1 00:03:51,754 --> 00:03:57,067 Gesinjoroj, tio estis mia lasta prezentado. 2 00:03:59,754 --> 00:04:02,348 Vi ne plu aùdos min. 3 00:04:03,394 --> 00:04:06,431 Mi forlasas la scenejon por chiam. 4 00:04:07,194 --> 00:04:13,224 Mi dankas vin por chio. Dio benu vin! 5 00:04:27,954 --> 00:04:30,070 Chu vi komprenas ion? 6 00:04:30,274 --> 00:04:34,790 Li devas doni klarigon. Neniu tiel foriras. 7 00:04:35,354 --> 00:04:38,232 La Princo Scotti ne povas kashi sian ghojon. 8 00:04:38,394 --> 00:04:42,751 Li tenas sian venghon. Dum 20 jaroj li atendis tion. 9 00:04:43,074 --> 00:04:46,862 Chu vi vidis la duelon? -chu ili spade batalis? 10 00:04:47,074 --> 00:04:50,953 Ne, per la vochoj. Kaj Scotti rompis sian. 11 00:04:51,874 --> 00:04:55,583 Hodiaù, li triumfas. 12 00:06:53,834 --> 00:06:57,713 Chu F-ino Maurier? S-ro Dallayrac atendas vin. 13 00:07:29,394 --> 00:07:31,703 Tiu kofro supren de la shtuparo. 14 00:07:33,194 --> 00:07:36,106 Tiu-chi, en la chambron dekstren. 15 00:07:43,634 --> 00:07:46,467 Bonvenon, Sofia! Chu ne tro laca? 16 00:07:46,674 --> 00:07:48,949 Estas longa vojagho... -Mi bone fartas. 17 00:07:49,154 --> 00:07:50,587 Sed mi ne scias kiel danki vin... 18 00:07:50,754 --> 00:07:52,426 Joakimo chiam shatas kontraùstari! 19 00:07:52,634 --> 00:07:57,025 Pasintsemajne, Mi ne sciis kion li volis fari. 20 00:07:57,354 --> 00:07:59,504 Sed mi kutimas. 21 00:07:59,674 --> 00:08:01,983 Kaj vi venis... kun la mebloj. 22 00:08:02,154 --> 00:08:06,511 Karlo, portu la pakajhojn de Fraùlino al shia chambro! 23 00:08:06,674 --> 00:08:11,065 Ni havas tri procesojn pro kontrakta rompo. 24 00:08:19,754 --> 00:08:22,632 Chu Joakim estas jure atakita? -Li prifajfas tion. 25 00:08:22,794 --> 00:08:24,591 Chu vi vidis la gazetajn titolojn? 26 00:08:24,654 --> 00:08:28,369 Dallayrac kreas lernejon por unusola lernantino. 27 00:08:29,194 --> 00:08:33,506 Li amas vian vochon. Li fine amos vin. 28 00:08:33,674 --> 00:08:38,065 Li ne diros tion. Kaj baldaù ankaù vi amos lin. 29 00:08:38,394 --> 00:08:41,466 Vi jam admiras lin. Li mirigas vin, surprizigas vin. 30 00:08:41,714 --> 00:08:46,742 Admiro, scivolemo, surprizo... precize tio estas la amo. 31 00:08:46,914 --> 00:08:49,747 Mi scias... pro sperto. -Kial vi diras tion al mi? 32 00:08:50,154 --> 00:08:52,384 Char mi aghas 40 jarojn kaj vi 18. 33 00:08:52,634 --> 00:08:55,228 Mi havas la aghan privilegion; vi havas ties avantaghon. 34 00:08:55,474 --> 00:09:00,184 Tie estas via chambro... Pardonu, mi havas por fari. 35 00:09:16,554 --> 00:09:17,669 Mi estas tie, Estel. 36 00:09:26,794 --> 00:09:28,352 Chu vi malbone fartas? 37 00:09:30,434 --> 00:09:32,948 Mi estas kiel maristo forlasinta sian shipon 38 00:09:33,054 --> 00:09:35,609 kaj konscianta, ke li vidas plu nek la teron nek sian boaton. 39 00:09:35,674 --> 00:09:37,983 Tre malagrable! 40 00:09:40,114 --> 00:09:43,311 Des pli, ke mi petis vin plonghi kun mi! 41 00:09:43,994 --> 00:09:46,189 Shin ankaù! 42 00:09:47,434 --> 00:09:51,473 Mi diris al shi, ke vi fine amos shin. 43 00:09:55,754 --> 00:09:59,872 Chu ni iomete reordigu chion-chi... -Chu la amon? 44 00:10:00,114 --> 00:10:02,184 La partiturojn... 45 00:10:15,154 --> 00:10:16,872 Kara onklo Francisko... 46 00:10:17,034 --> 00:10:21,186 Vi scias kiom senpacienca mi estis revidi Joakimon, paroli kun li... 47 00:10:22,094 --> 00:10:26,207 Nu, kara onklo, imagu, ke mi ech jam ne vidis mian instruiston... 48 00:10:26,274 --> 00:10:28,469 Sciu ke mi sentas min iom perdita. 49 00:10:28,834 --> 00:10:31,826 Mi sentas min kvazaù mi ne plu kontrolus mian vivon. 50 00:10:32,034 --> 00:10:34,867 de tiu tago, sur la boato kiu rekondukis nin el Londono, 51 00:10:35,074 --> 00:10:37,827 kiam vi prezentis min al Joakimo. 52 00:10:38,394 --> 00:10:41,943 Sed la dramo postulas tiun movon! 53 00:10:42,114 --> 00:10:44,105 La dramo estus ke mi ternos dum la ario! 54 00:10:44,274 --> 00:10:48,233 Via movo ne interesas min. Mi kantas kie ne estas aerblovo! 55 00:10:54,394 --> 00:10:57,943 Pardonu, Estel, vi certe jam dekfoje aùdis ghin! 56 00:11:01,194 --> 00:11:05,745 Mia nevino aùdis vin kanti en Londono. Shi diris al mi... 57 00:11:07,514 --> 00:11:08,469 Kion? 58 00:11:11,074 --> 00:11:14,862 Ne, mi nenion diris. Nenion gravan. 59 00:11:25,954 --> 00:11:29,549 Vi pensis ke estis mia 'kanto de la cigno', chu? 60 00:11:30,354 --> 00:11:34,188 Estis... kiel agonia krio. 61 00:11:34,634 --> 00:11:35,908 Kaj vi sentis tion. 62 00:11:38,194 --> 00:11:39,422 Vi estas dotita. 63 00:11:41,114 --> 00:11:42,229 Mia onklo diris al mi,... 64 00:11:42,394 --> 00:11:45,830 ...ke mi estas la sola, kiu povas instrui kantadon al vi... Chu? 65 00:12:05,874 --> 00:12:09,344 La majstro donas al shi chiam pli malfacilajn ariojn. 66 00:12:18,674 --> 00:12:21,234 Hodiaù shi pli bone sukcesis. 67 00:14:28,154 --> 00:14:30,463 Morgaù mi devos malcheesti. 68 00:14:33,234 --> 00:14:36,670 Lhomond volas renkonti min. -Kion li volas? 69 00:14:38,234 --> 00:14:43,388 Onidire li rifuzas esti impresario de fantomo! 70 00:15:17,794 --> 00:15:21,150 Mi defendis vin kontraù mil aludoj. -Lasu ilin paroli! 71 00:15:28,874 --> 00:15:31,263 Vi metis min en neeblan situacion! 72 00:15:31,434 --> 00:15:36,030 La kritikistoj... via publiko, chiuj bedaùris vian foriron. 73 00:15:43,714 --> 00:15:47,912 Kia ofero por kanta lernejo kun ununura lernantino! 74 00:15:48,074 --> 00:15:51,111 Iuj ech opinias, ke vi enshlosis shin. 75 00:15:51,174 --> 00:15:56,653 Ja estas tiel! Mi katenigas shin per gamoj! Vi povas tion ripeti! 76 00:15:56,714 --> 00:16:00,309 Donu al mi koheran klarigon pri via rezigno! 77 00:16:00,454 --> 00:16:04,693 Vi estas maltrafonta vian trajnon. Ghis revido, mia amiko. 78 00:16:20,434 --> 00:16:22,948 Haltigu lin! Shteliston! 79 00:17:46,194 --> 00:17:48,264 Sofia?... Plian fojon! 80 00:17:51,074 --> 00:17:53,508 Vi revadas. Ni ne progresas! 81 00:17:57,274 --> 00:17:59,390 Chu vi rekomencu? 82 00:17:59,834 --> 00:18:02,223 Kial Joakim ne amas min? 83 00:18:02,474 --> 00:18:06,353 Kion vi atendas de li? Joakim apartenas nur al si mem. 84 00:18:06,894 --> 00:18:11,531 Kaj estas sufiche temporaba okupo! -Kaj kial ne shatas min vi? 85 00:18:11,594 --> 00:18:14,347 Sufiche! Vi cheestas por lerni kantadon! 86 00:18:14,554 --> 00:18:17,193 Kion mi faru por ke vi amu min? 87 00:18:26,914 --> 00:18:28,825 Kio okazas? 88 00:18:31,874 --> 00:18:34,183 Envenu! Ne estas malpermesite... 89 00:18:35,314 --> 00:18:38,192 Mia invitito. -Kio estas tio? 90 00:18:38,394 --> 00:18:40,908 Kaj mi ech intencas gastigi lin. 91 00:18:42,794 --> 00:18:45,354 Li kantas tiel bele kiel li shtelas! 92 00:18:50,014 --> 00:18:51,647 Mi shtelas kiam mi malsatas. 93 00:19:01,154 --> 00:19:05,147 Joakim, vi frenezighis! -Mi estras kant-lernejon, chu ne? 94 00:19:05,394 --> 00:19:07,544 Vi, restu tie-chi! 95 00:20:33,034 --> 00:20:34,752 Mi nomighas Johano. 96 00:20:46,874 --> 00:20:49,104 Chu vi vere intencas gardi lin chi-tie? 97 00:20:49,834 --> 00:20:53,827 Vi riprochas min havi nur unu lernantinon, tro beletan. 98 00:20:55,394 --> 00:21:00,184 Vi devus esti kontenta. Jen dua, perfekte malbelega! 99 00:21:02,074 --> 00:21:04,383 Li malaperos kun la arghentajharo! 100 00:21:49,714 --> 00:21:51,511 Mi respondas al Francisko. 101 00:21:52,034 --> 00:21:54,946 Kion diras lia letero? Vi ne parolis pri tio. 102 00:21:55,194 --> 00:21:58,504 Mi estis tuj faronta tion. Li sendis gazet-eltondajhojn. 103 00:21:58,714 --> 00:22:02,502 Demandoj pri via forlaso. Chu vi volas ilin legi? 104 00:22:02,674 --> 00:22:05,950 Certe ne. Mi bone imagas ilin. 105 00:22:06,634 --> 00:22:10,752 Oni elvokas vian sanstaton. -Necesas pravigi mian dizerton! 106 00:22:11,000 --> 00:22:14,166 Francisko opinias, ke vi devus publikigi malkonfirmon. 107 00:22:14,274 --> 00:22:17,754 Kiel politikisto kompromitighinta? 108 00:22:19,954 --> 00:22:22,707 Li volus surdiskigi vian vochon. 109 00:22:23,994 --> 00:22:29,273 Li do kredas la onidirojn? Tiam, kial malkonfirmo? 110 00:22:29,674 --> 00:22:34,623 Li kaptis dekojn da famaj vochoj. Neniu mortis pro tio. 111 00:22:36,794 --> 00:22:38,193 Kara Francisko... 112 00:22:39,774 --> 00:22:43,344 Diru al li: ne. Diru tion al li afable. 113 00:22:45,514 --> 00:22:47,948 Li informighas pri Sofia... 114 00:22:49,114 --> 00:22:51,309 Vi respondu al li. 115 00:22:51,474 --> 00:22:55,369 Mi malkapablas skibi pri mia vivo. Des pli pri la aliaj...! 116 00:23:02,194 --> 00:23:04,264 Venu, mi volas aùdi vin kanti. 117 00:23:04,434 --> 00:23:06,994 Chu nun? -Estas la plej bona momento! 118 00:23:07,234 --> 00:23:10,624 Nokto estas senkompata orkestro! 119 00:23:10,834 --> 00:23:14,224 Chu vi malsanas aù kio? -Silentu kaj obeu! 120 00:23:14,394 --> 00:23:18,467 Ni vekigos chiujn! -Ili kutimas! 121 00:23:19,474 --> 00:23:22,830 Mi estas dormema! -Mi ja fajfas pri via dormo! 122 00:23:36,514 --> 00:23:37,833 Pli alten! 123 00:23:43,074 --> 00:23:44,587 La akutojn bone subtenu! 124 00:23:47,714 --> 00:23:49,147 Pli alten! 125 00:23:54,274 --> 00:23:56,834 Pli alten! -Sed mi ne povas! 126 00:23:56,994 --> 00:23:58,825 Jes ja, vi kapablas! 127 00:24:04,394 --> 00:24:06,271 Pli alten! 128 00:24:10,714 --> 00:24:15,026 Aùdeble mi ne kapablas. -Chu vi ne povas aù ne volas? 129 00:24:20,834 --> 00:24:23,951 Sufichas! -Chu mi povas enlitighi nun? 130 00:24:24,194 --> 00:24:28,267 La vochon vi havas. Mankas al vi la fizika forto! 131 00:24:28,674 --> 00:24:30,426 Iru! 132 00:25:01,474 --> 00:25:03,988 Nu, strechighu! 133 00:25:06,000 --> 00:25:09,187 Tiu knabo havas nenion en la brakoj! 134 00:25:09,874 --> 00:25:13,549 Li fine rompos sian novan ludilon! 135 00:25:18,714 --> 00:25:20,775 Pli rapide! 136 00:25:23,494 --> 00:25:25,969 Vi malpli progresas! 137 00:25:43,574 --> 00:25:47,403 Estas pli bone! Vi estas pli forta ol shajnas. 138 00:25:47,514 --> 00:25:51,143 Vi ekhavos la spirkapablon kiu nun mankas al vi. -Krom se mi mortos! 139 00:25:51,394 --> 00:25:53,624 Se vi foriros, vi almenaù sanos! 140 00:25:53,794 --> 00:25:57,264 Se vi restos, vi estos la plej bona tenoro en la mondo! 141 00:25:57,434 --> 00:26:00,267 Vi diris al mi baritono! -Vi estos tenoro! 142 00:26:01,154 --> 00:26:02,826 Profunde enspiru! 143 00:26:06,314 --> 00:26:09,829 Dektri, dekkvar, dekkvin, dekses... 144 00:26:09,994 --> 00:26:13,623 ...deksep, dekok, deknaù, dudek. 145 00:26:14,754 --> 00:26:16,472 Vi estos tenoro! 146 00:27:34,074 --> 00:27:38,511 Koncentrighu tiagrade, ke vi ne plu vidu min pasi! 147 00:27:40,314 --> 00:27:45,024 Nenio plu ekzistas krom via vocho kaj la kanto! 148 00:27:55,504 --> 00:27:57,770 Ni rekomencu! 149 00:28:12,354 --> 00:28:13,867 Estas pli bone. 150 00:28:25,154 --> 00:28:28,112 La muziko ekprenas vin... 151 00:28:29,834 --> 00:28:32,507 Lasu ghin enshovighi en vin... 152 00:28:44,154 --> 00:28:45,712 Daùrigu. 153 00:29:05,394 --> 00:29:09,307 Chu vi komprenas? Absolute nenio! 154 00:29:12,514 --> 00:29:17,144 Vi estu totale koncentrita! 155 00:29:24,114 --> 00:29:26,389 Malstrechu viajn shultrojn! 156 00:29:29,194 --> 00:29:31,105 Liberigu vian bruston! 157 00:29:35,914 --> 00:29:38,951 Kantu. Ek, kantu! 158 00:30:17,474 --> 00:30:19,544 Malfermu la okulojn. 159 00:30:20,354 --> 00:30:23,790 Oni kantas ankaù per la rigardo! Precipe vi! 160 00:30:24,394 --> 00:30:28,672 Ne senigu vin pri tio. Nek la aliajn! 161 00:30:44,394 --> 00:30:49,104 Mi scias, ke vi observas min. Do diru al mi tion, kion vi volas. 162 00:30:51,514 --> 00:30:54,267 Chu li vere havas belan vochon? 163 00:30:55,394 --> 00:30:59,865 Jes. Ech sufiche rimarkebla! 164 00:31:01,314 --> 00:31:04,545 Li aghas kiel Sofia, aù preskaù. 165 00:31:05,914 --> 00:31:08,747 Precize. -Mi avertis vin. 166 00:31:10,354 --> 00:31:13,073 Ke mi amos Sofian-n? 167 00:31:14,994 --> 00:31:18,430 Jes. Tiel okazis. 168 00:31:25,714 --> 00:31:28,672 Sed tio ne plu gravas nun. 169 00:31:36,554 --> 00:31:38,510 Nu. Un', du... 170 00:31:43,434 --> 00:31:47,222 Ne, la unuan fojon, estas 'aus grünem und weissem'. 171 00:31:56,914 --> 00:32:00,111 Ne, tie estas mezuro por nenio! Vi jam nenion lernis! 172 00:32:00,314 --> 00:32:03,386 Vi faras stultajn erarojn! Lamentinde! 173 00:32:12,634 --> 00:32:15,546 Ne, du duonnotoj... 'Ja-de'. 174 00:32:23,794 --> 00:32:25,989 Ek de la sama loko! 175 00:32:36,554 --> 00:32:40,547 Ne, mi ne sukcesos! Sufichas al mi! 176 00:32:43,714 --> 00:32:45,750 Johano, revenu! 177 00:33:21,434 --> 00:33:26,792 Kial mi restas? Por havi la eblon malestimi homojn kiel li! 178 00:33:28,274 --> 00:33:33,667 Sed por tio, necesas mono! La gloro... 179 00:33:35,954 --> 00:33:37,831 La famo... 180 00:33:37,831 --> 00:33:39,991 Kaj la talento, chu? 181 00:33:40,514 --> 00:33:43,392 Talenton... mi havos! 182 00:33:46,474 --> 00:33:48,908 Tempo necesos, sed mi havos ghin! 183 00:33:49,074 --> 00:33:50,985 Tia persistemo! 184 00:33:55,100 --> 00:33:58,923 Eble mi restas ankaù iomete por vi. -Mensogisto! 185 00:34:08,874 --> 00:34:10,865 Ni rekomencu. 186 00:34:54,154 --> 00:34:56,190 Kiel vi taksas lin? 187 00:35:00,114 --> 00:35:02,150 Ne bonega! 188 00:35:03,634 --> 00:35:07,149 Post kvin jaroj, eble... -Kvin jaroj! Chu mi ankaù? 189 00:35:08,554 --> 00:35:13,344 Aù pli. -Sed chu vi konscias...? 190 00:35:18,554 --> 00:35:20,146 Li denove maltrafis ghin! 191 00:35:30,314 --> 00:35:33,431 Ni ne restu chi-tie. Li incitegas min. 192 00:36:35,114 --> 00:36:36,752 Kio okazas? 193 00:36:37,594 --> 00:36:39,630 Mi shatas kiam vi ridas. 194 00:36:42,274 --> 00:36:44,585 Chu tio estas tiom malofta? 195 00:36:46,194 --> 00:36:48,150 Pli ol vi opinias. 196 00:36:49,834 --> 00:36:50,903 Kelkfoje... 197 00:36:53,034 --> 00:36:55,264 Ne. -Diru! 198 00:36:56,874 --> 00:37:01,425 Foje, estas kvazaù vi ludus rolon: la tirana instruisto! 199 00:37:01,734 --> 00:37:05,449 Vi estas tro bona komedianto. -Tro bona? 200 00:37:10,274 --> 00:37:13,869 Kvazaù vi kashus vin malantaù masko. Kial? 201 00:37:17,194 --> 00:37:20,027 Kial chiam kashi vin? 202 00:37:21,474 --> 00:37:25,262 Pro vi. Pro Johano ankaù. 203 00:37:26,954 --> 00:37:30,071 Mi volas, ke vi ribelu. 204 00:37:30,354 --> 00:37:32,914 Tiam vi estas plej bonaj. 205 00:37:33,514 --> 00:37:35,232 Vi devas esti orgojlaj. 206 00:37:37,434 --> 00:37:39,789 Sur la scenejo, oni estas sola. 207 00:37:42,034 --> 00:37:44,389 Nun sentas mi min sola. 208 00:37:44,874 --> 00:37:49,390 Lernu ami vian solecon, kiel faris mi. 209 00:37:49,554 --> 00:37:52,512 Chu vi aù la instruisto parolis? 210 00:37:52,674 --> 00:37:54,426 Divenu! 211 00:38:55,234 --> 00:38:57,145 Kiom bela vi estas! 212 00:38:59,914 --> 00:39:03,987 Kiam Mozart, infano, estis petata ludi klvavicenon, li chiam diris: 213 00:39:04,154 --> 00:39:06,714 Mi amas vin! 214 00:39:07,114 --> 00:39:11,073 Diru, ke vi amas min. 215 00:39:26,594 --> 00:39:28,107 Ne, Sofia... 216 00:39:29,674 --> 00:39:33,200 Baldaù vi foriros, aù mi foriros. 217 00:39:33,994 --> 00:39:38,670 Baldaù... estas tro, aù ne sufiche. 218 00:39:38,834 --> 00:39:40,984 Mi neniam foriros. 219 00:39:41,994 --> 00:39:43,427 Tiam do mi foriros. 220 00:39:45,514 --> 00:39:47,106 Sed char mi tion volas... 221 00:39:49,754 --> 00:39:51,949 Vi ankoraù multon devas lerni. 222 00:39:54,154 --> 00:39:57,351 Sed mi? Chu seninteresas vin, mi? 223 00:39:57,674 --> 00:40:00,871 Vi nur pensas pri tio, kion mi devas kanti. 224 00:40:01,034 --> 00:40:04,629 Sed oni ne povas kanti tiam, kiam oni ne estas felicha! 225 00:40:06,200 --> 00:40:08,405 Kaj mi ne estas felicha. 226 00:40:45,314 --> 00:40:49,387 Chu Sofia ne estis kun vi? -Ne, shi preferis piede reveni. 227 00:40:49,634 --> 00:40:51,352 Che tia vetero? 228 00:40:51,794 --> 00:40:54,467 Vi kverelis, chu? -Tute ne. 229 00:40:54,634 --> 00:40:59,150 Kion vi diris al shi? -Nenion. Shi ja revenos chi-tie. 230 00:40:59,494 --> 00:41:02,128 Vi ankoraù... -Nu, chu ni altablighu? 231 00:41:02,194 --> 00:41:04,424 Ne, ni ne atendu shin. 232 00:43:04,714 --> 00:43:07,672 Kial vi ploras? -Mi ne scias. 233 00:43:08,754 --> 00:43:10,631 Mi, jes ja. 234 00:44:39,754 --> 00:44:42,632 Efektive, li havas vochon! 235 00:44:43,274 --> 00:44:45,151 Li estas krudulo! 236 00:44:45,754 --> 00:44:49,269 Kiu? Johano aù Joakimo? 237 00:45:35,714 --> 00:45:39,548 Kara Francisko. Mi jhus ricevis vian leteron el Amsterdamo. 238 00:45:39,754 --> 00:45:42,951 Tiuj skribaj konversacioj kun vi pleje rekuraghigas min. 239 00:45:43,154 --> 00:45:46,112 La dolcho de tiu printempa fino estas kruela al mi, 240 00:45:46,314 --> 00:45:49,147 kvazaù ghi ne estus por mi. 241 00:45:49,674 --> 00:45:51,983 Joakimo estas komplete okupita de sia verko. 242 00:45:52,194 --> 00:45:57,348 Shajne li volas fari el Johano kaj Sofia la heroldojn de l'arto. 243 00:45:58,514 --> 00:46:02,348 Tiu ideo konfuzis min, sed kial ne? 244 00:46:02,514 --> 00:46:06,632 Ghi vundos Joakimon, sed ni ambaù scias ke tio neeviteblos. 245 00:46:06,794 --> 00:46:09,592 Mia amiko, mi senpacience atendas vin, 246 00:46:09,754 --> 00:46:13,793 kaj, kiel vi scias, kun ghojego akceptos vin. 247 00:46:48,714 --> 00:46:52,343 Luiza, chu vi ne rekonas min? -Sinjoro Francisko! 248 00:46:52,554 --> 00:46:55,022 Sinjorino, sinjoro... 249 00:47:03,954 --> 00:47:07,663 Francisko, vi trovos lin shanghita. 250 00:47:09,314 --> 00:47:13,068 Chu ni diru al li pri Scotti? -Ne, atendu ghis la vespero. 251 00:47:14,394 --> 00:47:17,545 Nu, maljuna urso, chu surprizita vidi min? 252 00:47:18,754 --> 00:47:21,268 Felicha revidi vin, Francisko! 253 00:47:23,834 --> 00:47:28,862 Mi ne skribis al vi. Mi timis ke vi fermus vian pordon! 254 00:47:29,314 --> 00:47:31,987 Kio pri Sofia? -Brila! 255 00:47:32,104 --> 00:47:35,494 Chu perfekta? -Jam ne, sed shi ighos! 256 00:47:35,874 --> 00:47:37,910 Onklo Francisko! 257 00:47:56,794 --> 00:47:58,785 Bonan naskightagon, Joakimo! 258 00:48:22,354 --> 00:48:25,664 Kvin, dek, dudek... 259 00:48:25,914 --> 00:48:28,712 ...tridek, tridek-ses... 260 00:48:29,114 --> 00:48:32,993 ...kvardek-tri... kaj polveroj! 261 00:48:52,234 --> 00:48:56,193 Jen, Joakimo, mia donaco! 262 00:48:59,434 --> 00:49:00,787 Aùskultu! 263 00:49:18,114 --> 00:49:22,312 Estas misformigite, sed vi rekonus vian propran vochon. 264 00:49:23,434 --> 00:49:25,425 Chu vi shatus aùdi ghin? 265 00:49:27,114 --> 00:49:29,025 Verdire ne, vidu... 266 00:49:29,874 --> 00:49:33,184 Al mi impresus kiel mia propra resono. 267 00:49:34,194 --> 00:49:35,991 Ne, dankon. 268 00:49:43,814 --> 00:49:47,186 Chu vi shatus konservi la vochon de Johano? 269 00:49:50,794 --> 00:49:52,273 de Sofia? 270 00:49:52,634 --> 00:49:54,226 Jes. 271 00:49:55,474 --> 00:49:59,123 Do konsciu ke iuj volus konservi la vian... 272 00:49:59,314 --> 00:50:02,531 kaj la pianon, kiu kelkfoje akompanas ghin. 273 00:50:04,594 --> 00:50:06,073 Vi vidos, Joakim, 274 00:50:07,074 --> 00:50:11,670 la vocha atesto baldaù anstataùos la skriban. 275 00:50:27,000 --> 00:50:31,300 Jes, mi ankoraù havas ion alian, kio koncernas nin chiujn. 276 00:50:35,714 --> 00:50:37,750 Tio estas por vi. 277 00:50:46,814 --> 00:50:50,614 Princo Scotti estas honorigita inviti vin al konkurso pri kanto 278 00:50:50,643 --> 00:50:55,465 kiun li organizas en la kastelo la 1an kaj 2an de majo. 279 00:50:55,534 --> 00:51:00,310 Ni sincere esperas vian partoprenon kaj la cheeston de via instruisto. 280 00:51:03,794 --> 00:51:07,104 Scotti? Kiu li estas? 281 00:51:11,134 --> 00:51:14,824 Chiu scias kion vi opinias pri li. Sed, tamen tio estas shanco, 282 00:51:14,834 --> 00:51:17,951 kiun Johano kaj Sofia nepre kaptu. 283 00:51:18,994 --> 00:51:21,189 Cheestos tie chiuj, pri kiuj oni kalkulu en la muzika mondo. 284 00:51:21,354 --> 00:51:24,391 Tio povas esti la komenco de kariero. 285 00:51:30,154 --> 00:51:35,382 Chu vi rifuzos tiun inviton? -Estas invititaj ili, miascie. 286 00:51:36,434 --> 00:51:39,904 Kiu estas Scotti? -Mecenato fabele richa. 287 00:51:40,074 --> 00:51:41,712 Granda muzikshatanto ankaù, 288 00:51:43,154 --> 00:51:46,191 kiu trovas plezuron farante kaj malfarante reputaciojn. 289 00:51:46,414 --> 00:51:48,206 Chu vi sciis pri tio? 290 00:51:48,314 --> 00:51:52,944 Liaj kanto-konkursoj famas. Karieroj naskighas tie. 291 00:51:53,594 --> 00:51:55,391 Vi ja sciis pri tio. 292 00:51:55,874 --> 00:52:00,425 Sed li estas la malamiko de Joakim -Malamiko? 293 00:52:01,154 --> 00:52:06,069 Li kantis antaù dudek jaroj. -Kaj li ne plu kantas? 294 00:52:06,594 --> 00:52:11,543 Li rompis sian vochon, provante venki Joakimon dum memorinda duelo. 295 00:53:12,554 --> 00:53:15,022 Mi kredis, ke vi ne venus. 296 00:53:18,034 --> 00:53:19,831 Kial vi konsentis? 297 00:53:26,374 --> 00:53:30,487 Li do havas tiom da influo? -Mi timas tion, jes. 298 00:53:31,634 --> 00:53:34,944 Li tamen ne sukcesis detrui vian karieron. 299 00:53:38,074 --> 00:53:40,030 Char vi estis la pli bona. 300 00:53:40,594 --> 00:53:44,507 Ne, char li opiniis, ke li estas la pli bona. 301 00:53:50,834 --> 00:53:54,144 Kion vi sentas, vidonte lin post tiom da tempo? 302 00:53:54,874 --> 00:53:57,069 Mi probable ne revidos lin. 303 00:55:18,834 --> 00:55:23,271 Ni atendis vin, S-ro Dallayrac. -Ne tiom chagrenighu. Mi ne restas. 304 00:55:25,474 --> 00:55:27,704 Karlo, ni reiras. 305 00:55:30,714 --> 00:55:32,944 Sed vi ne... 306 00:55:33,674 --> 00:55:38,350 Vi estas che la piedo de la muro kaj vi ne plu povas malantaùeniri. 307 00:56:20,954 --> 00:56:23,752 Tio estas la listo de la invititoj kiujn ni ankoraù atendas. 308 00:56:23,974 --> 00:56:29,692 La Princo ne cheestas. Li rezervis por vi la plej bonajn chambrojn. 309 00:56:48,154 --> 00:56:50,224 La chambro de Sinjoro. 310 00:56:50,614 --> 00:56:53,203 La Princo tre bedaùras, ke li ne povis mem akcepti vin. 311 00:56:53,314 --> 00:56:55,544 Vi tion jam diris. 312 00:57:25,034 --> 00:57:28,683 Chu kelkajn fruktojn vi volus? -Ne, dankon. 313 00:57:31,994 --> 00:57:35,066 Mi petas, mallumigu. 314 00:58:31,934 --> 00:58:35,251 Kiam li alvenis? -Apenaù antaù duonhoro. 315 00:58:37,634 --> 00:58:42,264 Mia malcheesto certe enuis lin. -Apenaù. 316 00:58:42,554 --> 00:58:46,285 Li foriris tuj post kiam li alvenis kun siaj gelernantoj. 317 00:59:01,594 --> 00:59:06,224 Joakim certe parolis al vi pri mi. Mi estas la Princo... 318 00:59:13,194 --> 00:59:15,185 Princo Scotti. 319 00:59:16,154 --> 00:59:20,511 Pardonu se mi embarasigas vin. Ne estis mia intenco. 320 00:59:20,574 --> 00:59:25,470 Mi havas la plej grandan respekton por via juneco kaj talento. 321 00:59:25,954 --> 00:59:32,109 Kaj lernanto de Dallayrac, tio estas neesperita por mi, 322 00:59:32,214 --> 00:59:34,848 feroca art-shatanto! 323 00:59:42,594 --> 00:59:45,631 Ve li ne povis pli longe resti. 324 00:59:48,194 --> 00:59:51,311 Ni havis tiom da aferoj por kune pridiskuti. 325 00:59:53,194 --> 00:59:56,664 Sed ni havos multan tempon por paroli morgaù. 326 00:59:56,834 --> 01:00:01,146 Mi sole paroladas... Fakte, mi venigis vin por aùskulti vin... 327 01:00:01,394 --> 01:00:04,909 kaj mi ech ne aùdis la sonon de via vocho. 328 01:00:06,314 --> 01:00:09,112 Ne gravas! -Pardonu? 329 01:00:11,194 --> 01:00:13,549 Mi diris : Ne gravas! 330 01:00:16,354 --> 01:00:18,151 Ne gravas! 331 01:01:12,274 --> 01:01:16,392 Nenio estas preta! La violonoj staras tro alte, la piano... 332 01:01:45,694 --> 01:01:48,966 Diru ion! -Kion mi diru? 333 01:01:49,074 --> 01:01:52,146 Ion ajn. Ekzemple... 334 01:01:53,474 --> 01:01:56,591 Diru : Ne gravas! 335 01:01:58,194 --> 01:02:00,105 Ne gravas. 336 01:02:02,034 --> 01:02:05,868 Plian fojon. -Ne gravas. 337 01:02:18,274 --> 01:02:21,710 Kio okazas? Klarigu tion! 338 01:02:22,754 --> 01:02:25,109 Plu kantu! 339 01:02:44,554 --> 01:02:48,911 Komprenu min bone: estu digna je mia reputacio. 340 01:02:49,354 --> 01:02:51,709 Estu... perfekta! 341 01:03:20,714 --> 01:03:22,864 Mi ne povas dormi. 342 01:03:24,394 --> 01:03:28,487 Estas tiu loko, kiu... -Estas la tondro... 343 01:03:31,234 --> 01:03:33,350 Estas bele chi-tie, chu ne? 344 01:03:35,954 --> 01:03:37,910 Chu vi vidis la princon? 345 01:03:38,254 --> 01:03:43,608 Charma. iom stranga, sed ne tre simila al la priskribo de Joakim. 346 01:03:43,674 --> 01:03:47,667 Mi malshategas la shtormojn. Tiu loko estas sinistra. 347 01:03:47,734 --> 01:03:49,686 Chu vi opinias? 348 01:03:52,534 --> 01:03:56,124 Miaopinie mi estos bone chi-tie. 349 01:03:58,134 --> 01:04:02,168 Tien for, mi chiam sentis min jhus pasanta. 350 01:04:04,114 --> 01:04:06,184 Mi timas. 351 01:04:07,034 --> 01:04:09,309 Chu li do jam mankas al vi? 352 01:04:13,474 --> 01:04:15,544 Ankaù mi timas. 353 01:04:20,474 --> 01:04:22,510 Kisu min! 354 01:04:57,594 --> 01:04:59,630 Prenu min! 355 01:06:00,674 --> 01:06:04,633 Chu vi veturis dum la tuta nokto? -Ni survoje haltis. 356 01:06:04,794 --> 01:06:10,790 Chu vi lasis ilin solaj? -Jes. Vi pravis. Ili estas pretaj! 357 01:06:11,474 --> 01:06:13,305 Karlo, la pakajhojn! 358 01:06:14,754 --> 01:06:19,430 Vi ripozu, Joakim! Ni ripozu! 359 01:09:38,594 --> 01:09:42,712 Vi denove revadas! Pri kio vi pensas? 360 01:09:44,014 --> 01:09:47,365 Chu vi vere opinias, ke li havas la saman vochon kiel mi? 361 01:09:47,834 --> 01:09:49,392 Jes, ekzakte la saman. 362 01:09:51,314 --> 01:09:52,793 Surprizige, chu ne? 363 01:09:52,954 --> 01:09:56,230 Absurde! Du identaj vochoj ne ekzistas! 364 01:09:56,874 --> 01:09:59,069 Chiaokaze, vi estas la plej bona! 365 01:09:59,454 --> 01:10:03,533 Mi ja pasigis du jarojn por prepari tiun konkurson! 366 01:10:07,194 --> 01:10:10,231 Mi scias kiel fari kun tiu junulo. 367 01:10:12,114 --> 01:10:16,392 Tuj kiam li eniros la salonegon, vi ekkantos. 368 01:10:30,274 --> 01:10:33,984 La gelernantoj de S-ro Dallayrac venis por provkanti. 369 01:10:34,374 --> 01:10:37,327 Sed, Sinjoro, Arkas intencis nun provkanti! 370 01:10:37,434 --> 01:10:40,983 Li atendu! Mi promesis. -Estas ghene. 371 01:10:41,834 --> 01:10:45,622 Arkas preskaù finis. -Li finu do! 372 01:10:46,034 --> 01:10:48,773 Chu vi permesas? -Volonte. 373 01:10:50,374 --> 01:10:52,451 Kiu estas tiu Arkas? 374 01:10:52,674 --> 01:10:56,323 Li estis la lernanto de la Princo dum tri jaroj. 375 01:10:57,134 --> 01:10:59,186 Chu vi aùskultu lin? 376 01:11:04,874 --> 01:11:07,434 Chu li jam kantadis publike? 377 01:11:07,714 --> 01:11:11,593 Ofte. Tre gravas la publiko... 378 01:11:12,434 --> 01:11:15,073 kapti la atenton de la publiko... 379 01:11:15,634 --> 01:11:20,330 Vi jam ofte kantadis, chu? -Neniam. 380 01:11:21,874 --> 01:11:24,434 Dallayrac! Tio ne surprizas min! 381 01:11:24,594 --> 01:11:27,427 Nu, chiu siajn metodojn! 382 01:11:55,234 --> 01:11:57,304 Sed... tio estas via vocho! 383 01:12:19,394 --> 01:12:21,644 Neniu estas ununura. 384 01:12:24,394 --> 01:12:26,225 Neniu. 385 01:12:28,134 --> 01:12:29,926 Vi devus lin prudentigi. 386 01:12:30,034 --> 01:12:33,663 En chi-tiu metio oni sin kontrolu, se ne oni ighas vundebla. 387 01:12:35,834 --> 01:12:38,967 Fraùlino, mi elektis vin por malfermi la konkurson. 388 01:12:39,074 --> 01:12:42,749 Ni tre seniluziighus se ni ne povus vin aùdi. 389 01:12:47,594 --> 01:12:52,224 Vi estis perfekta. Li trovis sian majstron. 390 01:12:52,434 --> 01:12:56,791 Mi jam sentas lian malghojon. Estas dure malvenki. 391 01:12:56,954 --> 01:12:59,568 Kaj mi scias pri kio mi parolas! 392 01:13:03,114 --> 01:13:06,345 Miaopinie, ni ne plu revidos lin. 393 01:13:11,014 --> 01:13:13,489 Tio estas kaptilo. Ni foriru! -Ne. 394 01:13:13,594 --> 01:13:18,748 Tio pruvas, ke li timas... char li opinias min pli bona ol Arkas. 395 01:13:48,074 --> 01:13:50,829 Mi volas foriri. Tio estas kaptilo. 396 01:13:51,074 --> 01:13:55,690 Ili gvatas kaj glutvenkos nin. -Ni nenial foriru! 397 01:14:02,594 --> 01:14:05,347 Vi kantos. -Kaj pri vi? 398 01:14:05,514 --> 01:14:08,108 Mi forbalaos tiun Arkas! 399 01:14:08,794 --> 01:14:13,345 Kial? Ili estas tro fortaj! -Mi havas mian planon. 400 01:14:13,914 --> 01:14:15,950 Vi devas kanti. 401 01:14:19,394 --> 01:14:22,431 Mi bezonas vin. Vi nepre kantu! 402 01:14:29,114 --> 01:14:31,912 Mi volus kanti kiel shi. 403 01:15:24,474 --> 01:15:29,264 Iomete pli tien. Oni kantas ankaù per la rigardo. 404 01:15:30,674 --> 01:15:34,064 Ne senhavigu la publikon je tio! 405 01:15:35,114 --> 01:15:40,029 Li iam diris tion al mi. -Li ofte diris tion al mi. 406 01:16:00,754 --> 01:16:04,269 Tiuj konkursoj tedas min. Chiam la samajn vizagjojn! 407 01:16:04,434 --> 01:16:07,585 Ech pli: chiam la samajn vochojn! 408 01:16:08,274 --> 01:16:12,926 De dek jaroj shajnas al mi, ke mi chiam skribas la saman artikolon. 409 01:16:40,674 --> 01:16:43,268 Mi ne pensis ke shi aperus. 410 01:16:43,814 --> 01:16:47,802 Estas riske malfermi konkurson! -Precipe che vi! 411 01:18:30,559 --> 01:18:34,308 Vi sciis kiel preni tiun junulon kaj VIN kaptis li! 412 01:19:28,799 --> 01:19:33,356 Tio certe rememorigas ion strangan al la princo! 413 01:19:33,359 --> 01:19:36,219 Kion vi volas diri? -Tio estas malnova. 414 01:20:41,319 --> 01:20:44,397 La gelernantoj de Dallayrac devis esti esceptaj... 415 01:20:44,499 --> 01:20:47,352 kaj tiu junulo jam sukcesis paroligi pri si! 416 01:21:00,000 --> 01:21:06,000 Kaj vi faras nenion! -Tio shangheblas je nia avantagho! 417 01:21:10,319 --> 01:21:12,987 Tio nur dependas de vi. 418 01:21:14,419 --> 01:21:16,853 Vi chiuj certe rimarkis la strangan similecon 419 01:21:17,000 --> 01:21:20,117 inter la vochoj de la lernanto de S-ro Dallayrac 420 01:21:20,169 --> 01:21:23,377 kaj de nia protektito, Arkas. 421 01:21:23,699 --> 01:21:27,374 Tamen, du vochoj neniam estas identaj, 422 01:21:27,739 --> 01:21:30,492 precipe en kant-arto. 423 01:21:32,499 --> 01:21:36,890 Kaj kiu estas la plej bona? -Ni konfrontu tiujn du vochojn! 424 01:21:37,059 --> 01:21:39,937 Chu duelo? Placha ideo! 425 01:21:40,099 --> 01:21:44,490 Chu ni masku ilin, Princo? Eble ni povus juste prijughi. 426 01:21:45,499 --> 01:21:47,490 Maskojn? 427 01:21:48,219 --> 01:21:50,210 Ek por la maskoj! 428 01:21:51,579 --> 01:21:53,974 Mi mem konsentas. 429 01:22:02,419 --> 01:22:06,936 Preparigu kontraktojn tuj! Mi bezonas ilin! 430 01:22:10,299 --> 01:22:15,648 Kun via talento, vi nenion timu! Vi estis mirinda! 431 01:22:17,000 --> 01:22:21,433 Sed via mano estas glaci-malvarma. Venu kaj sidighu! 432 01:22:29,539 --> 01:22:32,849 Pri la publiko, hodiaù li adoras, morgaù li mortigos vin. 433 01:22:33,019 --> 01:22:35,997 La publiko estas la plej maldankema amorantino. 434 01:22:36,779 --> 01:22:42,572 Jam de 20 jaroj ghi malkonas min, kaj mi jam ne povas ghin forlasi! 435 01:22:49,979 --> 01:22:53,369 Mi pretas donaci al vi la plej belan karieron. 436 01:22:53,819 --> 01:22:56,538 Mi havas tiun povon. 437 01:22:58,219 --> 01:22:59,891 Sed estas unu kondicho: 438 01:23:00,239 --> 01:23:03,556 mi volas scii kiel Joakimo instruis kantadon al vi. 439 01:23:03,639 --> 01:23:07,170 Kial chio, kio venas de li, estas nekomparebla? 440 01:23:07,519 --> 01:23:12,156 Mi volas scii kial la muziko submetighas al li. 441 01:23:16,859 --> 01:23:21,808 Mi volas scii lian sekreton kaj mi scias ke vi tenas ghin. 442 01:23:23,459 --> 01:23:27,691 Pripensu tion. Ni havas multan tempon. 443 01:27:42,199 --> 01:27:44,810 Ni faros grandajn aferojn... 444 01:27:46,939 --> 01:27:48,258 ...kune. 445 01:30:01,179 --> 01:30:05,809 Nun mi shatus ke la tempo tre rapide pasu. 446 01:30:20,000 --> 01:30:25,600 Esperanto-subtitoloj far' Senlime (2005) 447 01:30:55,500 --> 01:30:59,000 F I N O