cine-kino.esperanto
Titre
 Menuo - Historio - Originaloj - Esperantajoj - Surskriboj - Tekniko - Informoj
Menu Historique Films originaux ou doublés en espéranto Films liés à l'espéranto Films sous-titrés en espéranto Technique (sous-titrage)
Informations, renseignements,...
 

La jeune fille à la perle - La junulino kun la perlo

2004 Usono
Realiginto : Peter Webber
Kun: Scarlett Johansson, Colin Firth, Tom Wilkinsonn, Judy Parfitt, Cillian Murphy

Nederlando: 17a jarcento. "La junulino kun la Perlo" montras la intrigan kaj  amorvekan rakonton pri unu el la plej belaj kaj enigmaj pentrajhoj de Johano [Johannes] Vermeer. Sekve de tragedio, Griet, la filino de domkovristo estas devigata labori kiel servantino je la servo de la pentristo. Fascinita pro lia talento, shi tre rapide utiligas shin por bona prizorgado de la ateliero, emocia loko, kie la viro kiel lia luma kaj kolora mondo shin nerezisteble allogas. Sed dum shi prenas gravan lokon en la laboro de la pentristo, ilia pligrandighanta privateco malpacigas kaj jhaluzigas la chirkaùulojn, tiel igante skandalon kiu minacas perdigi ilin...
La Junulino kun la perlo
Tute detenighema kaj melankolia, tiu filmo tushas per etajhoj. Nenia speciala efekto, batalo, brua postkuro. La shatantoj de agitato enuighos. Kontraùe, la filmo certe plachos al la "aficionados" de l'arto kaj de la pentristo Vermeer, Peter Webber subskribinte tiel tre belan karier-komencighon kiel filmisto. La kerno de la filmo montras la rilatojn inter Vermeer kaj doma servistino kiu ighos lia modelo kaj helpantino. La ligiloj kiuj nodighas inter ili estas tre intensaj sed konkretighas nur per subtilaj gestoj: manoj kiuj tushetas unu la alian, rigardoj, orelo tratruita de la pentristo. Oni sentas la fortecon de la strecho. En la bildoj de la filmo, oni ofte kredus vidi pentrajhojn de Vermeer.

Teleshargu la esperanto-surskribojn : Perle_Eo.srt