1 00:00:23,160 --> 00:00:25,959 Sed malfermu la sonon: kiel bushon... 2 00:00:35,234 --> 00:00:37,163 Viaj fingroj estas bastonoj! 3 00:00:38,153 --> 00:00:39,752 Mi ne povas sekvi vin, vi ne auskultas. 4 00:00:39,752 --> 00:00:41,231 Vi kuregas! 5 00:00:42,511 --> 00:00:44,950 Rekomencu signante la unuajn taktojn. 6 00:00:44,950 --> 00:00:46,309 Reludu de la komenco. 7 00:00:52,666 --> 00:00:55,465 Haltu! La Majstro faris signon. 8 00:00:55,864 --> 00:00:57,614 La Majstro volas paroli. 9 00:00:59,343 --> 00:01:00,942 Diru, Majstro... 10 00:01:04,101 --> 00:01:08,059 Chiu noto devas finighi... 11 00:01:09,058 --> 00:01:10,338 ...mortante. 12 00:01:12,537 --> 00:01:17,014 Vi audis: lasu morti. 13 00:01:24,251 --> 00:01:27,089 "Morti"... viaj tiradoj estas tro fortaj... 14 00:01:27,090 --> 00:01:28,849 Enmensighu ke vi tiras... 15 00:01:28,849 --> 00:01:30,847 ...sur personojn kiujn oni senlime amas... 16 00:01:30,848 --> 00:01:32,966 ...kiuj malproksimighas en la ombro. Subite... 17 00:01:32,967 --> 00:01:35,405 ...sen kompreni kial, oni ekmalvidis ilin... 18 00:01:35,406 --> 00:01:38,084 ...kaj oni havas larmojn je la palpebroj... 19 00:01:38,084 --> 00:01:40,083 Vi tro unutone ludas! 20 00:01:40,083 --> 00:01:41,602 La muziko estas chaso. 21 00:01:41,603 --> 00:01:44,681 Necesas subite plirapidi kiam oni ekvidas la mortigotan cervon. 22 00:01:44,681 --> 00:01:48,190 Necesas firme artiki kiam oni ghin voras. 23 00:01:50,039 --> 00:01:53,317 Sin momente deteni antau la plezuro. 24 00:01:54,557 --> 00:01:57,815 La celo de la muziko estas forporti la animon... 25 00:01:58,555 --> 00:01:59,953 ...perdigi la senson! 26 00:01:59,954 --> 00:02:01,153 Emociigi! 27 00:02:01,153 --> 00:02:02,873 La celo estas la dolcheco. 28 00:02:02,873 --> 00:02:04,632 Ne! 29 00:02:04,632 --> 00:02:05,911 Neee!... 30 00:02:13,707 --> 00:02:15,067 La ombro... 31 00:02:18,265 --> 00:02:19,425 Donu al mi! 32 00:02:19,984 --> 00:02:21,304 donu al mi! 33 00:02:22,303 --> 00:02:23,983 En la ombro... 34 00:02:24,502 --> 00:02:26,581 Kion vi volas, Majstro? 35 00:02:28,380 --> 00:02:30,859 Vjolon! Donu al mi vjolon! 36 00:02:30,859 --> 00:02:32,418 La Majstro ekludos! 37 00:02:32,418 --> 00:02:33,618 Vjholon por Sro Marais! 38 00:02:33,618 --> 00:02:35,777 Donu vian! Pushu vin! 39 00:03:45,464 --> 00:03:47,043 Foriru, chiuj for! 40 00:03:47,903 --> 00:03:48,902 Foriru! 41 00:03:49,582 --> 00:03:51,561 Ne, Brunet. Ili restu! 42 00:03:53,620 --> 00:03:55,739 Mi petas ke ili chiuj restu. 43 00:03:57,938 --> 00:04:00,437 Marin Marais instruas. 44 00:04:02,376 --> 00:04:03,815 Ili sidighu! 45 00:04:14,730 --> 00:04:16,709 Fermu la shutrojn! 46 00:04:39,878 --> 00:04:40,957 Morrigideco! 47 00:04:43,476 --> 00:04:45,995 Li estis nur rigideco kaj kolero. 48 00:04:47,874 --> 00:04:49,913 Li estis muta kiel fisho. 49 00:04:57,829 --> 00:04:59,339 Mi estas uzurpanto... 50 00:05:00,068 --> 00:05:01,428 Ne, Majstro! 51 00:05:02,187 --> 00:05:03,786 ...kaj mi valoras nenion. 52 00:05:03,786 --> 00:05:05,306 Ne... 53 00:05:05,985 --> 00:05:08,104 Mi ambiciis la neniecon,... 54 00:05:08,464 --> 00:05:10,263 ...kaj mi rikoltis la neniecon,... 55 00:05:11,343 --> 00:05:12,622 ...sukeron,... 56 00:05:14,301 --> 00:05:15,621 ...luidorojn... 57 00:05:19,619 --> 00:05:21,218 ...kaj la honton... 58 00:05:24,337 --> 00:05:26,776 Estis li la muziko... 59 00:05:29,494 --> 00:05:33,212 Li chion rigardis en la mondo kun la granda flamo... 60 00:05:33,212 --> 00:05:36,531 ...de la torcho kiun oni mortante lumigas. 61 00:05:38,050 --> 00:05:40,769 Kaj mi ne finrealigis lian deziron... 62 00:05:44,207 --> 00:05:45,846 Mi havis majstron... 63 00:05:49,085 --> 00:05:51,354 ...la ombroj lin prenis. 64 00:06:05,157 --> 00:06:08,756 Li nomighis Sinjoro de Sainte Colombe. 65 00:06:23,389 --> 00:06:25,827 Printempe de 1660,... 66 00:06:26,747 --> 00:06:30,345 ...iun posttagmezon, MS-ro de Sainte Colombe... 67 00:06:30,385 --> 00:06:32,944 ...estis chelite de amiko de S-ro Vauquelin,... 68 00:06:32,944 --> 00:06:35,422 ...kiu estis deziranta morti... 69 00:06:35,423 --> 00:06:39,061 ...kun iom da vino de Puisey kaj da muziko. 70 00:06:43,979 --> 00:06:47,097 Tiun saman printempan posttagmezon,... 71 00:06:47,097 --> 00:06:49,606 ...mortis Sinjorino. de Sainte Colombe. 72 00:07:30,797 --> 00:07:34,795 Li ne konsolighis pro la morto de la edzino. Li amis shin. 73 00:07:35,434 --> 00:07:38,993 Tiuokaze li komponis 'La Tombon je Lamentadoj'. 74 00:07:50,227 --> 00:07:52,385 Mia majstro instruis la vjolon kiu, tiam,... 75 00:07:52,386 --> 00:07:54,785 ...furoris. 76 00:07:55,265 --> 00:07:57,224 Li estis fama majstro. 77 00:07:57,584 --> 00:07:59,423 Li estis jansenisto. 78 00:08:00,023 --> 00:08:01,622 Li havis du filinojn. 79 00:08:03,261 --> 00:08:06,000 S-ro De Bures vin atendas! 80 00:08:08,499 --> 00:08:12,537 S-ro De Bures apartenis al la amikaro de Port-Royal. 81 00:08:12,936 --> 00:08:15,095 Li instruis infanojn pri beletro, kalkulo,... 82 00:08:15,095 --> 00:08:17,904 ...Sankta historio, latina lingvo. 83 00:08:22,252 --> 00:08:24,371 S-ro de Sainte Colombe mem encerbigis al siaj filinoj... 84 00:08:24,371 --> 00:08:26,490 ...la notojn kaj la kleojn. 85 00:09:19,905 --> 00:09:23,383 La memoro pri la edzino ne malgrandighis en li:... 86 00:09:23,423 --> 00:09:26,621 shia aspekto eterne estis en liaj okuloj,... 87 00:09:26,621 --> 00:09:29,420 ...shia vocho plu susuris en liaj oreloj. 88 00:09:37,176 --> 00:09:39,815 Iom post iom, li baris sian pordon. 89 00:09:52,569 --> 00:09:56,447 Li vendis sian chevalon, li enermighis en la muzikon. 90 00:11:46,275 --> 00:11:47,514 Toinette, revenu! 91 00:12:06,825 --> 00:12:10,853 Enshlosita en sia kabano, li ekzercighis ghis 15 h. tage. 92 00:12:12,383 --> 00:12:14,661 Inventis li anlian manieron teni la vjolon... 93 00:12:14,661 --> 00:12:16,181 ...inter la genuoj. 94 00:12:17,100 --> 00:12:19,658 Aldonis li sepan kordon al la instrumento... 95 00:12:19,659 --> 00:12:23,687 ...por havigi al ghi pli basan kaj melankolian tonon. 96 00:12:25,776 --> 00:12:29,653 Li perfektigis la archan teknikon, malpli pezigante la manon,... 97 00:12:29,654 --> 00:12:32,853 ...premante nur sur la krinojn pere de la montr- kaj mez-fingro,... 98 00:12:32,853 --> 00:12:36,531 ...kion li faris per miriga virtuozeco. 99 00:12:41,689 --> 00:12:46,346 Onidire li sukcesis imiti chiujn nuancojn de la homa vocho 100 00:12:47,486 --> 00:12:51,854 de la vespiro de junulino al la singulto de maljunulo 101 00:12:52,164 --> 00:12:55,002 de la militkrio de Henri de Navarre... 102 00:12:55,002 --> 00:12:58,381 ...al la dolcheco de la spriro de dormanta infano. 103 00:13:59,691 --> 00:14:02,729 Li timis ke shiaj filinoj ne estu bone instruataj... 104 00:14:02,730 --> 00:14:05,119 ...de homo soleca. 105 00:14:08,207 --> 00:14:11,936 Li estis severa sed ne kapablis manfrapi ilin. 106 00:14:12,166 --> 00:14:15,564 Li enshlosis ilin en la kelo kie li forgesis ilin. 107 00:14:32,556 --> 00:14:37,613 Madeleine, kiam la patro koleris, estis kiel shipo... 108 00:14:37,813 --> 00:14:40,212 ...kiu renversighas kaj neatendite sinkas. 109 00:15:18,294 --> 00:15:21,283 Li ekghojis pro kialoj ne chiam kompreneblaj. 110 00:15:28,929 --> 00:15:31,048 Li estis tute embarasita. 111 00:15:55,396 --> 00:15:56,616 Kie estas panjo? 112 00:15:59,355 --> 00:16:03,593 Vi estu bonaj kaj laboremaj. 113 00:16:05,272 --> 00:16:07,830 Mi postsopiras vian patrinon. Shi estis ghojulino. 114 00:16:07,830 --> 00:16:09,070 Mi ne bone scias paroli. 115 00:16:09,070 --> 00:16:10,709 Sciis shi paroli... 116 00:16:10,709 --> 00:16:11,828 ...kaj ridi. 117 00:16:11,829 --> 00:16:14,507 Mi ne havas plezuron pro la konversaciado 118 00:16:14,507 --> 00:16:17,906 Nek pro la cheestado de la homoj, nek pro la libroj. 119 00:16:17,906 --> 00:16:20,145 Sed mi amas vin ambau... 120 00:16:20,185 --> 00:16:22,104 ...kaj sufichas. 121 00:16:34,018 --> 00:16:36,457 Ilia patro vidis ilin malpli kaj malpli. 122 00:16:37,256 --> 00:16:40,645 Li restis en sia kabano, sidanta sur tabureto. 123 00:17:16,398 --> 00:17:19,836 Foje ariojn au ghemojn naskis liaj fingroj. 124 00:17:20,036 --> 00:17:24,714 Kiam ili obsedis lian kapon, li malfermis sian rughan kajeron... 125 00:17:24,754 --> 00:17:28,012 ...kaj li haste notis ilin por ne plu prizorgi ilin. 126 00:18:33,521 --> 00:18:37,118 Kiam Madeleine ighis sufiche granda por lerni vjolon... 127 00:18:37,119 --> 00:18:42,357 ...li instruis al shi la poziciojn, les agordojn, la arpeghojn,... 128 00:19:13,982 --> 00:19:15,141 kaj la ornatojn. 129 00:19:34,992 --> 00:19:35,990 Ne, mi ne volas. 130 00:19:35,991 --> 00:19:38,049 Nek la senigoj je nutrajhoj nek la restadoj en la kelo... 131 00:19:38,050 --> 00:19:40,249 ...povis malpliigi la spiton de Toinette... 132 00:19:40,249 --> 00:19:43,688 ...esti tro malgranda por ludi vjolon. 133 00:19:44,687 --> 00:19:46,207 Ne, mi ne volas. 134 00:19:49,885 --> 00:19:54,842 Iun matenon, antau la ektagigho, S-ro de Sainte Colombe ellitighis. 135 00:19:54,882 --> 00:19:57,081 Li lauiris la riveron Bievre ghis la riverego Seine. 136 00:19:57,121 --> 00:20:00,120 Li lauiris ghin ghis la ponto de la Dauphine. 137 00:20:02,279 --> 00:20:05,357 Li interparolis la tutan tagon kun S-ro Pardoux. 138 00:20:38,182 --> 00:20:40,541 Por Pasko, en la ghardeno,... 139 00:20:40,541 --> 00:20:42,539 ...Toinette malkovris strangan sonorilon... 140 00:20:42,540 --> 00:20:44,819 ...envolvitan kiel fantomo. 141 00:21:09,487 --> 00:21:13,275 Dum pluraj jaroj, ili vivis en la paco kaj por la muziko. 142 00:21:14,205 --> 00:21:16,963 Alvenis la tago kiam, unu fojon monate... 143 00:21:16,963 --> 00:21:20,321 ...Madeleine metis tukon inter siaj kruroj. 144 00:21:20,322 --> 00:21:22,781 Toinette forlasis sian etan vjolon. 145 00:21:23,600 --> 00:21:25,879 La koncertoj per tri vjoloj de la Sainte Colombe... 146 00:21:25,879 --> 00:21:27,518 ...ighis famaj. 147 00:21:40,352 --> 00:21:43,631 S-ro Caignet kaj S-ro Chambonnieres laudis tiujn koncertojn... 148 00:21:43,631 --> 00:21:48,069 kiuj ighis ilia kaprico. 149 00:23:30,860 --> 00:23:32,549 Tiu muzikisto estas senekzempla. 150 00:23:35,218 --> 00:23:36,697 Li ludas pli bone ol mi. 151 00:23:38,416 --> 00:23:40,655 Jes... li ludas pli bone ol vi. 152 00:23:44,213 --> 00:23:46,892 Li ludas pli bone ol la vjolisto de la regho. 153 00:24:12,920 --> 00:24:16,878 S-ro, vi vivas en senhavo kaj silento. 154 00:24:18,037 --> 00:24:20,316 Oni envias vin pro tiu sovagheco. 155 00:24:20,756 --> 00:24:24,114 Oni envias tiujn verdajn arbarojn kiuj superstaras vin. 156 00:24:28,632 --> 00:24:33,390 Char vi estas majstro pri la vjola arto... 157 00:24:34,869 --> 00:24:39,067 ...mi estas komisiita inviti vin ludi en la Kortumo. 158 00:24:42,705 --> 00:24:46,903 Lia Moshto montris la deziron audi vin. 159 00:24:49,022 --> 00:24:51,241 Se Li estus kontentigita,... 160 00:24:51,661 --> 00:24:54,700 ...Li akceptus vin inter la muzikistoj de la Chambro. 161 00:24:59,258 --> 00:25:03,656 Tiukaze, mi havus la honoron viaflanke cheesti. 162 00:25:06,734 --> 00:25:07,694 Sinjoro,... 163 00:25:10,532 --> 00:25:14,970 ...mi konfidis mian vivon al lignaj tabuloj perditaj en fruktarbejo. 164 00:25:14,970 --> 00:25:16,729 Al... 165 00:25:16,729 --> 00:25:21,047 ...al la sonoj de la sep kordoj de vjolo. Al... miaj du filinoj. 166 00:25:21,047 --> 00:25:23,566 Miaj amikoj estas la memorajhoj. 167 00:25:24,446 --> 00:25:28,324 Mia kortumo estas la salikoj, la fluanta akvo, la sambukfloroj. 168 00:25:28,324 --> 00:25:32,401 Diru al Lia Moshto ke lia palaco havas nenion por fari per sovaghulo. 169 00:25:32,402 --> 00:25:35,680 Sinjoro! Vi ne audas mian postulon! 170 00:25:35,680 --> 00:25:38,199 Mi apartenas al la Regha Chambro. 171 00:25:38,239 --> 00:25:41,757 La deziro de Lia Moshto estas ordono. 172 00:25:46,355 --> 00:25:50,603 Mi estas tiom sovagha ke mi opinias ke mi apartenas nur al mi mem. 173 00:25:52,952 --> 00:25:57,440 Lia Moshto montrighis tre oferema ekrigardinte al mi. 174 00:25:57,710 --> 00:25:59,109 Mi revenos! 175 00:25:59,749 --> 00:26:01,428 Mia Moshto,... 176 00:26:01,468 --> 00:26:05,866 ...la kortumo, la muzikistoj de Lia Moshto revenos. 177 00:26:11,543 --> 00:26:12,823 Servo de la Regho! 178 00:26:18,300 --> 00:26:19,759 Servo de la Regho! 179 00:26:20,779 --> 00:26:24,457 La malplacho ne esti obeita aldonighis al la regha senpacienco... 180 00:26:24,457 --> 00:26:26,776 ...vidi la muzikiston ludi. 181 00:26:27,536 --> 00:26:31,534 Tial li sendis misiistojn por lin konvinki. 182 00:26:34,332 --> 00:26:39,370 Vi enfosas vian nomon inter meleagroj, kokinoj kaj fishoj. 183 00:26:39,410 --> 00:26:41,849 Vi fushas vian talenton kiun vi shuldas al Nia Sinjoro... 184 00:26:41,849 --> 00:26:45,287 ...en la polvo kaj en la orgojla angorego. 185 00:26:46,647 --> 00:26:49,484 Lia Moshto kaj la Kortumo konas vian reputacion,... 186 00:26:49,485 --> 00:26:55,682 ...estas tempo por vi bruligi viajn kamparajn vestajhojn... 187 00:26:55,682 --> 00:26:57,042 ...kaj akcepti Liajn favorojn,... 188 00:26:57,042 --> 00:27:00,200 ...farigi al vi perukon. 189 00:27:01,200 --> 00:27:03,158 Via krispo eksmodighis... 190 00:27:03,159 --> 00:27:06,037 Ja mi mem eksmodighis! 191 00:27:06,557 --> 00:27:09,236 Danku Lian Moshton. 192 00:27:09,236 --> 00:27:10,674 Mi preferas la krepuskan lumon sur miaj manoj al la oro... 193 00:27:10,675 --> 00:27:12,574 ...kiun Li proponas al mi. 194 00:27:12,574 --> 00:27:14,972 Mi preferas miajn kamparajn vestojn al viaj perukoj. 195 00:27:14,973 --> 00:27:16,731 Mi preferas miajn kokinojn al la violonoj de la regho... 196 00:27:16,732 --> 00:27:18,351 ...kaj miajn porkojn al vi mem. 197 00:27:18,351 --> 00:27:19,471 Sinjoro! 198 00:27:19,471 --> 00:27:20,710 Forlasu min! 199 00:27:21,190 --> 00:27:24,948 - Kaj ne plu parolu al mi! - Li estas freneza! 200 00:27:28,507 --> 00:27:31,425 Vi putros en via koto,... 201 00:27:31,425 --> 00:27:34,023 ...en la hororo de la chirkauurboj, 202 00:27:34,024 --> 00:27:36,503 ...kiel seka pruno en via fruktarbaro. 203 00:27:37,382 --> 00:27:41,101 Via palaco estas pli malgranda ol kabano... 204 00:27:41,141 --> 00:27:43,898 ...kaj via publiko estas malpli ol unu persono. 205 00:27:43,899 --> 00:27:46,538 La regho shatis tiun respondon. 206 00:27:47,138 --> 00:27:48,697 Li diris ke oni lasu la muzikiston... 207 00:27:48,697 --> 00:27:50,616 ...ordonante al siaj kortumanoj... 208 00:27:50,616 --> 00:27:52,695 ...ne plu cheesti tiujn koncertojn,... 209 00:27:52,695 --> 00:27:56,453 ...char mia majstro estis ribelulo kaj char li iam... 210 00:27:56,453 --> 00:27:58,571 ...rilatis al tiuj Sinjoroj en Port Royal... 211 00:27:58,572 --> 00:28:01,051 ...antau ol li disigis ilin. 212 00:28:04,969 --> 00:28:06,409 La jaroj pasis. 213 00:28:07,848 --> 00:28:11,826 La Sainte Colombe donis nur unu koncerton sezone. 214 00:28:29,158 --> 00:28:31,317 Li notis malpli kaj malpli da novaj komponajhoj... 215 00:28:31,317 --> 00:28:33,116 ...sur sia rugha kajero. 216 00:28:33,156 --> 00:28:34,954 Li ne volis presigi ilin nek ilin submeti... 217 00:28:34,955 --> 00:28:37,274 ...al la publika jugho. 218 00:28:37,274 --> 00:28:41,032 Li diris ke temas pri momentaj improvizajhoj... 219 00:28:41,032 --> 00:28:44,351 ...kiujn nur la momento senkulpigis. 220 00:29:34,966 --> 00:29:39,764 Ofte li songhis pri la edzino, pri shia chiama vigleco,... 221 00:29:39,804 --> 00:29:42,202 ...pri shiaj sagacaj konsiloj, pri shiaj koksoj,... 222 00:29:42,203 --> 00:29:47,720 ...pri shia ventro, doninta al li du filinoj kiuj ighis virinoj. 223 00:30:35,338 --> 00:30:39,466 Iam li songhis, ke li eniris en la malluman akvon kaj tie restadis. 224 00:30:39,576 --> 00:30:43,834 Li rezignis pri chio tera kion li shatis. 225 00:30:44,173 --> 00:30:47,611 Eliranta sian songhon, li memoris pri 'La Tombo je Lamentadoj'... 226 00:30:47,612 --> 00:30:49,810 ...kiun li komponis kiam lia edzino lin forlasis... 227 00:30:49,811 --> 00:30:52,609 ...nokte por kunighi al la morto,... 228 00:30:53,329 --> 00:30:54,898 ...kaj li ankau tre soifis. 229 00:31:20,516 --> 00:31:23,594 Tiam li ludis tiun "Tombo je Lamentadoj" 230 00:31:23,595 --> 00:31:26,034 Li ne bezonis reiri al sia libro. 231 00:31:26,074 --> 00:31:30,002 Liaj fingroj mem trovis lokon sur la instrumento... 232 00:34:11,795 --> 00:34:13,824 Tiu vizito ne estis sola. 233 00:34:14,393 --> 00:34:17,872 Mia majstro, timinte ighi freneza, konsideris ke,... 234 00:34:17,872 --> 00:34:20,311 ...se estis freneze, tio felichigis lin,... 235 00:34:20,311 --> 00:34:23,149 ...se estis vere, tio estis miraklo. 236 00:34:23,149 --> 00:34:25,787 La amo de shia virino estis pli granda ol lia,... 237 00:34:25,788 --> 00:34:30,386 char shi venis al li kaj li ne povis reciproke iri al shi. 238 00:34:31,265 --> 00:34:34,183 Li petis amikon pentriston... 239 00:34:34,184 --> 00:34:37,822 ...ke li reprezentu la tablon apud kiu lia edzino... 240 00:34:37,822 --> 00:34:40,421 ...aperis al li... 241 00:34:41,820 --> 00:34:45,139 Li kashis la pentrajhon kiun li metis en sian chambron. 242 00:34:45,459 --> 00:34:48,577 Li parolis pri tiuj vizitoj al neniu. 243 00:34:56,254 --> 00:34:58,343 Shajnis al li ke kolero forlasis lin. 244 00:35:00,012 --> 00:35:01,411 Funde de si,... 245 00:35:02,051 --> 00:35:05,289 ...li sentis ke io finighis. 246 00:35:38,473 --> 00:35:40,632 Tiam, granda infano 17 jara,... 247 00:35:40,632 --> 00:35:45,000 ...rugha kiel koka kresto, frapis che la pordo. 248 00:35:46,110 --> 00:35:47,189 Tiu estis mi. 249 00:36:21,333 --> 00:36:24,132 Mia nomo estas Marin Marais. 250 00:36:24,132 --> 00:36:26,970 Mia patro estas shufaristo. 251 00:36:28,130 --> 00:36:30,529 6 jara, mi estis dungita pro mia vocho... 252 00:36:30,529 --> 00:36:33,367 ...en la kanta lernejo de la preghejo porde de la kastelo de "Louvre". 253 00:36:33,367 --> 00:36:36,726 Dum 9 jaroj mi portis la surplison kun la rugha robo,... 254 00:36:36,726 --> 00:36:38,405 ...kaj mi kantis. 255 00:36:39,245 --> 00:36:41,084 Dum 9 jaroj mi kantis en la regha skolo,... 256 00:36:41,084 --> 00:36:45,681 dum la diversaj diservoj kaj vesproj. 257 00:36:46,881 --> 00:36:51,119 Sed haroj kreskis al mi sur la kruroj kaj vangoj,... 258 00:36:51,119 --> 00:36:54,237 ...mia vocho rompighis,... 259 00:36:54,277 --> 00:36:58,555 ...mi estis jhetita surtraten kiel stipulas la kontrakto. 260 00:37:00,594 --> 00:37:04,153 Lastfoje mi pushis la grandan orumitan pordon. 261 00:37:05,352 --> 00:37:07,910 Mi ekkuris en la straton malsuprenirantan al la strando. 262 00:37:07,911 --> 00:37:11,149 Mi ploris. 263 00:37:13,588 --> 00:37:16,737 La riverego Seine estis kovrita per grandega lumo. 264 00:37:18,786 --> 00:37:22,544 Mia dormchambra kunulo plu havis sian vochon... 265 00:37:22,544 --> 00:37:24,543 ...kaj estis restinta. 266 00:37:25,343 --> 00:37:27,302 Mi sentis min sola,... 267 00:37:28,341 --> 00:37:31,730 ...dika peniso pendanta inter miaj femuroj. 268 00:37:36,497 --> 00:37:39,895 Mi sekvis la riverbordon pro reiri che mia patro. 269 00:37:39,896 --> 00:37:42,413 En la shufarejo, mi supreniris kaj enshlosis min en la chambro... 270 00:37:42,414 --> 00:37:44,374 ...supre de la laborejo. 271 00:37:44,414 --> 00:37:45,533 Kiel chiam,... 272 00:37:45,533 --> 00:37:48,791 ...mia patro senchese frapis au raspis. 273 00:37:49,211 --> 00:37:53,289 Tiuj marteladoj saltigis al mi la koron kaj plene nauzigis min. 274 00:37:53,329 --> 00:37:58,007 Mi malshategis la urinan odoron kien la feltoj macerighis,... 275 00:37:58,047 --> 00:38:02,765 ...la grincintan tabureton, kaj la kriojn de mia patro,... 276 00:38:02,805 --> 00:38:09,242 ...chio estis al mi netolerebla. Kaj mi pensis: mi forlasu la hejmon. 277 00:38:12,480 --> 00:38:15,329 Mi venghos min pro tiu vocho kiu forlasis min. 278 00:38:15,599 --> 00:38:17,468 Mi estos fama vjolisto. 279 00:38:22,995 --> 00:38:26,194 Mi iris che S-ro Caignet. 280 00:38:27,593 --> 00:38:31,031 Poste li laude konsilis min al S-ro Maugars. 281 00:38:31,071 --> 00:38:35,319 Chi-tiu demandis min chu mi jam audis pri via sepa kordo. 282 00:38:37,388 --> 00:38:40,867 Li laborigis min du 6 monatoj kaj taksis min tiom bona... 283 00:38:40,867 --> 00:38:45,824 ...ke li sendis min che vi kun tiu-chi letero. 284 00:38:57,179 --> 00:39:00,977 Li ludu! Estas chio. Li improvizu lau la ario de la "Frenezajhoj". 285 00:39:01,097 --> 00:39:04,725 Sinjoro, chu vi improvizus lau la "Hispanaj Frenezajhoj"? 286 00:39:10,992 --> 00:39:11,872 Jes. 287 00:40:48,321 --> 00:40:50,724 Mi ne antauvidas akcepti vin kiel lernanto. 288 00:40:50,725 --> 00:40:52,284 Diru al mi kial! 289 00:40:56,485 --> 00:41:00,083 Vi muzikas, vi ne estas muzikisto. 290 00:41:00,360 --> 00:41:04,079 Atendu! S-ro Marais eble memoras arion kiun li komponis! 291 00:42:11,207 --> 00:42:12,716 Ho, estas bone, patro! 292 00:42:12,786 --> 00:42:13,965 Estas tre bone. 293 00:42:16,407 --> 00:42:17,567 Kion vi opinias? 294 00:42:34,526 --> 00:42:36,254 Revenu post unu monato. 295 00:42:36,255 --> 00:42:39,993 Mi tiam diros al vi chu indas ke mi akceptu vin kiel lernanto. 296 00:44:14,928 --> 00:44:18,686 Kiam mi alvenis por mia unua leciono, Madeleine mem... 297 00:44:18,746 --> 00:44:20,505 ...malfermis al mi la pordegon. 298 00:44:20,585 --> 00:44:23,274 Shia kolo estis malfermita. 299 00:44:31,500 --> 00:44:34,458 Char mi iras bani; mi suprenirigas mian hararon. 300 00:44:40,956 --> 00:44:43,685 Jen la kabano kie ludas mia patro. 301 00:44:54,969 --> 00:44:57,447 Sinjoro, vi ne malbone ludis:... 302 00:45:00,166 --> 00:45:04,454 vi konas la pozicion de la korpo, al via ludo ne mankas sento,... 303 00:45:04,764 --> 00:45:07,243 ...via archo eksaltas, via mano saltas kiel sciuro... 304 00:45:07,243 --> 00:45:10,571 ...kaj angile rapidas sur la kordoj. 305 00:45:11,601 --> 00:45:14,959 Viaj ornatoj estas ingheniaj kaj foje charmaj. 306 00:45:16,678 --> 00:45:18,238 Sed mi ne audis muzikon. 307 00:45:33,790 --> 00:45:35,789 Vi povos helpi la homojn dancantajn, au akompani... 308 00:45:35,789 --> 00:45:38,178 ...la geaktorojn kiuj surscene kantas. 309 00:45:38,628 --> 00:45:40,427 Tio, kion vi verkos... 310 00:45:40,467 --> 00:45:43,426 ...plachos. Neniam terurigos,... 311 00:45:44,105 --> 00:45:47,503 ...vi perlaboros vian vivon. Via vivo estos plena je muziko,... 312 00:45:47,504 --> 00:45:49,423 ...sed vi ne estos muzikisto. 313 00:45:53,941 --> 00:45:55,810 Chu vi havas koron por senti? 314 00:45:58,658 --> 00:46:03,095 Chu vi havas ideon pri tio por kiu utilas la sonoj, kiam... 315 00:46:03,396 --> 00:46:05,815 ...la demando ne plu estas danci au plezurigi la orelojn de la regho? 316 00:46:11,332 --> 00:46:14,191 Tamen, via rompita vocho emociigis min. 317 00:46:18,411 --> 00:46:20,270 Mi akceptas vin pro via doloro,... 318 00:46:24,500 --> 00:46:25,829 ...ne pro via arto. 319 00:47:12,743 --> 00:47:14,022 Monatoj pasis. 320 00:47:14,662 --> 00:47:19,030 Dum tre malvarma posttagmezo, ni kune longe laboris en la kabano. 321 00:47:19,180 --> 00:47:23,398 Niaj fingroj frostighis kaj ni rifughis en la kuirejo. 322 00:47:26,577 --> 00:47:29,895 Tiu vino varmigas al mi la pulmojn kaj la ventron. 323 00:47:33,693 --> 00:47:35,172 Rigardu, Sinjoro... 324 00:47:40,398 --> 00:47:41,688 Chu vi konas la pentriston Baugin? 325 00:47:41,689 --> 00:47:44,808 Ne, S-ro, nek iun ajn pentriston. 326 00:47:45,527 --> 00:47:48,826 Mi iam mendis de li pentrajhon. 327 00:47:51,265 --> 00:47:52,304 Chu vi vidas? 328 00:47:53,284 --> 00:47:55,702 Temas pri la angulo de mia skribotablo... 329 00:47:55,703 --> 00:47:59,031 ...kiu staras en mia muzika chambreto. Chu vi vidas? 330 00:47:59,441 --> 00:48:01,280 Jes, mi vidas. 331 00:48:05,958 --> 00:48:07,817 Ni vizitu lin. 332 00:48:16,732 --> 00:48:17,931 Chu vi audas,... 333 00:48:18,272 --> 00:48:20,931 ...kiel reliefighas la ario? 334 00:48:52,216 --> 00:48:56,614 Chio kion la morto rabos estas en ghia nokto. 335 00:48:57,013 --> 00:49:01,491 Chiuj plezuroj de la mondo retirighas nin adiauante. 336 00:49:22,401 --> 00:49:26,020 Auskultu la peniktushon de Sinjoro Baugin. 337 00:49:35,195 --> 00:49:37,524 Vi lernis la teknikon pri archo. 338 00:49:40,033 --> 00:49:42,152 Kion vi estas murmurantaj? 339 00:49:45,536 --> 00:49:48,775 Mi komparis la archon de mia vjolo kun via peniko. 340 00:50:15,685 --> 00:50:17,424 Chi tio estas nur vortoj. 341 00:50:22,498 --> 00:50:24,107 Mi amas la oron. 342 00:50:25,177 --> 00:50:26,986 La mortintaj ajhoj enspezigas. 343 00:50:28,517 --> 00:50:33,275 Sinjoro, la sekreto de nia arto estas la surprizo. 344 00:50:35,182 --> 00:50:38,460 Sinjoro, serioze, chu vi opinias ke oro fetoras? 345 00:51:16,547 --> 00:51:23,804 S-ro, vi lernis la malligon de la ornatoj. 346 00:51:26,056 --> 00:51:28,394 Tio ankau estas kromata malsupreniro. 347 00:51:28,678 --> 00:51:29,558 Ne. 348 00:51:38,501 --> 00:51:42,299 Chu eble la vera muziko estu ligita al la silento? 349 00:51:43,317 --> 00:51:44,317 Ne. 350 00:51:47,061 --> 00:51:50,729 La nokto jam pasas for. Malvarmas miaj piedoj. Saluton. 351 00:52:22,128 --> 00:52:26,846 Nun ni nasku emocion en niajn orelojn. 352 00:52:27,523 --> 00:52:29,791 Li furiozas char hierau mi ludis por la regho, en la kapelo. 353 00:52:29,792 --> 00:52:32,330 Rigardu, unu el la gvardistoj rimarkis... 354 00:52:32,331 --> 00:52:35,929 ...ke mia vjolo brulis. 355 00:52:36,824 --> 00:52:37,783 Ludu! 356 00:53:32,006 --> 00:53:34,105 Vi povus doni al mi klarigon... 357 00:53:34,421 --> 00:53:38,739 Kio estas instrumento? Tio ech ne estas muziko. 358 00:53:39,342 --> 00:53:41,517 Sufichas por reacheti cirkan chevalon... 359 00:53:41,518 --> 00:53:43,576 ...por pirueti antau la regho. 360 00:53:43,577 --> 00:53:46,885 Auskultu la singultojn kiujn la sufero eltiras de mia filino. 361 00:53:46,886 --> 00:53:50,204 Ili pli proksimas de la muziko ol viaj gamoj ! 362 00:53:50,728 --> 00:53:52,767 Foriru por chiam! 363 00:53:54,367 --> 00:53:56,286 Vi estas granda jhonglisto. 364 00:53:57,356 --> 00:53:59,266 La teleroj flugas super via kapo 365 00:53:59,267 --> 00:54:02,665 kaj neniam vi perdas ekvilibron. Sed vi estas eta muzikisto! 366 00:54:03,480 --> 00:54:06,878 Ludu vi en Versajlo, 367 00:54:07,066 --> 00:54:09,815 tio estas sur la Ponto-Nova kaj oni jhetos al vi trinkmonerojn. 368 00:54:45,721 --> 00:54:48,859 Mi instruos al vi chion kion mi lernis de mia patro. 369 00:54:49,727 --> 00:54:52,605 Via patro... estas homo malbona. 370 00:55:34,399 --> 00:55:36,039 Mi revenis. 371 00:55:36,721 --> 00:55:40,639 Ni supreniris en la chambron de Madeleine kashe de mia majstro. 372 00:56:46,846 --> 00:56:49,884 Shi donis al mi chion el sia sperto. 373 00:57:10,499 --> 00:57:14,457 Precipe, shi permesis al mi auskulti de sub la kabano... 374 00:57:14,657 --> 00:57:16,616 ...tiujn ornatojn kaj agordojn 375 00:57:16,916 --> 00:57:21,134 ...kiujn la majstro nun preferis. 376 00:58:16,764 --> 00:58:20,282 Kiam mi estis 20 jara, en la somero 1676-a,... 377 00:58:20,665 --> 00:58:21,905 ...mi sciigis al Madeleine ke... 378 00:58:22,504 --> 00:58:24,723 ...mi estis dungita de la Kortumo kiel 'muzikisto de la Regho'. 379 00:58:41,043 --> 00:58:44,911 Iam ekfulmotondris dum kiam ni estis kashitaj. 380 00:58:56,058 --> 00:58:57,098 Ne, patro! 381 00:58:59,175 --> 00:59:00,734 Patro, mi lin amas! 382 00:59:03,697 --> 00:59:06,795 Pasis la nuboj de la fulmotondro tiel rapide kiel ili fortegis... 383 00:59:07,633 --> 00:59:10,142 ...kaj ni trenis en la ghardenon la faldseghojn. 384 00:59:14,258 --> 00:59:17,106 Mi ne plu volas vidi vin. Estu la lasta fojo! 385 00:59:17,130 --> 00:59:18,280 Vi ne plu vidos min. 386 00:59:20,677 --> 00:59:22,656 Chu vi deziras edzighi kun mia filino? 387 00:59:27,051 --> 00:59:29,080 Mi jam ne povas promesi tion. 388 00:59:30,972 --> 00:59:35,810 Toinette estas che la liutfaristo kaj revenos pli poste. 389 00:59:41,531 --> 00:59:43,720 Mi ne scias chu mi donos mian filinon al vi. 390 00:59:46,697 --> 00:59:49,506 Sendube vi trovis postenon kiu bone enspezigas. 391 00:59:50,240 --> 00:59:53,120 Vi publikigas lertajn komponajhojn... 392 00:59:53,121 --> 00:59:56,959 ...kaj vi aldonas la fingradojn kaj ornatojn kiujn vi volas. 393 00:59:58,003 --> 00:59:59,082 Ne gravas. 394 01:00:01,959 --> 01:00:05,867 Tiuj estas nur notoj surpapere presigitaj... 395 01:00:14,986 --> 01:00:16,495 Estas io alia... 396 01:00:19,088 --> 01:00:20,407 Io plia... 397 01:00:22,774 --> 01:00:25,273 Tio estas la pasia vivo kiun mi spertas. 398 01:00:25,592 --> 01:00:29,110 Chu vi spertas pasian vivon? 399 01:00:39,753 --> 01:00:42,852 Jam de longe mi volas meti al vi demandon. 400 01:00:45,484 --> 01:00:48,043 Kial vi ne publikigas la ariojn kiujn vi ludas? 401 01:00:49,234 --> 01:00:51,752 Infanoj miaj, mi ne komponas. 402 01:01:32,433 --> 01:01:34,032 Paske, la Sinjoroj de Port Royal... 403 01:01:34,433 --> 01:01:38,230 ...sendis al mia majstro karoson por ke li... 404 01:01:38,231 --> 01:01:40,589 ...venu ludi 'tenebre', diservo dum kiam oni mallumigas,... 405 01:01:41,490 --> 01:01:46,487 ...unu post la alia, la kandelojn kiuj reprezentas la nomon de Dio. 406 01:02:25,338 --> 01:02:29,126 Tiam, li ne povis malhelpi sin songhi pri la edzino... 407 01:02:29,243 --> 01:02:33,481 kaj la bedauro ke li ne cheestis kiam shi eniris en la morton. 408 01:02:34,737 --> 01:02:37,536 Li vivis amon kiun nenio malpliigis. 409 01:02:37,683 --> 01:02:40,122 Shajnis al li ke estis la sama amo. 410 01:02:41,889 --> 01:02:44,413 Chiuj noktoj estis la sama nokto. 411 01:02:44,414 --> 01:02:46,973 Chiuj malvarmoj estis la sama malvarmo. 412 01:03:05,655 --> 01:03:07,224 Nun necesas reeniri. 413 01:04:14,092 --> 01:04:17,670 Kiel mi shatus plu donaci al vi pistitajn persikojn! 414 01:04:32,009 --> 01:04:33,341 Mi ne povas. 415 01:04:51,898 --> 01:04:53,138 Mi ne povas. 416 01:05:38,614 --> 01:05:40,003 Mi ne scias kiel diri. 417 01:05:43,130 --> 01:05:47,038 12 jaroj forpasis sed la tukoj de nia lito jam ne malvarmighis. 418 01:06:05,423 --> 01:06:07,042 Mi pli malofte venis. 419 01:06:08,355 --> 01:06:10,224 Madeleine konfidis chion al mi. 420 01:06:11,241 --> 01:06:13,439 Sub la sigelo de la sekreto, shi konfesis ke lia patro... 421 01:06:13,440 --> 01:06:16,069 ...jhus komponis la plej belajn ariojn de la mondo. 422 01:06:16,279 --> 01:06:18,428 Li audigis ilin al neniu. 423 01:06:19,038 --> 01:06:23,595 'La Barko de Caronte', 'La Tombo je Lamentadoj'... 'La Ploroj'. 424 01:06:27,753 --> 01:06:30,932 Madeleine, niaj gamoj, niaj arpeghoj. 425 01:06:31,052 --> 01:06:32,244 Jes, patro. 426 01:06:49,423 --> 01:06:51,302 Kaj kia vi kredas min? 427 01:07:11,837 --> 01:07:13,276 Chu vi volas iom da suko? 428 01:07:36,681 --> 01:07:39,080 Vi enmetis tro da mentaj folioj...! 429 01:07:48,030 --> 01:07:49,789 Mi havas ghin! 430 01:08:22,540 --> 01:08:25,658 Mi sentas nenion plu por vi, mi forlasas vin. 431 01:08:42,400 --> 01:08:45,669 Mi forlasas vin nur pro tio ke mi vidis aliajn vizaghojn. 432 01:08:50,370 --> 01:08:52,749 La vivo estas bela samproporcie kiel kruelega. 433 01:08:58,033 --> 01:08:59,542 Chesu paroli, foriru! 434 01:09:01,192 --> 01:09:05,950 Madeleine ighis malforta kaj enlitighadis. Mi gravedigis shin. 435 01:09:12,173 --> 01:09:14,572 Shi naskis mortintan knabon. 436 01:09:34,193 --> 01:09:37,751 Kiel eblas ke vi venu chi-tie post la morto? 437 01:09:39,418 --> 01:09:43,906 Kie estas via barko, miaj larmoj? Chu vi ne estas songho? 438 01:09:44,798 --> 01:09:46,237 Chu mi frenezas? 439 01:09:47,058 --> 01:09:49,177 Ne estu malkvieta, mia karulo. 440 01:09:49,750 --> 01:09:52,723 Nia barko jam delonge putras funde de la lageto. 441 01:09:52,724 --> 01:09:56,032 La alia mondo ne estas pli netrairebla ol barko. 442 01:10:04,772 --> 01:10:07,011 Ve neeblas tushi vin. 443 01:10:09,485 --> 01:10:11,984 Estas nenio por tushi, nur vento. 444 01:10:17,876 --> 01:10:21,244 Chi vi kredas ke ne suferigas esti vento? 445 01:10:23,511 --> 01:10:26,270 Foje, la vento portas la muzikon al ni. 446 01:10:27,298 --> 01:10:30,736 Kaj foje la lumo portas al vi... shajnojn. 447 01:10:42,756 --> 01:10:44,695 Madeleine grave malsanighis. 448 01:10:49,048 --> 01:10:52,786 Mi elektis kun Toinette lokon por informi min pri shia edzino. 449 01:11:14,861 --> 01:11:18,709 Li diris al mi ke lia patro faris ilin precize lau liaj instrukcioj. 450 01:11:46,553 --> 01:11:47,672 Mi chesis... 451 01:11:48,661 --> 01:11:49,620 ...veni. 452 01:11:50,320 --> 01:11:53,990 La tempo pasinte, mi forgesis la familion de Sainte Colombe. 453 01:11:53,991 --> 01:11:57,080 Toinette edzinighis kun la filo de S-ro Pardoux,... 454 01:11:57,477 --> 01:11:59,156 ...mia liutfaristo... 455 01:11:59,196 --> 01:12:01,235 ...kiu donis al shi 5 infanojn. 456 01:12:07,124 --> 01:12:08,870 Je la morto de Caignet,... 457 01:12:08,871 --> 01:12:12,200 ...mi estis nomumita 'Ordinarulo de la Regha Chambro'. 458 01:12:14,869 --> 01:12:17,208 Mi edzighis kun Catherine D’Amicourt. 459 01:12:20,804 --> 01:12:24,192 Kiam Lully petis min estri liajn orkestrojn,... 460 01:12:24,904 --> 01:12:29,291 mi reprenis la temon pri 'La Songhantino' kreitan por Madeleine. 461 01:13:20,833 --> 01:13:24,451 Sainte Colombe venis apud la lito de sia filino... 462 01:13:24,835 --> 01:13:28,153 ...sed li trovis nenion por diri al shi. 463 01:13:31,175 --> 01:13:32,215 Patro,... 464 01:13:38,832 --> 01:13:40,761 chu vi volus plezurigi min? 465 01:13:47,351 --> 01:13:49,790 Mi shatus ke vi ludu... 466 01:13:50,183 --> 01:13:53,222 ...'La Songhantino'n kiun Marín komponis por mi. 467 01:14:01,637 --> 01:14:04,025 Tamen mia majstro postulis de Toinette... 468 01:14:04,616 --> 01:14:07,295 ...ke shi iru trovi min en Versajlon. 469 01:14:08,006 --> 01:14:11,735 Li ordonis ke mi senprokraste chelitu la mortantan filinon. 470 01:15:08,988 --> 01:15:09,908 Ne. 471 01:16:31,014 --> 01:16:32,404 Mia patro ne venos. 472 01:16:35,333 --> 01:16:38,652 Vi malfacile rekonos shin. Marshante shi falas. 473 01:16:43,422 --> 01:16:46,080 Mia patro nutras shin per kulero. 474 01:16:47,987 --> 01:16:51,436 Li chiapreze volas doni al shi pistitajn persikojn. 475 01:17:06,591 --> 01:17:09,329 Vi estas plena je belegaj rubandoj, Sinjoro. 476 01:17:10,351 --> 01:17:11,670 Kaj grasa. 477 01:17:36,592 --> 01:17:39,461 Mi dankas vin ke vi venis el Versajlo. 478 01:17:43,072 --> 01:17:45,190 Mi shatus ke vi ludu tiun arion kiun vi komponis por mi... 479 01:17:45,191 --> 01:17:47,910 ...kaj kiu estas publikigita. 480 01:17:48,529 --> 01:17:50,508 Chu vi parolas pri 'La Songhantino'? 481 01:17:50,830 --> 01:17:52,190 Jes. 482 01:17:54,260 --> 01:17:55,699 Vi scias kial. 483 01:17:55,883 --> 01:17:56,763 Jes. 484 01:17:57,339 --> 01:17:59,020 Chu la vjolo plu estas...? 485 01:17:59,021 --> 01:18:00,660 La vjolo plu estas. 486 01:18:13,955 --> 01:18:17,174 Viaj vangoj kavighis, viaj okuloj ankau. 487 01:18:18,016 --> 01:18:20,015 Viaj manoj terure maldidkas. 488 01:18:20,199 --> 01:18:23,215 Tio estas tre delikata konstato viaflanka. 489 01:18:23,216 --> 01:18:24,693 Via vocho estas pli basa ol iame. 490 01:18:24,694 --> 01:18:26,613 Via estas pli alta. 491 01:18:26,642 --> 01:18:29,241 Kiel eblas ke vi ne afliktighu? 492 01:18:30,170 --> 01:18:34,208 Vi tiel terure maldikighis...! 493 01:18:41,932 --> 01:18:43,371 Mi ne vidas... 494 01:18:47,462 --> 01:18:49,860 Mi ne vidas ke mi lasttempe estis chagrenita. 495 01:19:11,861 --> 01:19:13,140 Chu vi riprochas min? 496 01:19:14,260 --> 01:19:15,379 Jes, Marin. 497 01:19:16,624 --> 01:19:18,943 Chu tio, kion mi faris, plu inspiras al vi malamegon kontrau mi? 498 01:19:20,520 --> 01:19:22,539 Ne nur kontrau vi. 499 01:19:25,872 --> 01:19:28,151 Mi ankau nutras venghemon kontrau mi. 500 01:19:30,520 --> 01:19:34,278 Mi kulpigas min ke mi lasis min, sekigi unue de via memoro... 501 01:19:34,534 --> 01:19:36,933 ...poste pro pura malgajo. 502 01:19:39,640 --> 01:19:41,729 Mi estas nur la ostoj de Titon. 503 01:19:43,678 --> 01:19:45,317 Mi neniam trovis vin tre dika. 504 01:19:48,092 --> 01:19:50,900 Kiam mi enmanigis vian femuron... 505 01:19:50,971 --> 01:19:54,010 ...miaj fingroj rondiris ghin kaj tushis unu la alian. 506 01:19:56,294 --> 01:19:58,453 Vi estas tre sprita! 507 01:20:00,527 --> 01:20:02,916 Kaj onidire mi estus shatinta edzinighi kun vi! 508 01:20:18,885 --> 01:20:21,676 Via amo al mi estis tiel maldika... 509 01:20:21,677 --> 01:20:23,766 ...kiel la rando de mia chemizo. 510 01:20:23,917 --> 01:20:25,396 Vi mensogas. 511 01:20:28,318 --> 01:20:29,657 Ludu, mi petas,... 512 01:20:31,239 --> 01:20:32,279 ...ludu. 513 01:20:33,369 --> 01:20:34,928 Mi preferus ke vi ludu. 514 01:21:56,492 --> 01:21:58,691 Pli malrapide... 515 01:23:42,858 --> 01:23:44,837 Li ne deziris esti shufaristo... 516 01:24:22,099 --> 01:24:24,138 Li ne deziris esti shufaristo... 517 01:25:46,340 --> 01:25:49,199 Chiuj matenoj de la mondo estas sen reveno. 518 01:26:36,298 --> 01:26:38,816 Ne nur li ne plu parolis dum ses monatoj... 519 01:26:38,817 --> 01:26:41,896 ...sed mia majstro ne plu tushis sian vjolon:... 520 01:26:41,896 --> 01:26:45,294 ...unuafoje tiu malshatego naskighis en li. 521 01:27:44,389 --> 01:27:46,824 Tuj kiam mi eksciis pri la forpaso de Madeleine,... 522 01:27:46,825 --> 01:27:49,503 ...mi chiunokte vekighis en la angoro. 523 01:27:49,504 --> 01:27:53,142 Mi senfine rememorigis al mi la melodiojn sekrete donitajn al mi. 524 01:27:53,142 --> 01:27:55,980 'La inferoj', 'La Barko de Caronte',... 525 01:27:55,981 --> 01:27:59,219 ...'La Ploroj', 'La Tombo je Lamentadoj'. 526 01:28:00,458 --> 01:28:02,336 Mi ne toleris ke mia majstro volu ke tiuj verkoj... 527 01:28:02,337 --> 01:28:04,436 ...perdighu post lia morto. 528 01:28:28,765 --> 01:28:32,003 Mi ekbedauris ke mi vivis, ne audinte ilin ech nur unu fojon. 529 01:29:09,266 --> 01:29:10,775 Mi volis liajn verkojn. 530 01:29:11,225 --> 01:29:15,373 Pluvu au neghu, mi nokte forlasis Versajlon por iri al la Bičvre. 531 01:29:33,534 --> 01:29:37,812 Mi metis miajn piedojn en pli malnovajn pashojn. 532 01:29:51,805 --> 01:29:55,244 Dum tri jaroj, chiun fojon mi demandis min:... 533 01:29:55,244 --> 01:29:58,602 tiujn ariojn chu li chivespere ludos? 534 01:29:58,602 --> 01:30:01,761 Li ne ludis ilin. 535 01:30:03,800 --> 01:30:07,758 Plej ofte estis longaj silentoj dum kiuj li parolis al si mem. 536 01:30:08,637 --> 01:30:12,236 Mi audis lin senpolvigi la vjolon au la tablon. 537 01:30:16,034 --> 01:30:19,192 Kie estas via barko? Kie estas viaj larmoj? 538 01:30:45,700 --> 01:30:49,978 Finfine, en 1689, la nokton de la 23a tago,... 539 01:30:49,978 --> 01:30:55,615 la malvarmo estis viva, la vento pikis la okulojn kaj la orelojn. 540 01:30:55,615 --> 01:30:59,253 Estis nenia nubo. Mi memoros pri tio mian tutan vivon. 541 01:31:00,693 --> 01:31:02,572 Mi diris al mi:... 542 01:31:02,572 --> 01:31:05,890 Tiu nokto estas pura, la aero travidebla,... 543 01:31:05,930 --> 01:31:09,608 ...la chielo pli malvarma kaj pli eterna, la luno ronda. 544 01:31:09,608 --> 01:31:14,156 Mi audas klaki la hufojn de mia chevalo. Eble estos chi-vespere! 545 01:31:14,166 --> 01:31:18,134 Miaj sidvangoj malvarmis. Mia peniso estis eteta kaj frostigita. 546 01:31:35,956 --> 01:31:38,365 Donaci al vi pistitajn persikojn... 547 01:31:58,265 --> 01:32:01,864 Mi alparolas tro maljunajn ombrojn, kiuj ne plu movighas. 548 01:32:07,461 --> 01:32:11,609 Se, krom mi, estus en la mondo iu, kiu shatas la muzikon! 549 01:32:11,699 --> 01:32:14,337 Ni parolus... 550 01:32:14,387 --> 01:32:16,017 kaj mi povus morti. 551 01:32:43,684 --> 01:32:46,712 Kiu sopiras en la nokta silento? 552 01:32:49,721 --> 01:32:53,559 Homo kiu fughas la palacojn kaj kiu serchas la muzikon. 553 01:33:10,686 --> 01:33:14,264 Kion vi serchas en la muziko? 554 01:33:17,028 --> 01:33:20,786 Mi serchas la bedaurojn kaj la plorojn. 555 01:34:00,064 --> 01:34:01,224 Sidighu. 556 01:34:12,801 --> 01:34:15,600 Chu mi povas peti de vi lastan lecionon? 557 01:34:17,199 --> 01:34:21,277 Chu mi povas provi unuan lecionon? 558 01:34:36,989 --> 01:34:38,748 Mi volas paroli. 559 01:34:48,264 --> 01:34:52,542 La muziko simple cheestas por diri tion kion la parolo ne povas diri. 560 01:34:54,941 --> 01:34:57,720 Tiusence, ghi ne estas tute homa. 561 01:35:03,897 --> 01:35:07,095 Nu? Chu vi malkovris ke ghi ne estas por la regho? 562 01:35:10,134 --> 01:35:12,133 Mi malkovris ke ghi estas por Dio. 563 01:35:12,133 --> 01:35:14,852 Sed, vi eraris, char Dio parolas. 564 01:35:18,262 --> 01:35:19,302 Chu por la orelo? 565 01:35:19,396 --> 01:35:23,044 Tio, pri kio mi ne povas paroli, ne estas por la orelo, Sinjoro. 566 01:35:24,487 --> 01:35:25,647 Chu por la oro? 567 01:35:26,212 --> 01:35:27,292 La gloro? 568 01:35:28,245 --> 01:35:29,885 La silento? 569 01:35:30,444 --> 01:35:33,323 La silento estas nur la kontrauo de la lingvajho. 570 01:35:36,122 --> 01:35:38,161 Chu la rivalaj muzikistoj? 571 01:35:41,319 --> 01:35:42,319 La amo? 572 01:35:43,638 --> 01:35:44,877 Ne. 573 01:35:45,837 --> 01:35:47,556 La bedauro de la amo? 574 01:35:48,516 --> 01:35:49,595 Ne. 575 01:35:51,683 --> 01:35:52,923 La forlaso? 576 01:35:53,353 --> 01:35:54,593 Ne kaj ne. 577 01:36:08,426 --> 01:36:10,995 Por vafleto donita al la nevideblo? 578 01:36:11,225 --> 01:36:14,223 Ankau ne. Sed kio estas vafleto? 579 01:36:15,943 --> 01:36:20,460 Tio estas videbla, tio gustas. Tio mangheblas. Tio estas nenio. 580 01:36:21,420 --> 01:36:23,419 Mi ne plu scias, Sinjoro... 581 01:36:29,776 --> 01:36:30,816 ...mi ne plu scias. 582 01:36:35,533 --> 01:36:39,212 Mi kredas ke ni lasu iri al la mortintoj... 583 01:36:41,251 --> 01:36:44,089 Do, vi brulas... 584 01:36:48,127 --> 01:36:51,396 Trinkingo por tio, kion la lingvajho forlasis. 585 01:36:54,404 --> 01:36:56,493 Por la ombro de la infanoj. 586 01:37:03,120 --> 01:37:06,399 Por mildigi la martelfrapojn de la shufaristoj. 587 01:37:14,035 --> 01:37:16,714 Por la statoj antauantaj la infanaghon. 588 01:37:16,714 --> 01:37:22,631 Kiam oni estis sen blovo kaj sen lumo. 589 01:37:36,064 --> 01:37:38,463 Antau momento vi audis min sopiri. 590 01:37:39,983 --> 01:37:43,381 Mi baldau mortos... kaj mia arto kun mi. 591 01:37:44,221 --> 01:37:48,778 Nur miaj kokinoj kaj miaj anseroj bedauros min. 592 01:37:48,818 --> 01:37:50,458 Mi tuj konfidos al vi unu au du ariojn... 593 01:37:50,458 --> 01:37:53,146 ...kapablantajn veki la mortintojn. 594 01:37:55,255 --> 01:37:56,695 Ek! 595 01:38:00,573 --> 01:38:02,692 Ni bezonas por trinki. 596 01:38:04,771 --> 01:38:08,149 Necesas ankau ke ni iru serchi la vjolon de mia mortinta filino. 597 01:38:14,366 --> 01:38:17,285 Mi tuj audigos al vi 'La Tombon je Lamentadoj' 598 01:38:17,285 --> 01:38:20,763 Mi jam ne trovis, inter miaj lernantoj, orelon por ilin audi. 599 01:38:20,763 --> 01:38:22,442 Vi akompanos min. 600 01:42:18,370 --> 01:42:21,409 Tiel ni ludis, el 'La Tombo je Lamentadoj'... 601 01:42:21,449 --> 01:42:23,568 ...la eron titoligitan 'La Ploroj'. 602 01:45:16,605 --> 01:45:19,084 Mi spertas fieron esti instruinta vin. 603 01:45:25,201 --> 01:45:27,140 Chu vi bonvolus ludi por mi... 604 01:45:27,180 --> 01:45:28,920 ...tiun arion kiun amis mia filino? 605 01:46:24,840 --> 01:46:28,930 Esperanto-teksto : Senlime 2006 http://www.senlime.org