|
|
Modern Times - La modernaj tempoj
Scenaro, realigo kaj muziko : Karlo Chaplin,
1936
Daùro : 85 min.
Rolantoj : Karlo Chaplin, Poleta Goddard, Henri Bergman,
Chester Conklin, Alan Garcia, Hank Mann.
|
Chaplin, diris la fama franca skribisto kaj artisto Jean Cocteau, tio
estas la «esperanto-rido». «La modernaj Tempoj» estas
horlogha movo perfekte reguligita, en kio chiu radajho gravas. Kaj la filmo
estas niatempa. Krome, Chaplin permesas al si la fantazion realigi, ok jarojn
post la naskigho de la parolanta kino, filmon kvazaù muta.
Karlo laboras en fabriko, kie teknikoj de la chenlaboro estas eksperimentataj.
Li estas elektita kiel kobajo por la «mangh-aùtomato».
Sed la mekaniko paneas, kaj la kompatindulo ighas viktimo de la provo.
Trafita de akuta «taylorito», li estas enhospitaligita. Resanigita,
li spertas senlaborecon kaj malrichecon. Sed li renkontos mizeran junulinon
kaj post diversaj malagrablaj spertoj, fine ighos artisto en la kabaredo
kie shia amikino estas kantistino. Tie li improvizos kanzonon per sensencaj
silaboj, sola parolanta parto de la filmo : spitgesto al la dialogo kiu tiam
invadis la ekranojn aù eble unua kvankam iomete timema okulumo al
internacia lingvo ?
Li tiurilate perfektigos sin en «La granda diktatoro»
(1940). |
|
|
|