj Indianoj, pri kiuj vi parolas... Vi estis blindigita pri ilia vera naturo. 284 00:22:49,880 --> 00:22:52,280 Ekzemple? 285 00:22:52,680 --> 00:22:59,080 Vi insiste diras ke ili estas mildaj kiel shafinoj. 286 00:22:59,080 --> 00:23:03,080 Sed se ili estas kiel shafinoj, tiam ili ne estas homoj! 287 00:23:03,080 --> 00:23:04,680 Kiu povas diri ke la homo estas milda? 288 00:23:05,080 --> 00:23:08,080 Sed la Kristo diras tion! Li ne chesas diri tion! 289 00:23:08,080 --> 00:23:10,280 Se oni frapas vin, almetu la alian vangon! 290 00:23:10,480 --> 00:23:16,680 Jes, sed li ankał diras: Ne pacon, sed spadon mi alportis! 291 00:23:16,680 --> 00:23:21,080 La Kristo shatas tiun batalon! Li shatas tiun konkeron! 292 00:23:21,080 --> 00:23:26,280 Se ne, chu vi opinias ke li estus permesinta tiun novan masakron de la senkulpuloj? 293 00:23:26,480 --> 00:23:28,280 Kaj kial do li permesis ghin, viaopinie? 294 00:23:28,480 --> 00:23:30,280 Unue, la Indianoj meritas sian sorton 295 00:23:30,280 --> 00:23:34,280 char iliaj pekoj kaj ilia idolkulto estas konstantaj ofendoj al Dio. 296 00:23:34,280 --> 00:23:37,080 La militoj, kiujn ni direktas al ili, estas justaj. 297 00:23:37,280 --> 00:23:38,880 Sed pri kiaj pekoj vi parolas? 298 00:23:38,880 --> 00:23:41,480 Kiu konfuzighis, chi-tie? Kiu estas blinda? 299 00:23:43,480 --> 00:23:49,480 Mi metas al vi unu demandon : chu tiun junan knabon, pri kiu vi parolis, 300 00:23:49,480 --> 00:23:54,680 al kiu soldato trapikis la ventron, kaj kiu mane tenis sian intestaron, 301 00:23:54,680 --> 00:23:57,480 vi ja estas vidinta? 302 00:23:57,880 --> 00:24:00,280 Per miaj propraj okuloj. 303 00:24:00,680 --> 00:24:03,080 Kaj kion vi faris, tiuokaze? 304 00:24:03,280 --> 00:24:04,680 Mi lin kuratingis. 305 00:24:04,680 --> 00:24:07,880 Mi rapide parolis al li pri Dio, pri la Kristo, kiel mi povis, 306 00:24:07,880 --> 00:24:09,880 mi baptis lin, li mortis en miaj brakoj. 307 00:24:10,080 --> 00:24:12,080 Chu la savo de lia animo do shajnis al vi grava? 308 00:24:12,280 --> 00:24:15,680 Evidente. Mi povis savi nenion alian. 309 00:24:15,880 --> 00:24:23,880 Eminenco, mi unue kaptos tiun temon: la savo de la animo. 310 00:24:24,280 --> 00:24:26,680 Vi do supozas, ke ili ghin havas! 311 00:24:27,080 --> 00:24:31,080 Mi kompreneble pluparolos tiun temon. 312 00:24:31,480 --> 00:24:45,080 Antałe mi rememorigu kelkajn faktojn, kiujn la emocio de mia kontrałulo, eble, maskis. 313 00:24:45,480 --> 00:24:47,480 Ni vin ałskultas. 314 00:24:51,680 --> 00:24:55,080 Mi unue metas komunan demandon. 315 00:24:55,280 --> 00:25:01,880 Chu ne estas firmtenate, chu ne estas absolute certe, 316 00:25:02,080 --> 00:25:07,880 ke chiuj teraj popoloj, senescepte, estas kreitaj por iam ighi kristanaj? 317 00:25:10,680 --> 00:25:13,080 Jes, tiu vero estas nedubebla. 318 00:25:13,280 --> 00:25:18,480 Kaj chu ni do chion faru por ilin gvidi al la vera kredo? 319 00:25:18,680 --> 00:25:21,480 Tion oni ne povas pridisputi. 320 00:25:22,280 --> 00:25:27,480 Chiuj homaj estajhoj senescepte estas antałdestinitaj... 321 00:25:27,480 --> 00:25:31,080 Ili chiuj apartenas al la mistika korpo de la Kristo, 322 00:25:31,080 --> 00:25:34,680 char la kristana religio estas universala vojo. 323 00:25:34,880 --> 00:25:42,680 La Dia korpardono estis donacita al chiuj popoloj por ke ili rezignu pri nekristaneco. 324 00:25:42,680 --> 00:25:44,280 Chu ne vere? 325 00:25:44,680 --> 00:25:46,680 Tio vere veras. 326 00:25:46,680 --> 00:25:53,080 Niaj franciskanaj fratoj ech asertas ke la regno de Dio sur la tero estas proksima, 327 00:25:53,080 --> 00:25:59,080 kaj ke la chiela felicho baldał manifestighos. 328 00:25:59,480 --> 00:26:07,880 Jes. Tuj kiam la lastaj nekristanoj estos konvertitaj. Ni estas pri tio tre konvinkitaj. 329 00:26:07,880 --> 00:26:15,480 Nia venko super la Małroj estis unua pruvo pri la difavoro. 330 00:26:15,480 --> 00:26:23,480 La facileco per kiu la Novaj Teroj estis konkeritaj estas alia signo, tre klara. 331 00:26:23,680 --> 00:26:26,640 Sed kiel la Indianoj povus kredi ke ni agas nome de Dio? 332 00:26:26,640 --> 00:26:30,600 Chie ili nomas nin jares, kio signifas demonoj. 333 00:26:30,600 --> 00:26:34,280 Por ili, venas ni el la inferio kaj havas la diablon kiel estron! 334 00:26:34,480 --> 00:26:35,680 Chu vi kredas tion? 335 00:26:35,680 --> 00:26:44,280 Frato Bartolomeo, chu vi tre sincere opinias ke la Hispanoj estas demonoj? 336 00:26:46,680 --> 00:26:54,680 Jes, Eminenco, sur tiuj foraj teroj, io demona ekkaptis la konkerantojn. 337 00:26:54,680 --> 00:26:58,280 Ili ighis demonoj, jes, mi tion opinias. 338 00:26:58,280 --> 00:26:59,880 Demonoj, chu? 339 00:27:00,280 --> 00:27:07,480 Jes, tial la fido kiun mi alportas shajnas kiel maskovestita, kiel misformigita. 340 00:27:07,880 --> 00:27:13,480 Kiel rilatas Evangelio kaj bombkanonoj? Kiel mi povas prediki? 341 00:27:13,880 --> 00:27:18,680 Anstatał konvinki ilin, pro sango kiu akompanas nin, 342 00:27:18,680 --> 00:27:21,880 ni kontrałstaras la planon de Dio! 343 00:27:22,080 --> 00:27:31,080 Vi diras ke la indighenoj estas niaj similuloj. Chu ili do ankał estas demonoj? 344 00:27:31,280 --> 00:27:37,880 Eminenco, pardonu min, mi ne povas ricevi tiun argumenton. 345 00:27:37,880 --> 00:27:39,880 Ghi estas malbone artikigita. 346 00:27:40,080 --> 00:27:41,480 Nu, reartikigu ghin! 347 00:27:41,680 --> 00:27:44,880 Ambałflanke ili estas homoj, 348 00:27:44,880 --> 00:27:49,080 sed la soifo al oro demonigis la niajn. 349 00:27:49,480 --> 00:27:52,480 Dałrigu, Profesoro! 350 00:27:57,960 --> 00:28:02,000 Chiuj popoloj de la tero do estas destinitaj kristanighi. 351 00:28:02,000 --> 00:28:04,960 Esti tushitaj de la parolo de Kristo. 352 00:28:06,080 --> 00:28:11,280 Nu jen ni malkovras nekonitan popolon 353 00:28:12,280 --> 00:28:18,880 kiu neniam ałdis pri Nia-Sinjoro, pri la savo, pri la Kruco! 354 00:28:18,880 --> 00:28:21,520 Ho jes ja! Oni trovis spurojn, krucojn... 355 00:28:21,520 --> 00:28:25,240 Ne! Ne! Nenion seriozan! 356 00:28:28,560 --> 00:28:32,760 Vi vane klopodis pruvi, ke tiun kontinenton vizitis unu el la apostoloj! 357 00:28:32,760 --> 00:28:34,520 Estas false! 358 00:28:34,520 --> 00:28:39,920 Neniam la parolo de Kristo estis portita sur tiujn terojn. Kion tio signifas? 359 00:28:50,320 --> 00:28:56,880 Tio signifas ke ne temas pri kreitajhoj agnoskitaj de Dio! 360 00:28:58,360 --> 00:29:00,080 Kaj mi tuj pruvos tion. 361 00:29:02,920 --> 00:29:04,800 Unue, kiel oni tion diris, 362 00:29:04,800 --> 00:29:08,880 pro la troega facileco de la agado: 363 00:29:09,680 --> 00:29:16,080 tricent Hispanoj submetas imperion fortan je dudek milionoj da enloghantoj, 364 00:29:17,360 --> 00:29:20,880 kaj chu oni ne vidus en tio la manon de Dio? 365 00:29:23,000 --> 00:29:26,360 Nenia heroajho, iam ajn, povis esti komparita al tiu konkero! 366 00:29:27,840 --> 00:29:30,680 Ech la malsano estis je nia flanko! 367 00:29:32,280 --> 00:29:36,480 La variola epidemio estis la laboro de Dio por plilarghigi la vojon. 368 00:29:36,480 --> 00:29:40,360 La idolservantoj mortis kiel cimoj, 369 00:29:40,360 --> 00:29:43,640 char Dio deziris ilin elimini. 370 00:29:47,840 --> 00:29:53,520 Hodiał, devigataj detrui siajn templojn, en Meksiko, 371 00:29:53,520 --> 00:29:56,520 ili chiutage grandnombre falas, 372 00:29:56,520 --> 00:29:58,760 dispremitaj sub la shtonoj 373 00:29:58,760 --> 00:30:03,840 kiel ne vidi tie Dian punon? 374 00:30:06,880 --> 00:30:08,880 Same pri la minejoj! 375 00:30:09,080 --> 00:30:12,880 Mi ja scias ke tio foje povas simili al homa krueleco, 376 00:30:14,440 --> 00:30:19,320 sed kiel klarigi ke la indighenoj tiom facile obeas la Hispanojn? 377 00:30:19,320 --> 00:30:24,520 Chu ili jam ne estas kurbitaj de la mano de Dio? 378 00:30:24,520 --> 00:30:28,200 Kaj kvazał jhetitaj en la inferion? 379 00:30:30,600 --> 00:30:36,560 Oni ankał diris ke en la minejoj ili mortas trafitaj de ilia dibocho, 380 00:30:36,560 --> 00:30:38,120 de ilia sodomiaj kutimoj... 381 00:30:38,120 --> 00:30:41,920 Sed kion mi ałdas? Dibocho? En la minejoj? Chu mi dormas ał vekas? 382 00:30:41,920 --> 00:30:43,040 Frato Bartolomeo! 383 00:30:43,040 --> 00:30:45,280 Eminenco, chu mi ridu ał ploru? Oni diru tion al mi! 384 00:30:45,280 --> 00:30:46,600 Silentu, chiukaze! 385 00:30:46,600 --> 00:30:48,360 Silenti, sed mi ne povas! 386 00:30:48,360 --> 00:30:50,920 Vi pretendas chie rekoni la signojn de Dio! 387 00:30:50,920 --> 00:30:51,760 Kion tio signifas? 388 00:30:51,760 --> 00:30:57,320 Vidi nur la signojn kiuj favoras nin! Evidente! Meti Dion je nia flanko! Diri 389 00:30:57,320 --> 00:31:00,120 Dio, tio estas mia avantagho. Jen kio justigas miajn krimojn! 390 00:31:00,120 --> 00:31:02,520 Tiun-chi fojon vi tro foren iras! 391 00:31:02,520 --> 00:31:06,320 Neniu chi-tie rajtas dubi pri la elekto de Dio! 392 00:31:08,240 --> 00:31:10,440 Mi definitive petas vin silentighi! 393 00:31:10,640 --> 00:31:13,840 Dałrigu, profesoro! 394 00:31:16,880 --> 00:31:21,400 Similigi la Hispanojn al demonoj, 395 00:31:21,400 --> 00:31:25,080 sed kia jughodeflankigho! Kia frenezajho! 396 00:31:26,520 --> 00:31:30,720 La indighenoj mem rekonis, ke iliaj konkerintoj estis senditaj de iu dio! 397 00:31:31,320 --> 00:31:33,040 Ili certis pri tio! 398 00:31:34,160 --> 00:31:39,400 Kaj senkulpigi la indighenojn! Sed kiel sekvi vin? 399 00:31:39,400 --> 00:31:45,840 Ili, kiuj buchoferis al siaj idoloj milojn, dekmilojn da viktimoj! 400 00:31:46,680 --> 00:31:50,280 Okdek mil nur por la inałguro de la granda templo en Meksiko! 401 00:31:50,280 --> 00:31:51,600 La nombro tute ne estas pruvita! 402 00:31:51,600 --> 00:31:53,240 Sed tio estas la plej... 403 00:31:53,240 --> 00:31:56,880 barbara, la plej sangema popolo! 404 00:31:56,880 --> 00:32:02,080 Sodomiistoj, jes, kaj... 405 00:32:04,880 --> 00:32:06,880 kanibaloj! 406 00:32:06,880 --> 00:32:09,280 Vi forgesis tion rememorigi! 407 00:32:09,280 --> 00:32:12,680 Ili, lałdire, iris la ventron shveligitan per homa karno! 408 00:32:12,680 --> 00:32:16,280 Ili mortigis Hispanojn kaj ilin manghis! 409 00:32:16,280 --> 00:32:19,880 Kaj iuj, por danci, surmetis hałtojn de kristanoj! 410 00:32:21,880 --> 00:32:24,240 Kaj vi parolas pri paradizo? 411 00:32:28,080 --> 00:32:30,680 Vi diras ke ili ne kapablas mensogi, 412 00:32:30,680 --> 00:32:32,600 Sed ili vin trompis! 413 00:32:32,600 --> 00:32:36,560 Dałre! Ek de kiam popolo kapablas paroli, ghi kapablas mensogi! 414 00:32:36,560 --> 00:32:39,960 Tiuj Indianoj estas kruelaj sovaghuloj! 415 00:32:39,960 --> 00:32:45,800 Ne nur estas juste, sed estas necese submeti iliajn korpojn al sklaveco 416 00:32:45,800 --> 00:32:48,120 kaj iliajn spiritojn al la vera religio! 417 00:32:49,480 --> 00:32:51,240 Ech se ni supozus la absurdon, 418 00:32:51,240 --> 00:32:53,640 se ni supozus ke ili estas senkulpaj, 419 00:32:53,640 --> 00:32:58,160 chu nia milito ne estus pravigita, 420 00:32:58,160 --> 00:33:02,400 milito direktita por protekti senkulpulojn kontrał tiranaj estroj, 421 00:33:02,400 --> 00:33:06,080 estroj kiuj mortigis siajn homojn por ilin formanghi? 422 00:33:06,080 --> 00:33:09,280 Profesoro, mi ripetas, ni ne cheestas por paroli pri milito! 423 00:33:09,480 --> 00:33:13,280 Tiuj konkeroj estas pasintajhoj. 424 00:33:14,320 --> 00:33:18,320 Ni estas chi-tie por decidi pri la naturo de la Indianoj, 425 00:33:18,320 --> 00:33:20,960 chu ili havas animon similan al la nia, 426 00:33:20,960 --> 00:33:24,080 chu ili povas pretendi al la Eterna Vivo. 427 00:33:24,280 --> 00:33:25,840 Mi vin klare demandas pri via opinio. 428 00:33:25,840 --> 00:33:27,920 Aristoto tre klare diris tion, 429 00:33:27,920 --> 00:33:32,600 iuj homaj specioj estas faritaj por regi kaj superpotenci la aliajn. 430 00:33:32,600 --> 00:33:34,680 Viaopinie, chu chi-tie estas la kazo? 431 00:33:34,680 --> 00:33:37,800 Jes, Eminenco. Ili estas sklavoj lałnature. 432 00:33:39,080 --> 00:33:41,880 Tiu aserto postulas pruvojn. 433 00:33:43,840 --> 00:33:47,320 Ili nescias la uzon de metalo, de pafarmiloj kaj de rado. 434 00:33:47,320 --> 00:33:53,040 Ili surdorse portas siajn sharghojn, kiel bestoj, lał longaj vojoj. 435 00:33:53,040 --> 00:33:57,240 Ilia nutro estas abomeninda, simila al tiu de la bestoj. 436 00:33:57,240 --> 00:34:00,400 Ili maldelikate pentras sian korpon kaj adoras forlogajn idolojn. 437 00:34:00,400 --> 00:34:06,360 Mi ne refoje parolas pri la homaj buchoferoj. Mi aldonas, 438 00:34:06,360 --> 00:34:11,160 ke oni priskribas ilin stultaj kiel niaj infanoj ał niaj idiotoj. 439 00:34:11,160 --> 00:34:13,320 Ili multe tro ofte geedzighas. 440 00:34:13,320 --> 00:34:17,120 Ili nescias la naturon de mono kaj havas nenian ideon pri la valoro de l'ajhoj. 441 00:34:17,120 --> 00:34:21,200 Ili intershanghis la rompitan vitrajhon de la bareletoj kontrał oro! 442 00:34:21,200 --> 00:34:25,160 Nu? Chu char ili ne adoras oron kaj monon ghis korpa kaj anima ofero, 443 00:34:25,160 --> 00:34:27,960 tial nomu ilin bestoj? Chu ne estas la kontrało? 444 00:34:27,960 --> 00:34:30,480 Frato Bartolomeo, vi denove havos la parolrajton. 445 00:34:30,480 --> 00:34:32,280 Nenio estos lasita en la ombro, 446 00:34:32,280 --> 00:34:34,680 sed nunmomente silentadu! 447 00:34:35,520 --> 00:34:39,720 Profesoro, chu lał vi, 448 00:34:39,720 --> 00:34:44,400 la posedo kaj la uzo de pafiloj estus pruvo pri la Dia protekto? 449 00:34:44,400 --> 00:34:46,200 Pruvo tre evidenta! 450 00:34:46,200 --> 00:34:51,480 Tamen, la Małroj pafilojn posedas. 451 00:34:51,480 --> 00:34:54,760 Ili tre bone uzas ilin kontrał ni. 452 00:34:54,760 --> 00:34:57,880 Ili kopiis ilin de la niaj. 453 00:34:57,880 --> 00:34:59,880 Alia afero... 454 00:34:59,880 --> 00:35:04,320 Vi raportas pri sangantaj buchoferoj kiujn ili faras al siaj dioj. 455 00:35:04,320 --> 00:35:08,080 Jes, dioj kruelaj, hororaj, je la bildo mem de tiu-chi popolo. 456 00:35:08,080 --> 00:35:16,080 Ja temas pri demona hororo. Ni samopinias. Sed,... 457 00:35:16,680 --> 00:35:25,480 se ili ne estas homaj estajhoj kiel ni, se ili estas iaj bestoj, 458 00:35:25,480 --> 00:35:29,080 chu oni rajtas ilin riprochi tiujn buchoferojn? 459 00:35:29,080 --> 00:35:31,480 Chu vi vidas kion mi volas diri? 460 00:35:31,480 --> 00:35:35,080 Mi agnoskas la subtilecon de Via Eminenco. 461 00:35:35,080 --> 00:35:40,280 Oni rajtas riprochi al ili oferojn homajn nur se ili estas homaj. 462 00:35:42,880 --> 00:35:50,480 Eminenco,... mi diras,... nunmomente..., 463 00:35:50,480 --> 00:35:55,080 ke ilia senscieco kaj ilia naiveco ne havas mezuron. 464 00:35:55,080 --> 00:35:58,880 Kaj chu ni ne estis naivaj kaj nesciaj? 465 00:35:58,880 --> 00:36:01,480 Chu ni ne iris serchi sirenojn kaj amazonojn? 466 00:36:01,480 --> 00:36:03,480 Homojn kun la kapo en la brusto? 467 00:36:03,480 --> 00:36:06,480 Pigmeojn drapumitajn en siaj orelfaldoj? 468 00:36:06,480 --> 00:36:09,880 Eminenco, la mondo plenas je revoj kaj onidiroj. 469 00:36:09,880 --> 00:36:12,080 Tiu kontinento estis nekonata de ni. 470 00:36:12,080 --> 00:36:14,880 Ghi izole kreskis dum miloj da jaroj. 471 00:36:14,880 --> 00:36:17,080 La renkonto mirkonsternigis chiujn. 472 00:36:17,080 --> 00:36:18,880 Char nenio estis simila! 473 00:36:18,880 --> 00:36:21,840 Ech la animaloj, ech la arboj estis malsamspeciaj! 474 00:36:21,840 --> 00:36:24,640 Ili havis nek bovon, nek shafon! 475 00:36:24,640 --> 00:36:28,480 Kial, en du tiom diverghintaj mondoj, 476 00:36:28,480 --> 00:36:32,000 nur la homaspektaj estajhoj estus similaj? 477 00:36:32,000 --> 00:36:40,280 Eminenco, chio indikas ke Dio montris ilin al nia povo. 478 00:36:42,880 --> 00:36:45,280 Vi ankał sciu, 479 00:36:45,280 --> 00:36:48,480 ke ili ne kapablas kompreni la plej simplajn aferojn, 480 00:36:48,480 --> 00:36:52,480 kiel la Krista elachetado ał la konfesa pardono. 481 00:36:52,480 --> 00:36:56,480 Ili havas nenian spiritan agadon, nenian ideon pri arto! 482 00:36:56,680 --> 00:37:00,480 Sed mi ne povas lasi diri tion! Nenian spiritan agadon! 483 00:37:00,480 --> 00:37:04,480 Nune, en Meksiko, la franciskanoj malfermis kolegion, chu ne, 484 00:37:04,480 --> 00:37:08,080 kie la filoj de aztekaj Princoj ricevas nian edukadon! 485 00:37:08,080 --> 00:37:10,880 Ili havas samajn rezultojn kiel la Hispanoj! Chu vere? 486 00:37:11,080 --> 00:37:13,480 Vere! Iuj ech faras latinajn versojn! 487 00:37:13,680 --> 00:37:15,080 Vi prave diris la filoj de princoj. 488 00:37:15,280 --> 00:37:16,480 Kaj pri ilia arkitekturo? 489 00:37:16,480 --> 00:37:18,280 Antał ol ni faligis chiujn iliajn urbojn, 490 00:37:18,280 --> 00:37:20,080 Kortez mem skribis al la Hispania regho, 491 00:37:20,080 --> 00:37:22,080 ke li vidis nenion tiom belan sur liaj teroj. 492 00:37:22,080 --> 00:37:23,680 Li diris, precize, 493 00:37:23,680 --> 00:37:25,680 Nenio komparebla en Hispanio, 494 00:37:25,680 --> 00:37:27,680 la plej bela ajho en la mondo. 495 00:37:27,680 --> 00:37:28,960 Kaj kion diri pri tiu frazo ? 496 00:37:28,960 --> 00:37:34,680 Kelkaj el ni demandis sin chu tio, kion ni vidis tie, ne estis revo... . 497 00:37:34,880 --> 00:37:36,480 Revo... 498 00:37:36,680 --> 00:37:40,480 "Konkeranto bezonanta helpotrupojn ne vidas difektojn en sia konkerajxo"... 499 00:37:40,680 --> 00:37:42,880 Kaj ilia akvoprovizilaro, Ilia skribarto? 500 00:37:42,880 --> 00:37:45,080 Kaj ilia aritmetiko, Ilia desegna lerteco? 501 00:37:45,080 --> 00:37:47,280 Kaj ilia kono pri la chielo, ilia kalendaro 502 00:37:47,280 --> 00:37:49,480 onidire pli preciza ol la nia! 503 00:37:49,480 --> 00:37:53,080 Kiel barbaroj sen Dio efektivigis tiom da aferoj? 504 00:37:53,080 --> 00:37:57,480 Kaj la organizo de ilia socio? Kaj iliaj parkoj da sovaghaj animaloj? 505 00:37:57,480 --> 00:38:00,480 Sed ni havas nenion similan en Ełropo! Absolute nenion! 506 00:38:00,480 --> 00:38:02,680 Militis ili prave por defendi tion! 507 00:38:05,840 --> 00:38:11,680 Eminenco, mi kredas ke vi neniam vojaghis al la Novaj Hindioj, chu? 508 00:38:12,080 --> 00:38:16,880 Ne, mi ne havas la piedon tre navigistan. 509 00:38:17,280 --> 00:38:21,480 Por ke tamen vi povu fari al vi ideon pri ilia arto, 510 00:38:21,480 --> 00:38:26,880 mi de tie venigis unu idolon ilian el skulptita shtono. 511 00:38:26,880 --> 00:38:28,480 Chu mi povas ghin montri al vi? 512 00:38:28,880 --> 00:38:30,080 Chu nun? 513 00:38:30,480 --> 00:38:32,880 Char ni parolas pri ghi! 514 00:38:52,880 --> 00:38:54,880 Haltu! 515 00:38:56,280 --> 00:38:58,680 Formetu la shirmtukegon! 516 00:39:03,280 --> 00:39:07,680 Temas pri dio, kiun ili nomas plumserpento, 517 00:39:07,680 --> 00:39:11,680 Ketzalkoatl 518 00:39:15,280 --> 00:39:16,880 Kaj chu ili ja adoras ghin? 519 00:39:17,280 --> 00:39:19,280 Jes. En chiuj iliaj temploj. 520 00:39:19,480 --> 00:39:23,480 Temploj kiuj liberas forlogan odoron de kadavramaso. 521 00:39:23,480 --> 00:39:27,360 Jen la monstroj antał kiuj ili adorklinighas, 522 00:39:27,360 --> 00:39:29,800 antał kiuj la pastroj, 523 00:39:29,800 --> 00:39:33,640 se oni povas uzi tiun vorton, 524 00:39:33,640 --> 00:39:39,880 malfermis la bruston de homoj vivantaj per unu frapo da shtona tranchilo, 525 00:39:39,880 --> 00:39:44,880 kaj la manon enen mergis por elshiri la koron sangantan! 526 00:39:50,480 --> 00:39:52,480 Atentu, Eminenco... 527 00:40:04,480 --> 00:40:05,680 Efektive tio estas tre malbela. 528 00:40:05,880 --> 00:40:09,280 Tio estas forloga. Tio estas vere forpusha. 529 00:40:09,480 --> 00:40:15,680 Kiel kompari tiun shtonon kun la majstroverkoj de la Italoj? Ał de Berugete? 530 00:40:20,080 --> 00:40:22,880 Kaj ili rigardas tion kiel belan skulptajhon, chu? 531 00:40:23,080 --> 00:40:24,880 Eminenco, tio-chi estas nur unu ekzemplo! Ero! 532 00:40:24,880 --> 00:40:26,880 Necesus vidi la tuton. 533 00:40:27,480 --> 00:40:29,880 Ili ankał faras freskojn, teksajhojn, argilajn figuretojn... 534 00:40:29,880 --> 00:40:32,280 Ili chizas malmolajn shtonojn!... 535 00:40:32,280 --> 00:40:35,080 Oni ne rajtas kompari tion kio ne kompareblas! 536 00:40:35,080 --> 00:40:36,680 Ili havas verajn artistojn! 537 00:40:36,880 --> 00:40:38,480 Per birdaj plumoj, ekzemple,... 538 00:40:38,680 --> 00:40:41,280 Jes... Ni haltu je la plumoj, frato Bartolomeo! 539 00:40:41,280 --> 00:40:44,080 Vi tre varmighis, vi bezonas iom da ripozo. 540 00:40:44,480 --> 00:40:47,680 Mi mem devas pripensi. 541 00:40:48,080 --> 00:40:51,680 Ni ekdałrigos la disputon morgał matene. 542 00:41:03,880 --> 00:41:05,280 Kiuj vi estas? 543 00:41:05,880 --> 00:41:07,280 Haltu! 544 00:41:11,280 --> 00:41:12,480 Kion vi faras en tiu-chi monakejo? 545 00:41:12,680 --> 00:41:15,480 Ni venas el la Novaj Teroj, el Meksikio. Ni vivas tie. 546 00:41:15,480 --> 00:41:17,480 Ni eksciis pri tiu-chi debato. 547 00:41:18,480 --> 00:41:21,880 Chu vi havas farmbienojn tie? Chu vi ekspluatas ilin? 548 00:41:22,280 --> 00:41:23,280 Jes, Eminenco. 549 00:41:24,880 --> 00:41:26,280 Chu ankał minejojn? 550 00:41:26,680 --> 00:41:28,280 Jes, kelkajn minejojn. 551 00:41:29,080 --> 00:41:31,480 Chu vi rekte alvenis el tie? 552 00:41:31,880 --> 00:41:34,080 Ni eslshipighis antał tri tagoj. 553 00:41:35,280 --> 00:41:38,080 Kunvenu kun mi post kompletorio. 554 00:41:41,680 --> 00:41:44,480 Sed kial tio estas tie? Kio estas tio? 555 00:41:44,880 --> 00:41:48,080 Nenio. Tio apartenas al mi. Ne okupighu pri tio! 556 00:41:58,480 --> 00:42:03,880 Mi imagas ke vi maltrankvilighas pri viaj enspezoj? 557 00:42:04,080 --> 00:42:06,480 Chu tial vi venis tie-ci? 558 00:42:07,680 --> 00:42:10,080 Estas normale, estas home. 559 00:42:10,680 --> 00:42:15,080 Se Dio metis oron en la teron, tio ja estas por ke ni ghin trovu. 560 00:42:15,280 --> 00:42:18,080 Kaj por ke ni ghin uzu. 561 00:42:19,480 --> 00:42:24,480 Sed ne kredu ke Romo ne estas informita pri tio kio okazas. 562 00:42:25,080 --> 00:42:27,880 Ni lokigis sekretajn senditojn. 563 00:42:28,280 --> 00:42:32,080 Ni havas iliajn precizajn raportojn. 564 00:42:33,680 --> 00:42:38,880 Eminenco, nia situacio ne estas facila. 565 00:42:38,880 --> 00:42:42,280 Ni devis forte barakti por ekkulturi la teron. 566 00:42:42,880 --> 00:42:45,280 La lando estas malfavora kaj malamika. 567 00:42:45,280 --> 00:42:47,080 Tie frato mia mortis. 568 00:42:47,080 --> 00:42:49,280 Kaj la Indianoj ne shatas labori por ni. 569 00:42:49,280 --> 00:42:51,480 Kelkfoje ili preferas morti, estas vere. 570 00:42:51,480 --> 00:42:53,680 Sed homa vivo estas nenio, por ili. Do... 571 00:42:53,680 --> 00:42:56,080 Oni dirus ke ili sin mortigas por pasigi la tempon. 572 00:42:56,280 --> 00:42:59,680 Mi ne certas ke kiam oni estas morta la tempo pli rapide pasas. 573 00:42:59,880 --> 00:43:01,480 Ni faras chion kion ni povas por ili. 574 00:43:01,480 --> 00:43:05,280 Ni flegas ilin, montras al ili niajn ilojn, instruas al ili la lingvon... 575 00:43:05,480 --> 00:43:07,680 Sed nature, oni maltrankvilighas... 576 00:43:07,680 --> 00:43:10,080 Se niaj kondichoj shanghighos, 577 00:43:10,080 --> 00:43:12,280 se tio kion oni diris al ni ne plu estas vera... 578 00:43:12,480 --> 00:43:14,680 Chu vi estas bonaj kristanoj? 579 00:43:14,880 --> 00:43:16,080 Certe, Eminenco. 580 00:43:16,280 --> 00:43:18,480 Chu vi konfesas? Chu vi komuniighas? 581 00:43:18,680 --> 00:43:20,080 Chiusemajne, Eminenco. 582 00:43:20,280 --> 00:43:23,080 Baldał estos Episkopo en nia provinco. 583 00:43:23,280 --> 00:43:24,880 Do fidu la Eklezion! 584 00:43:25,280 --> 00:43:26,880 Ghi naskis nin chiujn. 585 00:43:27,080 --> 00:43:31,080 Ghi nenion senpripense faras kaj, kion ajn ghi decidu, ghi chiam pravas. 586 00:43:31,680 --> 00:43:34,480 Konsekvence vi montru vian obeon. 587 00:43:36,080 --> 00:43:38,080 Foriru! 588 00:43:40,480 --> 00:43:45,280 Morgał, se vi volos, vi povos cheesti la diskuton. 589 00:43:46,480 --> 00:43:48,080 Chu ne estas malsingarde? 590 00:43:48,280 --> 00:43:50,880 Dio parolas per chiuj vochoj. 591 00:43:51,280 --> 00:43:52,680 Chu vi volas ion alian? 592 00:43:52,880 --> 00:43:54,680 Ne, estas tre bone. Bonan nokton! 593 00:43:54,880 --> 00:43:56,680 Pace dormu, Eminenco! 594 00:45:55,180 --> 00:46:01,180 La lumo de Nia Sinjoro estu kun ni hodiał kiel hierał! 595 00:46:11,300 --> 00:46:17,420 Hierał la profesoro Sepulveda belete teatrofrapis nin. 596 00:46:17,420 --> 00:46:23,060 Elmontrante sian plumserpenton, li impresis. 597 00:46:23,060 --> 00:46:28,380 Hodiał mi miavice prezentos al vi mian surprizon. 598 00:46:28,380 --> 00:46:32,020 Mi min longe demandis kio estus 599 00:46:32,020 --> 00:46:35,980 la plej bona maniero por konscience decidi, 600 00:46:35,980 --> 00:46:39,020 kaj mi fine elektis venigi chi-tie, 601 00:46:39,020 --> 00:46:44,060 en Hispanion, kelkajn specimenojn el tiu Indiana specio. 602 00:46:45,060 --> 00:46:49,300 Shajnis al mi ke, havante ilin antał niaj okuloj, ni sentus nin pli komfortaj 603 00:46:49,300 --> 00:46:52,900 por ilin longe ekzameni. 604 00:46:52,900 --> 00:46:58,500 kaj vidi, chu ili estas, ał ne estas, similaj al ni. 605 00:46:59,780 --> 00:47:01,380 Ili eniru nun. 606 00:47:01,780 --> 00:47:03,980 Eminenco, chu vi sendis mision tien for? 607 00:47:04,180 --> 00:47:06,740 Jes. Mi bezonis monatojn. 608 00:47:27,380 --> 00:47:33,460 Shajne ni havas tie homon solan, kiu cetere de kelka tempo loghas en Hispanio 609 00:47:33,460 --> 00:47:37,740 (temas pri ia akrobato, mi opinias), 610 00:47:37,740 --> 00:47:42,820 Kaj familion... la patron, la patrinon, infanon. 611 00:47:42,820 --> 00:47:46,540 Ilia nomo estas tro malsimpla, mi ne povas ghin legi, 612 00:47:46,540 --> 00:47:47,980 cetere ne gravas. 613 00:47:47,980 --> 00:47:51,180 Ili devenas de Meksiko. 614 00:47:51,180 --> 00:47:53,980 Ni do senpartie ekzamenu ilin. 615 00:47:54,780 --> 00:48:00,780 Frato Emiliano, kiu lernis ilian lingvon, povos servi kiel interpretisto. 616 00:48:00,980 --> 00:48:03,780 Por eviti tempoperdon, mi petis protokolon kuracistan 617 00:48:03,780 --> 00:48:08,980 pri ilia fizika konstituo, kiu estas chiupunkte simila al la nia 618 00:48:08,980 --> 00:48:12,580 krom unu malsimilajho. 619 00:48:12,580 --> 00:48:17,580 La viroj ne havas barbon... kaj preskał ne harojn... sur la korpo. 620 00:48:18,180 --> 00:48:21,180 Chu tio al ni indikas ion? 621 00:48:21,380 --> 00:48:26,580 Mi demandis min pri tio. Sed mi nenion trovis en la Skribajhoj kiu dirus 622 00:48:26,580 --> 00:48:35,580 ke viro kreita de Dio je Lia imago nepre havu barbon. Chu iu memorus pri frazo? 623 00:48:35,780 --> 00:48:39,980 Mi ankał volus bone pruvi unu punkton. 624 00:48:39,980 --> 00:48:47,740 Chu estas certe ke iliaj inoj povas esti fekundigitaj de Hispanoj? 625 00:48:47,940 --> 00:48:50,980 Jes, tio estas certa. Tute certa! 626 00:48:51,180 --> 00:48:53,180 Chu la kazo okazis? 627 00:48:53,380 --> 00:48:56,140 Ofte, Eminenco. Miloj da virinoj estis seksperfortitaj. 628 00:48:56,380 --> 00:48:57,580 Kaj chu fekundigitaj? 629 00:48:57,780 --> 00:48:59,780 Certe. Multaj el ili. 630 00:48:59,980 --> 00:49:04,380 Mi levas tiun demandon char oni rakontis ke inoj de chimpanzoj, en Afriko, 631 00:49:04,380 --> 00:49:08,380 estis graveditaj de Portugaloj. 632 00:49:08,580 --> 00:49:12,780 Mi informighis ke tio estas pura inventajho. 633 00:49:12,780 --> 00:49:15,380 Chu vi konfirmas la fakton? 634 00:49:15,580 --> 00:49:17,980 Jes, eminenco, pri tio estas nenia dubo. 635 00:49:18,180 --> 00:49:22,580 Chu la infanoj tiel naskighintaj estas vivipovaj kaj bone formitaj? 636 00:49:22,780 --> 00:49:25,580 Krom escepto, jes, Eminenco. 637 00:49:25,780 --> 00:49:28,180 Mi dankas vin. 638 00:49:28,380 --> 00:49:32,220 Antał io ajn alia, Eminenco, tiuj homoj malvarmas. 639 00:49:32,220 --> 00:49:36,500 Ili venas el lando pli varma ol la nia kaj ili sentas la malvarmon kiel ni. 640 00:49:36,500 --> 00:49:38,980 Rigardu ilin! Ili tremas! Ili malsanas! 641 00:49:38,980 --> 00:49:42,580 Cetere, plejparto el tiuj kiuj estis translokigitaj en Hispanion mortis. 642 00:49:42,580 --> 00:49:48,580 Kio ebligis diri ke ili estas pli malfortaj ol ni kaj ke la Dia mano frapis ilin. 643 00:49:48,780 --> 00:49:49,980 Kovrilojn! 644 00:49:51,580 --> 00:49:53,180 Chu ankał vi parolas ilian lingvon? 645 00:49:53,380 --> 00:49:54,980 Apenał centon da vortoj. 646 00:49:55,180 --> 00:49:56,580 Chu tiujn vi konas? 647 00:49:56,780 --> 00:49:57,580 Ne, Eminenco. 648 00:49:57,780 --> 00:50:01,180 Lał iliaj vestajhoj, kian lokon ili tenis en sia socio? 649 00:50:01,380 --> 00:50:03,380 Malfacile direblas. Ili festvestighis. 650 00:50:03,380 --> 00:50:05,780 Cetere ili pli kaj pli sin vestas kiel ni. 651 00:50:05,980 --> 00:50:08,180 Chu char ili preferas niajn vestojn? 652 00:50:08,380 --> 00:50:09,380 Char oni devigas ilin. 653 00:50:09,580 --> 00:50:12,180 Iru apud ili. Demandu ilin kiuj ili estas. 654 00:50:12,180 --> 00:50:15,180 La viron, tie... 655 00:50:18,180 --> 00:50:23,180 Se iuj volas ilin de pli proksime ekzameni ili ne ghenu sin. 656 00:50:32,980 --> 00:50:35,780 Li diras esti la filo, de imperiestra skribisto. 657 00:50:35,780 --> 00:50:42,580 Liaj gepatroj mortis. Li hodiał laboras por la Hispanoj, en Meksiko, kiel masonisto. 658 00:50:42,780 --> 00:50:47,580 Chu li ałdis pri la vera kredo? Chu li kredas je Dio? Demandu lin. 659 00:50:57,180 --> 00:51:01,380 Eminenco, li diras ke li restas fidela al la dioj de liaj prauloj. 660 00:51:01,540 --> 00:51:03,140 Chu tiaj hororajhoj? 661 00:51:03,260 --> 00:51:04,700 Jes, Eminenco. 662 00:51:04,860 --> 00:51:08,060 Kial obstini en tia absurdajho? Chu oni parolis al ili? klarigis? 663 00:51:08,060 --> 00:51:09,700 Chu oni al ili rakontis miraklojn? 664 00:51:09,820 --> 00:51:12,820 Tre ofte, Eminenco. Ni ech subtenis disputojn. 665 00:51:12,980 --> 00:51:14,980 Chu oni alparolis ilin pri la Sankta Virgulino? 666 00:51:15,140 --> 00:51:17,340 Certe ja. Tio cetere interesas ilin, sed... 667 00:51:17,420 --> 00:51:20,380 Alportu feran mason, martelegon! Iru! 668 00:51:20,380 --> 00:51:22,780 Kaj kion ili argumentas? 669 00:51:22,980 --> 00:51:27,180 Ili diras Tio estas la kredo de niaj patroj. Ni kultadis tiujn diojn. 670 00:51:27,180 --> 00:51:30,580 Ni ne volas ke estu detruita la praa vivregulo. 671 00:51:30,700 --> 00:51:33,740 Chu oni ja diris al ili ke iliaj dioj ne povis ilin protekti, 672 00:51:33,740 --> 00:51:36,780 ke ilia religio estas freneza kaj sen forto antał la nia? 673 00:51:36,940 --> 00:51:38,580 Oni tion diris al ili. 674 00:51:38,780 --> 00:51:40,780 Kaj kion ili trovas por respondi? 675 00:51:40,980 --> 00:51:45,580 Ilia malvenko ilin konsternas. Nia predikado embarasigas, intrigas ilin. 676 00:51:45,580 --> 00:51:47,980 Ili opiniis ke nenio devus shanghighi. 677 00:51:47,980 --> 00:51:51,980 Ili diras la parolo de dioj ighis malklara Ni ne plu komprenas ghin. 678 00:51:52,100 --> 00:51:56,180 Jes, niaj dioj elektis la Silenton. Kiu venos por redoni al ni la Parolon? 679 00:51:56,300 --> 00:52:00,780 Ili ankał demandas chu nenio plu estos kiel antałe? Chu ni por chiam malaperu? 680 00:52:00,980 --> 00:52:03,780 Ili do tre ostine malvidas la veron! 681 00:52:03,980 --> 00:52:05,980 Sed ne! Multaj jam konvertighis! 682 00:52:06,180 --> 00:52:10,380 La protokoloj kiujn mi miaflanke mendis dubigas pri tiuj konvertighoj k... 683 00:52:10,580 --> 00:52:14,380 Sed tiu alligiteco al siaj kredoj estas tute natura! Chiuj popoloj estas tiel! 684 00:52:14,380 --> 00:52:16,380 Chiuj popoloj ligighas al siaj pensadoj! 685 00:52:16,580 --> 00:52:17,380 Eminenco! 686 00:52:17,580 --> 00:52:20,780 Ili estas scivolaj pri ni, mi diris tion, ili rigardas nin kiel ni rigardas ilin, 687 00:52:20,780 --> 00:52:23,580 ili ałskultas nin, ili komprenas nin, multaj sekvas nin, 688 00:52:23,580 --> 00:52:26,380 Sed ili tre longtempe vivis solaj, disigitaj de chio! 689 00:52:26,580 --> 00:52:27,580 Momenton, momenton... 690 00:52:27,780 --> 00:52:29,380 Jes...!? 691 00:52:30,780 --> 00:52:33,380 Mi volus diri al frato Bartolomeo ion tre simplan. 692 00:52:33,580 --> 00:52:35,180 Diru tion simple. 693 00:52:35,380 --> 00:52:37,780 El la du elektu unun, kaj nur unun. 694 00:52:37,780 --> 00:52:40,180 Ał ili similas al ni, 695 00:52:40,180 --> 00:52:45,980 Dio kreis ilin lał sia imago kaj reachetis ilin per la sango de sia filo, 696 00:52:45,980 --> 00:52:49,980 kaj en tiu kazo ili havas nenian kialon por rifuzi la Veron. 697 00:52:49,980 --> 00:52:56,380 Ał ili apartenas al alia specio. 698 00:52:57,980 --> 00:53:01,580 Kio estas via sincera sento, Profesoro? 699 00:53:01,780 --> 00:53:04,980 Ke ili apartenas al alia kategorio, 700 00:53:04,980 --> 00:53:09,780 kaj naskighis por esti submetitaj 701 00:53:09,780 --> 00:53:16,020 kiel la formo superregas la materion, kiel la animo superregas la korpon, 702 00:53:16,020 --> 00:53:21,980 kiel la homo superas la animalon, kiel edzo regas la edzinon kaj la patro infanon. 703 00:53:25,260 --> 00:53:30,820 Tio estas natura ordo establita por la bono de chiuj. 704 00:53:33,580 --> 00:53:40,380 Tiu kiu naskighis sklavo, se li restos sen estro, estas perdita. 705 00:53:40,380 --> 00:53:43,580 Li lasas sin forigi el la tero. 706 00:53:43,780 --> 00:53:47,900 Chio tio estas nur parolludo! Ni manghas sofismon tie-chi! 707 00:53:47,900 --> 00:53:51,180 Oni ne povas decidi pri ilia naturo per logikistaj spritajhoj! 708 00:53:51,380 --> 00:53:56,780 Mi komprenas ke la logiko ghenas vin, char vi senchese parolas kontrałdire. 709 00:53:56,780 --> 00:54:01,580 Vi ripetas ke ili estas mildaj kaj humilaj kaj ke la Hispanoj estas kruelaj monstroj 710 00:54:01,580 --> 00:54:04,780 kaj vi samtempe diras ke ili similas al ni. 711 00:54:04,780 --> 00:54:07,860 Ni vidas ke ili rifuzas nian kredon, 712 00:54:07,860 --> 00:54:11,420 sed se la Kristo tion volus, ili chiuj estus kristanoj! 713 00:54:11,580 --> 00:54:15,180 Chu ne vere?... Chu ne vere? 714 00:54:17,180 --> 00:54:21,980 La fakto ke ili malakceptas la Evangelion ja pruvas tiun malbonecon kiun mi diras. 715 00:54:24,380 --> 00:54:28,380 Ili estas denaske metitaj ekster la difavora stato. 716 00:54:28,580 --> 00:54:31,780 Ili ne forjhetas la Kriston, 717 00:54:31,780 --> 00:54:35,380 ilin la Kristo ne volas en sia reghlando! 718 00:54:38,860 --> 00:54:41,260 Kovru ilin! Kovru ilin! 719 00:54:43,380 --> 00:54:46,980 Vi! Jes, vis! Alproksimighu! 720 00:54:47,380 --> 00:54:52,580 Frapu ilian idolon! 721 00:54:54,180 --> 00:54:56,980 Ni observu iliajn reagojn. 722 00:54:59,980 --> 00:55:03,980 Ek, frapu! Vi tamen ne timas, chu? 723 00:55:04,180 --> 00:55:06,380 Frapu! Ili kutimas! 724 00:55:10,780 --> 00:55:13,380 Chu vi vidis? Li estis intervenonta! 725 00:55:13,580 --> 00:55:15,980 Jes, sed lia edzino retenis lin! 726 00:55:16,180 --> 00:55:17,380 Kion pruvas tio? 727 00:55:17,580 --> 00:55:20,580 Ke ili kapablas pensi, konsideri la por kaj la kontrał! 728 00:55:20,780 --> 00:55:22,180 Chu ili sentas la doloron? 729 00:55:22,380 --> 00:55:25,980 La doloron vi tamen ne volus provi, chu? Chi-tie, en monakejo! 730 00:55:25,980 --> 00:55:30,180 Jes, ili suferas! Mi povas vin certigi, ke ili suferas kiel ni! 731 00:55:30,180 --> 00:55:31,580 Ili plendas kiam oni frapas ilin! 732 00:55:31,780 --> 00:55:33,180 Jes, sed chu la moralan doloron? 733 00:55:33,180 --> 00:55:34,140 La malghojon vivi? 734 00:55:34,140 --> 00:55:35,500 Chu ili povas esti melankoliaj? 735 00:55:35,580 --> 00:55:38,300 Sed jes. Mi diris tion al vi, kaj ni donas al ili kialojn esti malghojaj! 736 00:55:38,380 --> 00:55:40,180 Chu ili suferas esti for de sia tero? 737 00:55:40,180 --> 00:55:41,780 Chu dio manifestighas antał ili? 738 00:55:41,780 --> 00:55:44,380 Chu ili havas ideon pri puno en la eterno? 739 00:55:44,460 --> 00:55:46,660 Jes, ili havas ian inferion! 740 00:55:46,780 --> 00:55:48,180 Chu ili havas paradizon? 741 00:55:48,300 --> 00:55:51,900 Jes, ili vivas post la morto! Ili havas la nocion pri la animo! Perfekte! 742 00:55:51,980 --> 00:55:53,700 Chu ili kredas je la pardono de la pekoj? 743 00:55:53,700 --> 00:55:55,180 ... je la karna resurekto? 744 00:55:55,180 --> 00:55:56,780 Chu ili honorigas siajn mortintojn? 745 00:55:56,780 --> 00:55:58,380 Chu ili kredas je la pasintajhoj? 746 00:55:58,380 --> 00:55:59,780 ... je la Sankta Trinitato? 747 00:55:59,780 --> 00:56:01,180 Chu ili sentas amon al sia dio? 748 00:56:01,180 --> 00:56:02,780 Chu ili kredas je la Senpeka Koncipado? 749 00:56:02,780 --> 00:56:04,380 Chu ili preghadas? 750 00:56:04,380 --> 00:56:05,980 Chu ili kredas je la purgatorio? 751 00:56:05,980 --> 00:56:07,380 ... je la Ełkaristio? 752 00:56:07,380 --> 00:56:08,380 Chu ...? 753 00:56:08,380 --> 00:56:09,780 ... je la Lasta Jugho? 754 00:56:11,940 --> 00:56:13,380 Vi! 755 00:56:13,580 --> 00:56:15,260 Jes, vi, tie, venu! 756 00:56:18,580 --> 00:56:20,380 Alproksimighu al ili! 757 00:56:23,580 --> 00:56:25,500 Kaptu la infanon! 758 00:56:26,380 --> 00:56:29,580 Kaptu la infanon kaj minacu lin. Kvazał por lin mortigi. 759 00:56:29,580 --> 00:56:30,780 Ni bone vidos. 760 00:56:33,180 --> 00:56:36,980 Ne, ne parolu al ili! Diru nenion al ili! 761 00:56:37,180 --> 00:56:38,780 Deflankighu! 762 00:56:40,380 --> 00:56:43,580 Kaj vi, ek! Eltiru la infanon kaj minacu lin! Nu! 763 00:56:44,780 --> 00:56:46,780 Ne, Eminenco! Ne, ne faru tion! 764 00:56:53,580 --> 00:56:56,380 Ekprenu la infanon, diras mi al vi! 765 00:57:15,580 --> 00:57:18,780 Finite nun! Chesu! Chesu! Reingigu vian spadon! 766 00:57:18,780 --> 00:57:23,580 Parolu al ili, nun, trankviligu ilin. 767 00:57:23,980 --> 00:57:29,580 Diru al ili ke... tio estis eraro... Ał ludo. Kion vi volos. 768 00:57:29,780 --> 00:57:33,180 Eminenco, ni devas chesigi tiun ekzamenadon. 769 00:57:33,180 --> 00:57:35,580 Tio estas kruela kaj neutila ekzerco. 770 00:57:35,580 --> 00:57:37,980 Ili havas la saman koron kiel ni, vi tion bone vidas. 771 00:57:38,180 --> 00:57:40,580 Ankał animaloj defendas siajn idojn. Precipe la inoj. 772 00:57:40,580 --> 00:57:42,380 Tio estas alia legho de la naturo. 773 00:57:42,380 --> 00:57:47,380 La du viroj ne montris grandan bravecon. Unu el ili ech ne ekmovighis! 774 00:57:47,580 --> 00:57:49,180 Sed tiu ne estas lia filo! 775 00:57:49,380 --> 00:57:52,980 Precize: ili havas nenian fratecon, nenian socian ligilon. 776 00:57:52,980 --> 00:57:56,980 Chiu el ili agas por si mem, kiel barbaro en neniam enirita arbaro. 777 00:57:57,180 --> 00:57:59,580 Sed tiu jam estas koruptita. Li konis la vinon. 778 00:57:59,580 --> 00:58:03,980 Oni instruis lin almozpeti, mensogi, rideti al ni chiuteme, klinighi. 779 00:58:03,980 --> 00:58:05,980 La aliaj estas perditaj. 780 00:58:05,980 --> 00:58:09,580 Ili ne povas kompreni kie ili estas, nek tion, kion ni volas scii. 781 00:58:09,780 --> 00:58:12,180 Vi bone diras: ili ne povas kompreni! 782 00:58:12,380 --> 00:58:16,380 Imagu vin tie-for, en nekonata konstruajho, submetita al stranga jughado, 783 00:58:16,380 --> 00:58:18,980 meze de enplumigitaj pastroj kies parolo de vi nekompreneblas. 784 00:58:18,980 --> 00:58:21,380 Chu vi povus kompreni tion kio okazas al vi? 785 00:58:21,380 --> 00:58:24,780 Kompreni ke aliaj homoj decidas chu jes ał ne vi estas homo? 786 00:58:24,780 --> 00:58:28,780 Kaj plie tiom ofte la Hispanoj akceptis ilin per rideto, 787 00:58:28,780 --> 00:58:31,980 por poste trapiki ilian korpon per sia spado... 788 00:58:31,980 --> 00:58:35,180 Mia Dio, tiom ofte... 789 00:58:46,380 --> 00:58:48,780 Chu ja temas pri akrobato? 790 00:58:48,780 --> 00:58:50,380 Jes, Eminenco. 791 00:58:50,580 --> 00:58:52,980 Kiajn akrobatajhojn li kapablas fari? 792 00:58:53,180 --> 00:58:55,580 Li estas ia jhonglisto, mi opinias. 793 00:58:58,780 --> 00:59:02,380 Ni multe bezonus momenton da distro. 794 00:59:02,380 --> 00:59:05,580 Diru al li, ke ni rigardas lin! 795 00:59:37,980 --> 00:59:41,580 Ili lertas, per siaj piedoj, kiel simioj. 796 01:00:04,080 --> 01:00:06,480 La bufonoj alvenis, Eminenco. 797 01:00:06,680 --> 01:00:08,480 Ho! Ili eniru! 798 01:00:08,880 --> 01:00:13,280 Jes, mi venigis chi-tie kelkajn Kortegajn bufonojn. 799 01:00:13,680 --> 01:00:18,080 Oni diris ke la kapablo ridi apartenas nur al la homo. 800 01:00:18,280 --> 01:00:22,880 Ni ja vidos chu... viaj protektitoj ghuas komikajhojn. 801 01:00:23,080 --> 01:00:27,080 Eminenco, vi ja vidas, ke ili ne estas pretaj ridi! 802 01:00:27,280 --> 01:00:31,880 Sed la rido ne pretighas. Ghi spontanas. Mi trovis la ideon bonega. 803 01:00:32,080 --> 01:00:36,280 Ili eniru!... Faru lokon al ili. 804 01:00:36,480 --> 01:00:39,680 Lokon! Rapidu! 805 01:00:53,680 --> 01:00:56,280 Lokon por iliaj Moshtoj! 806 01:00:56,480 --> 01:01:03,280 Lokon por la Regha jughado! 807 01:01:28,080 --> 01:01:30,080 Nu, rapide! 808 01:01:30,280 --> 01:01:33,080 Alportu seghojn por iliaj Moshtoj! 809 01:01:40,480 --> 01:01:42,480 Venigu la unuan shteliston! 810 01:01:56,080 --> 01:01:57,880 Kion ci shtelis? 811 01:01:58,080 --> 01:01:59,680 Nenio, Moshto! 812 01:02:01,680 --> 01:02:04,080 Ci nepre shtelis ion, 813 01:02:04,080 --> 01:02:07,680 se ne ci ne estus shtelisto! 814 01:02:08,480 --> 01:02:10,280 Kion ci shtelis? 815 01:02:11,680 --> 01:02:14,480 Moshto, Kompatu! 816 01:02:15,280 --> 01:02:16,680 Momenteton! 817 01:02:17,080 --> 01:02:18,680 Mi frapin lin. 818 01:02:18,880 --> 01:02:20,880 Mi defas konfesi. 819 01:02:30,680 --> 01:02:31,880 Pentofare... 820 01:02:49,580 --> 01:02:52,380 Eminenco, mi petas vin chesigi tiun maskeradon. 821 01:02:54,580 --> 01:02:56,580 Pro la respekto al la sakramentoj. 822 01:02:56,780 --> 01:02:58,780 La bufonoj havas chiujn rajton, frato Bartolomeo. 823 01:02:58,980 --> 01:03:00,580 Sed tio-chi ne estas burleskajho! 824 01:03:01,780 --> 01:03:05,380 Ni parolas pri popolo kiu suferas kaj kiu mortas! 825 01:03:05,380 --> 01:03:06,780 Pri vera popolo! 826 01:03:06,980 --> 01:03:10,180 Kio embarasigas vin estas ke viaj Indianoj ech ne ridetis! 827 01:03:10,180 --> 01:03:11,580 Ili ne malpremis la lipojn! 828 01:03:11,780 --> 01:03:13,340 Sed kiel vi volus ke ili ridetu!? 829 01:03:13,340 --> 01:03:16,660 "Shtelisto": ili ne komprenas tiun vorton. 830 01:03:16,660 --> 01:03:18,380 La konfeson ili malkonas. 831 01:03:18,580 --> 01:03:20,380 Ili do nenion memoras el via instruo. 832 01:03:20,580 --> 01:03:24,380 Ili ne kapablas lerni. Ili malghuas la belecon de niaj misteroj. 833 01:03:24,580 --> 01:03:25,380 Sed ne! 834 01:03:25,380 --> 01:03:28,180 Mi diris al vi ne! 835 01:03:28,180 --> 01:03:29,380 Ili sentas kiel ni, 836 01:03:29,380 --> 01:03:33,380 ili konas la amon kaj la timon, la plej subtilajn sentojn, 837 01:03:33,380 --> 01:03:35,580 sed por ilin vidi, por bone ilin vidi, 838 01:03:35,580 --> 01:03:38,780 ni devas ilin rigardi per aliaj okuloj ol niaj kutimaj okuloj. 839 01:03:38,780 --> 01:03:40,980 Se ne, ni neniam ilin vidos tiaj kiaj ili estas. 840 01:03:40,980 --> 01:03:44,980 Rigardu ilin kiel spegulon kie vi serchas vian propran vizaghon, 841 01:03:44,980 --> 01:03:46,780 vizaghon forgesitan, foran. 842 01:03:46,780 --> 01:03:50,180 En tiuj speguloj, vi rekonas vin mem, chu? 843 01:03:50,380 --> 01:03:51,780 Chiumomente. 844 01:03:51,980 --> 01:03:55,180 Mi diris tion hierał: ili nebuligis vian vidon kaj vian spiriton. 845 01:03:55,380 --> 01:03:57,580 Sed rigardu ilin sincere unu fojon! 846 01:03:57,580 --> 01:03:59,180 Forjhetu vian retorikon! 847 01:03:59,180 --> 01:04:01,980 Eliru el viaj paperoj kaj rigardu ilin! 848 01:04:01,980 --> 01:04:04,380 Rigardu ilin per homaj okuloj! 849 01:04:04,580 --> 01:04:06,180 Frato Bartolomeo! Frato Bartolomeo! 850 01:04:06,380 --> 01:04:09,980 Eminenco, kies proceson ni faras chi-tie? Chu de la murdinto ał de la viktimo? 851 01:04:10,180 --> 01:04:11,180 Frato Bartolomeo! 852 01:04:11,380 --> 01:04:12,380 Kiu estas akuzita chi-tie? 853 01:04:12,380 --> 01:04:13,380 Chesu! 854 01:04:13,580 --> 01:04:15,380 Vidu! Ili ridis! Chi-foje ili ridis! 855 01:04:15,580 --> 01:04:20,380 Mi pardonpetas, Eminenco, sed chi-foje ili ja ridis! 856 01:04:20,580 --> 01:04:21,980 Kiu vidis ilin ridi? Kiu alia? 857 01:04:22,180 --> 01:04:24,180 Jes, mi vidis ilin, ili ridis. 858 01:04:24,380 --> 01:04:25,980 Ili ridis, estas vere,... 859 01:04:31,180 --> 01:04:34,380 Metu al ili la demandon. Demandu al ili chu ili ridis. 860 01:04:42,780 --> 01:04:45,380 Ili ech ne komprenas tion, kion oni demandas al ili. 861 01:04:45,580 --> 01:04:47,780 Ili tre bone komprenas mi konas ilin! 862 01:04:47,780 --> 01:04:51,580 Sed ili timas ke oni punu ilin pro tio ke ili ridis. 863 01:04:51,580 --> 01:04:56,180 Ili timegas nin, chiumomente. Ni perdis ilian fidon. Ni timigas ilin. 864 01:04:56,380 --> 01:04:58,380 Elirigu la farsulojn! Sufichas! 865 01:04:58,580 --> 01:05:00,980 Nu, eksteren! Eksteren! 866 01:05:13,440 --> 01:05:16,640 Nia tempo estas nun limigita. 867 01:05:16,880 --> 01:05:22,880 Mi devas decidi tiun-chi posttagmezon, antał ol reiri al Romo. 868 01:05:25,080 --> 01:05:29,440 Frato Bartolomeo, provu chion rediri al ni en kelkaj frazoj. 869 01:05:29,440 --> 01:05:31,880 Ne plu priparolu la masakrojn. 870 01:05:33,960 --> 01:05:36,880 Ke ili estas homoj kiel mi, pri tio mi ne povas dubi, 871 01:05:36,880 --> 01:05:41,280 char ili estas miaj indianaj fratoj kaj mi rekonas min en ili. 872 01:05:45,920 --> 01:05:49,520 Nenian teatran frapon preparis mi, 873 01:05:51,880 --> 01:05:54,880 sed kiam mi ilin vidas, 874 01:05:54,880 --> 01:05:59,880 kiam mi ilin rigardas, mi ałdas la krion de tiom da sango vershita, 875 01:05:59,880 --> 01:06:06,040 kaj tiujn demandojn sur tiom da lipoj: kial vi murdas min? 876 01:06:08,480 --> 01:06:12,600 Kial vi min bruligas, kun miaj temploj, kun miaj libroj? 877 01:06:12,600 --> 01:06:15,080 Kial vi trapikas miajn infanojn? 878 01:06:15,080 --> 01:06:19,520 Chiam oni min respondas: jes, sed ili buchoferis homojn al siaj dioj. 879 01:06:19,520 --> 01:06:22,240 Kaj tio estas vera. Jes, estas vere. 880 01:06:22,240 --> 01:06:24,760 Sed ni iom revenu al ni mem. 881 01:06:24,760 --> 01:06:28,120 Abraham pretighis buchoferi sian filon al Dio. 882 01:06:28,120 --> 01:06:32,240 Chu ne char li ja pensis, ke Dio shatos tiun buchoferon? 883 01:06:32,240 --> 01:06:38,760 Nia Dio, la vera Dio, ne chiam malshategis, ke oni al li buchoferu homajn vivojn. 884 01:06:38,760 --> 01:06:40,840 Li ech buchofere donis sian filon! 885 01:06:40,840 --> 01:06:42,480 La komparo estas supermezura. 886 01:06:42,480 --> 01:06:45,240 Eminenco, buchoferado pruvas al Dio nian adoradon. 887 01:06:45,240 --> 01:06:48,000 Tiuj homoj, kiun la vera kredo jam ne instruis, 888 01:06:48,000 --> 01:06:50,320 kaj kiuj blinde subighis al la natura legho, 889 01:06:50,320 --> 01:06:52,640 donacis al siaj falsaj dioj tion kion plej valoran ili havis. 890 01:06:52,640 --> 01:06:53,760 Sian vivon, sian sangon. 891 01:06:53,880 --> 01:06:55,280 Vershajniga argumento! 892 01:06:55,280 --> 01:06:57,040 Ghi paraleligas supozon kaj fakton, 893 01:06:57,040 --> 01:06:58,160 ghi ne defendeblas! 894 01:06:58,280 --> 01:07:00,080 Profesoro, jughu mi: ne intervenu ! 895 01:07:00,280 --> 01:07:03,680 Chiaokaze, por neniigi tiujn kutimojn kiujn ni nomas barbaraj, 896 01:07:03,680 --> 01:07:05,280 ni ighis ech pli barbaraj! 897 01:07:05,280 --> 01:07:06,480 Kiel ili komprenu? 898 01:07:07,680 --> 01:07:10,280 Vi diras al ili Ne mortigu aliajn; nenial! 899 01:07:10,280 --> 01:07:12,880 Kaj por ke tio estu tre klara, vi mortigas ilin! 900 01:07:12,880 --> 01:07:15,480 Se ni supozas, ke ili estas niaj similuloj, 901 01:07:15,480 --> 01:07:16,680 char se ni kredas Aristoton... 902 01:07:16,800 --> 01:07:18,000 La Aristota regno estas for! 903 01:07:18,000 --> 01:07:21,880 Aristoto estas malpiulo kiu brulas meze de la inferio! 904 01:07:21,880 --> 01:07:24,280 Hodiał ni parolas nome de la Kristo ! 905 01:07:24,280 --> 01:07:28,280 La Aristota parolo estis eraro terura, tirana, inferia! 906 01:07:28,280 --> 01:07:31,080 La tuta kristana filozofio kondamnas ghin! 907 01:07:31,200 --> 01:07:34,480 Kion ni legas en chiu pagho de la Evangelioj? 908 01:07:34,480 --> 01:07:36,680 Ke chiu homo estas similulo mia, 909 01:07:36,680 --> 01:07:40,000 kiun mi ktraktu kiel mi volus ke li traktu min, 910 01:07:40,000 --> 01:07:43,080 La Hispanoj shprucis kiel lupoj meze de shafinoj, 911 01:07:43,080 --> 01:07:44,880 sed la Kristo diris la kontrałon: 912 01:07:44,880 --> 01:07:48,520 Mi sendas vin kiel shafojn meze de lupoj! 913 01:07:50,720 --> 01:07:52,760 Chu vi volas ałdi sanktan Pałlon? 914 01:07:52,760 --> 01:07:54,520 Lin vere ałdi? 915 01:07:54,520 --> 01:07:56,080 Ałskultu la apostolon: 916 01:07:56,080 --> 01:08:00,880 Estas nek Judo nek Greko, estas nek sklavo nek libera homo, 917 01:08:00,880 --> 01:08:05,920 estas nek viro nek ino, char vi estas chiuj unu en la Kristo Jesuo. 918 01:08:05,920 --> 01:08:07,040 Chiuj unu! 919 01:08:07,280 --> 01:08:12,080 En iliaj koroj ni devas rompi la idolojn. En iliaj koroj nur. 920 01:08:12,080 --> 01:08:16,880 Char kiel ili samtempe estus kristanoj kaj sklavoj? 921 01:08:17,080 --> 01:08:18,880 Kiel? 922 01:08:24,480 --> 01:08:27,680 Kion vi proponas, frato Bartolomeo? 923 01:08:28,080 --> 01:08:30,080 Mi lernis ion: 924 01:08:30,080 --> 01:08:40,480 ke la vero antałiras sola, malfirma, chiam atakita de mil malamikoj, 925 01:08:40,480 --> 01:08:46,080 la mensogo kontrałe havas multajn helpantojn. 926 01:08:48,880 --> 01:08:55,280 Necesas redoni al la Indianojn ilian iaman liberecon, char ili nature liberas. 927 01:08:55,680 --> 01:09:00,080 Mi proponas, ke la Hispanoj forlasu la novajn terojn. 928 01:09:00,880 --> 01:09:03,680 Se ne, Hispanio estos malbenita 929 01:09:03,680 --> 01:09:07,280 kaj senkompate batita de Dio. 930 01:09:09,580 --> 01:09:13,580 Ne! Precize estas la kontrało! 931 01:09:13,780 --> 01:09:16,380 Kiel do, la kontrało? 932 01:09:16,580 --> 01:09:21,580 Oni lałdos Hispanion char ghi estos... 933 01:09:21,580 --> 01:09:25,580 liberiginta la teron de specio sangema kaj malbenita, 934 01:09:25,580 --> 01:09:28,180 alkondukinta iujn al la vera Dio, 935 01:09:28,180 --> 01:09:32,380 instruinta al ili chion kion ni scias. 936 01:09:32,980 --> 01:09:37,980 Kaj precipe, oni rekonos niajn klopodojn por aperigi la veron! 937 01:09:38,180 --> 01:09:41,180 Nia renkonto chi-tie, 938 01:09:41,180 --> 01:09:46,380 nia diskuto ne havas alian ekzemplon en la historio de la nacioj. 939 01:09:46,780 --> 01:09:49,580 Ghi tute pliglorigos Hispanion! 940 01:09:49,780 --> 01:09:51,780 Chu vi vere opinias tion? 941 01:09:51,980 --> 01:09:56,380 Jes, mi kredas tion. Mi firme kredas tion. 942 01:10:00,180 --> 01:10:02,580 La demando ne estas chu forlasi la Hindiojn. 943 01:10:02,580 --> 01:10:07,380 Ni ja scias ke temas pri revo kaj ke chiam ni restos tie-for. 944 01:10:07,580 --> 01:10:11,580 La demando estas la sola kiu sin metas al chiu filozofo 945 01:10:11,580 --> 01:10:17,980 kion ni devas fari kaj kion ni povas fari? 946 01:10:19,580 --> 01:10:23,580 Vi mem diris tion. Ni igu ilin chiujn kristanoj. 947 01:10:26,380 --> 01:10:30,380 Diris Sankta Luko Devigu ilin eniri! 948 01:10:30,380 --> 01:10:34,380 Krom tio nenio bona en tiu-chi vivo, nenia savo en la alia. 949 01:10:34,780 --> 01:10:38,780 Kiel ilin konverti? 950 01:10:38,780 --> 01:10:43,180 Kiom da tempo necesos? Kio estos la prezo? 951 01:10:43,180 --> 01:10:49,580 Tio estas la dua parto de la demando, kaj pri tio, frato Bartolomeo, ni malsamopinias. 952 01:10:53,980 --> 01:10:58,580 Vi diras kristanoj kaj sklavoj, ne, la du terminoj ekskludas unu la alian. 953 01:10:58,780 --> 01:11:01,780 Kaj, diras mi, kial ne? 954 01:11:02,780 --> 01:11:07,980 Dum iom da tempo, chiaokaze, atendante gheneralan konverton. 955 01:11:07,980 --> 01:11:09,980 Char tio gravas por ni. 956 01:11:10,180 --> 01:11:14,180 Vi ankał diras militoj kiujn ni faris ne estas justaj. 957 01:11:14,380 --> 01:11:19,580 Diras mi, ke la milito justa estas tiu kiu konkukas al la justeco. 958 01:11:24,380 --> 01:11:26,780 Kio estas la Plej Alta Bono? 959 01:11:26,980 --> 01:11:31,980 Vi parolis per sankta Pałlo. Mi respondas per sankta Ałgusteno. 960 01:11:31,980 --> 01:11:35,180 La perdo de ununura animo ne provizita de la bapto 961 01:11:35,180 --> 01:11:40,380 estas malfelicho pli granda ol la morto de nenombreblaj viktimoj, ech senkulpaj. 962 01:11:40,580 --> 01:11:46,380 La Plej Alta Bono estas la Anima Savo. 963 01:11:46,380 --> 01:11:49,980 Tial ni tiom arde volas ilin konverti. 964 01:11:49,980 --> 01:11:52,780 Char sen tio ilia animo estas perdita. 965 01:11:52,780 --> 01:11:58,980 Kaj nenio, en chi-tiu mondo ał en la alia, estas pli altpreza ol ilia animo. 966 01:11:59,180 --> 01:12:03,180 Chu vi do konsentas, ke ili havas animon? 967 01:12:03,980 --> 01:12:06,380 Mi deziras esti bone komprenita. 968 01:12:06,380 --> 01:12:16,780 Mi diras ke ili ne havas animon kiel la nian, samkvalitan, mankas multo, 969 01:12:16,780 --> 01:12:21,580 kaj ke ni havas nenian kialon por trakti ili kiel nin mem. Sed 970 01:12:24,780 --> 01:12:31,180 en la kazo kiam mi erarus, kion mi rekonas ebla, 971 01:12:31,180 --> 01:12:35,180 en la kazo kiam Aristoto erarus, 972 01:12:35,180 --> 01:12:40,380 se ilia animo estus simila al la nia, 973 01:12:40,380 --> 01:12:46,780 tiam mi dirus ke ghi estas la plej altpreza perlo de la kreitaro 974 01:12:46,780 --> 01:12:51,180 kaj ke chiapreze ni devas ghin savi! 975 01:12:59,380 --> 01:13:01,660 Kio plivaloras? 976 01:13:01,660 --> 01:13:10,980 Chu tera vivo senglora, en la eraro kaj la peko, sekvota de sufera eterno? 977 01:13:10,980 --> 01:13:17,780 Ał chu pli mallonga vivo, eble pli malfacila, 978 01:13:17,780 --> 01:13:21,340 kaj pli rapide trafita de la morto, 979 01:13:21,340 --> 01:13:27,540 sed sekvota de luma eterno 980 01:13:27,540 --> 01:13:31,980 apud la vera Dio Venkinta? 981 01:13:35,980 --> 01:13:42,380 Chu iu ajn chi-tie ne konas la pravan respondon? 982 01:13:52,380 --> 01:13:54,580 Chu vi finis? 983 01:13:54,780 --> 01:13:56,380 Jes, Eminenco. 984 01:14:00,380 --> 01:14:03,180 Kiu deziras plu paroli? 985 01:14:04,780 --> 01:14:07,180 Chu vi, eble? 986 01:14:08,580 --> 01:14:12,380 Ne, chio estas dirita, shajnas al mi. 987 01:14:12,780 --> 01:14:13,980 Neniu? 988 01:14:15,380 --> 01:14:18,180 Chu mi rajtas diri ion? 989 01:14:18,380 --> 01:14:21,980 Sed, alproksimighu, certe! 990 01:14:24,380 --> 01:14:27,580 Parolas mi ne tre bone. Mi ne lernis. 991 01:14:27,580 --> 01:14:33,180 Sed kion mi diru, chiu sciu. 992 01:14:33,380 --> 01:14:34,980 Ni vin ałskultas. 993 01:14:35,180 --> 01:14:41,180 Ni venis, mia amiko kaj mi, por paroli pri nia instalo tie-for, pri nia vivo. 994 01:14:41,180 --> 01:14:43,580 Necesas labori kun ili, oni ne povas elekti. 995 01:14:43,580 --> 01:14:48,780 Sed ili estas malpuraj... kaj mallaboremaj, shtelemaj, malfidindaj. 996 01:14:48,900 --> 01:14:51,980 Kaj kial ili strebu por vi? 997 01:14:51,980 --> 01:14:54,660 Frato Bartolomeo, vi sufiche parolis. Ałskultu la aliajn! 998 01:14:54,780 --> 01:14:56,380 Chiaokaze sciu tion: 999 01:14:56,380 --> 01:14:57,980 Se ni devos ilin pagi, 1000 01:14:57,980 --> 01:15:01,980 ilin trakti kiel kristanojn, konsenti pri iliaj leghoj, okupighi pri ili, 1001 01:15:01,980 --> 01:15:03,580 tio multekostos! 1002 01:15:03,580 --> 01:15:06,780 Eble ni ne parolu pri mono chi-tie, sed... 1003 01:15:06,900 --> 01:15:07,900 Dałrigu! 1004 01:15:07,980 --> 01:15:12,380 Tiun monon necesos subtrahi de la Kronaj enspezoj, 1005 01:15:12,380 --> 01:15:16,380 kaj ankał de la Ekleziaj enspezoj, nepre. 1006 01:15:16,380 --> 01:15:18,380 Mi tamen devis tion diris... 1007 01:15:20,380 --> 01:15:21,980 Kiaproporcie? 1008 01:15:22,780 --> 01:15:24,780 Ho, lał proporcioj grandegaj. 1009 01:15:24,780 --> 01:15:27,980 La tutan sistemon necesos shanghi, ghisfunde. 1010 01:15:27,980 --> 01:15:33,180 Ech necesos ke Hispanio kaj la Eklezio sendu monon tien, anstatał ol ion ricevi. 1011 01:15:33,380 --> 01:15:35,580 Certe, multe da mono! 1012 01:15:41,380 --> 01:15:48,340 Vi, kiu bone konas ilin, diru al mi, chu vi opinias ke ili havas animon? 1013 01:15:49,180 --> 01:15:51,380 Mi pri la animo ne scias. 1014 01:15:51,380 --> 01:15:55,780 Scias mi, ke la miaj rifuzas kredi je Kristaj mirakloj. 1015 01:15:55,780 --> 01:15:58,380 Ili volus, ke mi mem faru miraklojn (mi!), 1016 01:15:58,380 --> 01:15:59,580 Char mi ne povas... 1017 01:15:59,580 --> 01:16:02,260 Plie ili ne dankemas pro chio, kion oni ilin instruis. 1018 01:16:02,380 --> 01:16:05,660 Instruis? Sed instruis kion? Chu torturon? Sifilison? 1019 01:16:05,780 --> 01:16:07,460 Frato Bartolomeo, plian fojon! 1020 01:16:07,580 --> 01:16:09,980 Torturon oni ne instruis al ili. Ili jam sciis. 1021 01:16:09,980 --> 01:16:12,180 Oni donis al ili ilojn, vestojn, librojn. 1022 01:16:12,180 --> 01:16:16,980 Kaj plie, iam ili estis sklavoj, kaj ni liberigis ilin. 1023 01:16:16,980 --> 01:16:19,580 Sed al tiu libereco ili ne kutimighas, 1024 01:16:19,580 --> 01:16:22,980 ili ghin trouzas, ili fughas, kashe ne laboras. 1025 01:16:22,980 --> 01:16:26,380 Ili korpe malfortas, mortas pro malgravaj malsanoj. 1026 01:16:26,380 --> 01:16:29,980 Se krome necesos pagi ilin, prefere ni rezignu pri la Hindioj, 1027 01:16:29,980 --> 01:16:33,580 pri komercaj profitoj kiel pri savo de ilia animo. 1028 01:16:33,580 --> 01:16:35,580 Tion, tamen necesis diri. 1029 01:16:35,980 --> 01:16:37,980 Vi ne tiom malbone parolas! 1030 01:16:38,380 --> 01:16:40,780 Mi parolas sincere, Eminenco. 1031 01:16:47,380 --> 01:16:49,980 Ni chesos chi-tie. 1032 01:16:50,180 --> 01:16:53,980 Mi konigos mian decidon posttagmeze. 1033 01:17:31,160 --> 01:17:33,560 Jes, envenu! 1034 01:17:37,280 --> 01:17:41,080 Eminenco, letero de la Regho! 1035 01:17:43,280 --> 01:17:46,480 Chu vi ne legu ghin? 1036 01:17:46,680 --> 01:17:50,280 Mi jam scias tion, kion la regho volas diri al mi. 1037 01:17:50,280 --> 01:17:53,080 Aliaj al mi tion diris. 1038 01:18:03,080 --> 01:18:05,280 Mia decido estas prenita. 1039 01:18:05,280 --> 01:18:13,480 Kiel mi diris, ghi estos konfirmita de Lia Papa Moshto kaj de la tuta Eklezio. 1040 01:18:13,680 --> 01:18:18,080 La enloghantoj de la Teroj Novaj, kiujn oni nomas Hindioj, 1041 01:18:18,080 --> 01:18:22,680 ja naskighis de Adamo kaj Eva, kiel ni. 1042 01:18:22,680 --> 01:18:28,680 Ili ghuas kiel ni spiriton kaj animon senmortan 1043 01:18:28,680 --> 01:18:32,680 Ili estas reachetitaj per la Krista sango. 1044 01:18:32,680 --> 01:18:36,680 Ili konsekvence estas niaj proksimuloj. 1045 01:18:36,880 --> 01:18:42,280 Ili estu plej homece kaj juste traktitaj, 1046 01:18:42,280 --> 01:18:47,480 char ili estas homoj veraj! 1047 01:18:47,880 --> 01:18:51,080 Tiu decido estu publikigita kaj 1048 01:18:51,080 --> 01:18:55,080 proklamita en chiuj preghejoj de la Malnova kaj de la Nova mondo. 1049 01:18:55,480 --> 01:19:00,680 Eminenco, pardonu min, mi certe respektas vian elekton, 1050 01:19:00,680 --> 01:19:06,680 sed chu vi vere ekzamenis la tutan gravecon de tiuj paroloj? 1051 01:19:11,080 --> 01:19:14,280 Chu vi suspektas, ke mi estis leghera? 1052 01:19:14,680 --> 01:19:16,280 Tutcerte ne. 1053 01:19:17,880 --> 01:19:22,280 Sed vi sciu ke vi kondamnas al la ruino chiujn Hispanajn staplejojn. 1054 01:19:22,480 --> 01:19:27,280 Profesoro, chu mi momente donas al vi la impreson ke mi ne pripensis? 1055 01:19:30,280 --> 01:19:33,480 Certe ne, Eminenco. 1056 01:19:33,480 --> 01:19:36,680 Chu vi opinias ke mi ne mezuris mian sharghon, 1057 01:19:36,680 --> 01:19:40,280 ke mi ne preghis dum tutaj noktoj? 1058 01:19:40,280 --> 01:19:45,080 Chu vi opinias ke mi ne konscias pri chio, kion mi devontigas, 1059 01:19:45,080 --> 01:19:47,880 kio neniam plu estos kiel antałe? 1060 01:19:49,040 --> 01:19:53,000 Chu vi unumomente kredas ke Dio estus povinta forlasi min 1061 01:19:53,000 --> 01:19:56,280 en la momento elekti inter Siaj kreituloj? 1062 01:19:57,080 --> 01:19:59,080 Ne, Eminenco! 1063 01:20:00,680 --> 01:20:05,080 Oni tamen farus grandan eraron pensante 1064 01:20:05,080 --> 01:20:12,680 ke la Eklezio ne kalkulas kun la legitimaj interesoj de siaj membroj. 1065 01:20:13,880 --> 01:20:20,080 Ni efektive estas tre atentemaj pri la bato donita al la koloniado. 1066 01:20:24,440 --> 01:20:30,280 Eble ekzistas solvo, kiun mi rememorigu. 1067 01:20:31,880 --> 01:20:35,480 Se estas vere ke la Indianoj estas niaj fratoj en Jesuo-Kristo, 1068 01:20:35,480 --> 01:20:40,680 dotitaj de prudenta animo kiel ni, kompense ja estas ankał certe 1069 01:20:40,680 --> 01:20:48,280 ke la enloghantoj de afrikaj landoj estas multe pli proksimaj al la animalo. 1070 01:20:48,480 --> 01:20:52,680 Tiuj enloghantoj estas nigraj, tre krudaj, 1071 01:20:52,880 --> 01:21:01,080 ili malkonas chian arton kaj skribadon, ili konstruis nur kelkajn kabanojn. 1072 01:21:01,480 --> 01:21:05,880 Ilia tuta aktivado estas fizika, estas certe, 1073 01:21:05,880 --> 01:21:13,880 kaj de la Romia epoko ili chiam estis malsovaghigitaj kaj submetitaj. 1074 01:21:15,880 --> 01:21:21,080 Chu afrikanoj jam trashipis? 1075 01:21:21,280 --> 01:21:24,280 Jes, Eminenco. Ek de la unuaj tempoj de la konkero. 1076 01:21:24,280 --> 01:21:27,680 Ili tre rapide adaptighas al la klimato. Ili ech estas sufiche nelacigeblaj. 1077 01:21:27,880 --> 01:21:29,480 Kiu ekspedas ilin? 1078 01:21:29,680 --> 01:21:32,880 Precipe Portugalianoj. Ilin ili kaptas kaj vendas, tre multekoste, cetere! 1079 01:21:33,080 --> 01:21:37,080 Mi evidente nur povas sugesti tion, sed 1080 01:21:37,080 --> 01:21:41,480 kial vi ne ilin mem sufiche grandnombre amasigus? 1081 01:21:41,680 --> 01:21:48,680 Vi certe disponus pri manlaboristaro fortika kaj ech malpli elspeziga. 1082 01:21:48,680 --> 01:21:51,880 Mi supozas ke en Afriko tio facile troveblas, chu ? 1083 01:21:51,880 --> 01:21:53,680 Iliaj reghoj mem vendas ilin. 1084 01:21:53,880 --> 01:21:57,680 Chu la Eklezio ne kontrałstarus tiajn ekspediciojn ? 1085 01:21:57,880 --> 01:22:01,280 Kial ghi kontrałstarus? Chu la Hispana regho kontrałstaras? 1086 01:22:01,480 --> 01:22:05,480 Eminenco, tio riskas tre rapide farighi granda komerco 1087 01:22:05,480 --> 01:22:07,280 kaj konduki al chiaj trouzoj! 1088 01:22:07,480 --> 01:22:09,480 Al militoj. Al revolucioj! 1089 01:22:09,680 --> 01:22:15,080 Se ałskulti vin, nenio estas pli malbona ol tio, kio jam okazas. 1090 01:22:15,080 --> 01:22:19,880 Vi mem, shajnas al mi, havis nigrulan sklavon, chu? 1091 01:22:20,080 --> 01:22:23,280 Dum tre mallonga tempodałro, kaj mi neniam tenis lin kiel sklavon. 1092 01:22:23,480 --> 01:22:26,080 Chu vi estis kontenta pri liaj servoj? 1093 01:22:26,280 --> 01:22:27,880 Tre kontenta... 1094 01:22:28,080 --> 01:22:30,480 Chu vi ne mem diris, se mi bone memoras, 1095 01:22:30,480 --> 01:22:34,280 ke tio estas tre bona solvo kaj de vi rekomendas ghin? 1096 01:22:34,480 --> 01:22:38,280 Mi diris tion, jes, ve, en mia junagho kaj por protekti la Indianojn sed... 1097 01:22:38,280 --> 01:22:40,680 Eminenco, mi shanghighis, kiel ni chiuj shanghighas. 1098 01:22:40,680 --> 01:22:43,080 Hodiał mi hontas pri miaj paroloj kaj mi kontrałe diras... 1099 01:22:43,080 --> 01:22:44,680 Bone. Estas tre bone! 1100 01:22:44,680 --> 01:22:47,880 ...ke la Afrikanoj estas homoj kiel la aliaj, filoj de Adamo, 1101 01:22:47,880 --> 01:22:50,280 kaj ke tio estus morta peko... 1102 01:22:50,480 --> 01:22:54,680 Ne, ni ne rekomencu! Ni ne cheestas tiucele. Estas tre bone! 1103 01:22:54,880 --> 01:22:56,880 Ni aldonos kodicilon. 1104 01:22:56,880 --> 01:22:58,680 Vi preparu redaktadon! 1105 01:22:58,880 --> 01:23:04,080 Nome de Lia Papa Moshto, mi dankas vin pro via helpo. 1106 01:23:04,080 --> 01:23:09,080 Ni dankopreghu Dion ke li cheestis inter ni ghis la lasta momento. 1107 01:24:43,080 --> 01:24:49,080 Esperanto-subtitoloj Senlime (2004).