Incubus originala son-trako transskribita de Luiz Portella kaj Jean-Marie Jacques (2005). 1 "En la vilagxo de Nomen Tuum,... "antikva cerv-fontano estas... "supozata enhavi kuracakvon. "En certaj okazoj, personoj estis resanigitaj. "Sed plej ofte ili akiris certan belecon. "Tial la loko altiris la vanajn kaj la koruptitajn... "...same kiel la kriplajn kaj malsanajn personojn. "Kiel loko de mallumaj mirakloj,... "...la vilagxo farigxis cxas-loko por demonoj. "Aperantaj kiel junaj virinoj,... "...tiuj demonoj altiras la makulitajn animojn... "...en profundan malnobligon,... "...postulante ilin en la fino por la Dio de l' Mallumo. "Sala... "Cxu miaj variolmarkoj malaperis? "Cxu mi estas juna? "Cxu belega? "Cxu vi deziras min? "Mi deziras vin. "Kio okazas al virino,... "...kiu trinkas tro da vino en la mezo de la tago? "Sxi estos kaptita. "Kiu estas mia nomo? "Mi ne memoras ecx mian propran nomon. "Kion vi scias? Mi estas pura. "Cxu vi estas...? "Ne. "Vi mensogetas. "Cxu vi estas grave vundita? "Mia frunto... "Lavu gxin... en la maro. "Mi ne povas marsxi. "Mi helpos vin. "Mi nagxos kun vi, nuda! "Li estis tre ricxa, fratino. "Ricxa kaj abomena, kaj avida je puno. "Diru al mi pri lia animo. "Lia animo, fratino? "Lia animo estis makulita,... "...koruptita, putrita, vejnita pro nigraj fibroj. "Kiom da ili vi kaptis hodiaux? "Tri. "Malbela infano mortinta pro malamo,... "...vidvo abomeninda kaj cxagrena,... "...kaj tiu cxi malsanemulo. "Cxu vi sentas malgajon, Kia? "Mi estas malgaja. "La dio de l' Mallumo amas vin. "Tiam kial li igas nin kapti koruptitajn animojn? "Kial ni devas malbone uzi niajn povojn... "...por pasxti porkacxojn? "Mi estas laca altiri... "...malbonajn kacxajn animojn al la infero? "Kial ni devas delogi, tenti ilin? "Ili trovus sian propran vojon al la kloako de l' infero. "Kiam la greno maturigxas, iu devas rikolti gxin. "Sed kial devigi nin fari tian filaboron? "Sed kial la Inkubo ne levigxi el la infero... "kaj bucxi ilin kiel sxafojn? "Animo ne povas devigate aligxi al la infero. "Al cxiu el ili estas oferita unu elekton. "Kiam ili decidis veni al nia renkonto, ni bonvenigas ilin... "Fratino, mi deziras pli ol tio. "Certe la Dio de l' Mallumo estus felicxa pri la kaptado... "...de animo pura kaj bona,... "sen ombro de peko... "Fratino, estu zorga. "Mi havas povojn, Amael. "Povoj estas elprovotaj. "Vi estas juna, Kia! "Vi ne scias pri kio estas boneco! "Mi volas scii. Mi volas trovi sanktulon kaj detrui lin,... "...kaj dispremi lin, kaj meti miajn piedojn... "...sur sanktan nukon, igi lin furioza, kaj plori, kaj suferi... "Poste, pusxfaligi lin en la profundecon de la infero... "Kia, ne! "Tiam mi estos demono. "Tiam mi estos la preferata filino de l'Dio. "Mi avertas vin, Kia! "Forestu la bonulojn "Ili posedas povon kiu detruas la koron. "Grandan povon. "Misteran, profundan,... "...preter nia kompreno. "Povon. Kian povon? "Oni nomas tion "Amo"! "Dio de l' Mallumo,... "...pardonu vian perditan infanon. 2. "Gxi estas dolcxa... "Mi miras, ke vere... "...tiu cxi akvo havas kuracpovon. "Via aspekto estas pli bona. "Fresxe pura aero revivigis min. "Viaj okuloj estas klaraj. "Dum la lastaj tri noktoj, al mi estis eble dormi... "sen auxdi tondron... sen songxi pri bataloj. "Al vi nun estas eble marsxi. "Viaj vundoj kuracigxas. "Ne estas longe antaux ol vi povos kuri. "Ni plantos gxin en la grundo, kaj lilio kreskos, Marko, "Tiele, Marko, vi decidis vivi, finfine. "Marko, rigardu niajn vizagxojn. "Ni pensas same. "Kial ni ne aspektas same? "Vi devas konfesi, ke... "...escepte pro niaj nomoj,... "...neniu scias, ke... "...ni estas frato kaj fratino. "Cxiuj scias. "Ili sentas tion. "La sama sango... "La sama koro... "La sama animo. "Fratino, je la lasta fojo, mi petegas vin. "Ne klopodu preni lin! "Li estas vere bona. "Cxu Pia? Cxu Dio timanta? Kio estas tiom dangxera en tio? "Li konfrontis la morton, Kia. "Cxiuj el ili konfrontas la morton iam. "Li estas sentima. "Cxu tio estas tiom bona kaj nobla? "La bestoj en la kampoj havas kuragxon. "La plej malgranda birdo agitas siajn flugilojn... "kaj ungo-skrapas mustelon en sia nesto. "Sed lia kuragxo iris trans mem-protekto. "Kiam morto aperis... "...li ne turnis sian dorson... "...al siaj falantaj kamaradoj. "Li antauxeniris... kaj portis cxiujn el ili... "...reen al la vivo. "Mi avertas vin, Kia. "Tiu modesta viro, kiu ne deziras honoron... "Tiu viro estas heroo. "Li estas mortema viro! "Granda heroo, Kia... granda kaj bona. "Do valoras la penon batali por lia animo! "Ne ekzistas herooj brulantaj en la fajro de la infero! "Neniu martiro nek sanktulo! "Ne provu haltigi min, Amael. "Mi avertas vin! "Estu iom zorga kiam vi protektos min! "Gardu vin de bedauxro aux kompato! "Gardu vin de larmoj! 3. "Cxu tiu estas via lando? "Mi logxas tie cxi. "Cxu vi konas la sxoseojn? "Mi konas la sxoseojn de la muelejo kaj de la rivero. "Ses el ni estis survoje al la rikolto. "Kruco, kiu indikis la vojon... "estis rompita de la vento... "Cxu vi perdigxis? "Jes. "Kiam vi laste mangxis? "Mi ne memoras. "Venu... venu! "Sidigxu. "Mia fratino bakis panon. "Ni havas fromagxon kaj vinon. "Arndis! Alportu iom da mangxajxo! "Ni havas vojagxanton pertidan... "...kaj malsatantan. "Mi alportas al vi akvon. "Ne. Mi sentas bone nun. Dankon. "Mi trinkis je la fontano malantauxe. "La cerv-fontanon. "Gxi estas supozata enhavi kuracpovon. "Sed sxajne tio ne estas vera. "Vi ne devus iri tra la arbaro tute sola. "Mi ne havas elekton. "De kie vi venas? "Avernus, apud lago. "Ne estas agrabla loko. "Kial ne? "Vaporo elriras el la lago kaj mortigas birdojn. "Farigxas mallume... "Same kiel antaux sxtormo. "Sed mi ne vidas nubojn. "Estas eklipso! "Mi neniam vidis unu! "Ne rigardu gxin! "Viaj pupiloj malfermigxas... "...kaj la lumo brulos viajn okulojn! "Cxu estas signo? "Kion vi volas diri? "Cxu estas auxguro... de bono aux malbono? "Kelkaj personoj vidas drakon englutantan la sunon. "Sed nur estas la luno... "pasanta inter la suno kaj la tero,... "...lasante ombron. "Estas malvarme... "Nur dum momento. "La bestoj eniras. "Ili pensas, ke estas nokto. "Vesproj je la tagmezo. "La kokinoj ripozigxas. "Mi esperas, ke tio ne malhelpos ilin ovodemeti,... "...cxar ni bezonas la ovojn. "Cxu vi timas? "Ne. Ne nun. "Kie estas Arndis? "Sekura, en sxia hejmo. "Jen, gxi estas finita. "Cxu vi sentas la lumon revenantan? "Estas matene. "Ni pasigis la nokton kune. "Estas tempo foriri. "Vi estas bonvena resti. "Kiam greno maturigxas, iu devas rikolti gxin. "Sed vi ne povas pluiri tute sola. Ne tra la arbaro. "Mi povos sekvi la marbordon... "...lauxlonge de la klifoj. "Restu cxi tie. Mi petas. "Diru al mi vian nomon. "Mia nomo estas Kia. "Kia!... Lasu min iri kune kun vi... por unu mejlo... "Almenaux gxis vi trovos la vojon. "Kaj via fratino? "Sxi estas sekura. "Marko! Kie vi estas? Helpu min! "Miaj okuloj... Mi ne povas vidi, Marko! 4. "Mi portus vin trans, sed... "...mi dubas, cxu mi havos la forton. "Estas malprofunde. Ni povas fari. "Estas vojeto sur la alia flanko. "Ni povos sekvi gxin gxis la maro. "Cxu vi sxatas la maron? "Jes. "Atendu vian militistan protektanton. "Kiamaniere mi povas gardi vin sekura de dangxero? "Kiu volas endangxerigi min en la mezo de la rivero? "Akvo-demono povas aperi... "...kaj cirkauxbraki vin! "La demonoj, kiujn mi konas, estas kiel katoj! "Ili ne sxatas akvon! "Kia! Atendu! Unu kaptis min! "Cxu vi estas dolorigita? "Neniu rompita osto... "...sed mia animo estas droninta. "Kia protektanto vi estas! "Estas bone, ke mi ne lasis vin porti min. "Mi ne povas stari. "Kia, atendu! "Marko. "Kiel vi scias mian nomon? "Via fratino nomis vin Marko. "Ni devas fari fajron. "La suno sekigos nin. "La sablo de la dunoj estas varmega kiel la dezerto. "Kiel vi tion scias? "Mi havas sablo-dunojn kie mi naskigxis. "Kial vi tiel demandas min? "Mi volas, ke cxio estu... "...akurata. "Cxu io gxenas vin? "Mia koro estas bateganta. "Akompanu min al la dunoj. "Kia, revenu kun mi. "Reen al la vilagxo. "Restu kun mi en la dometo... "Ni povos ripozi sub la suno... "...nudaj. "Kune! "Mi deziras, ke ni estu kune. "Ke ni restu kune... "...kiel viro kaj virino. "Mi volas havi infanon. "Mi deziras ripozi sub la suno... "...apud la maro,... "...je la fino de la tero,... "...je la fino de la mondo. "Neniu iam diris al vi kion fari. "Neniu iam malpermesis ion,... "...aux diris al vi... "...ne. "Mi deziras vin, Kia. "Vi scias, mi deziras vin. "Sed estas pli ol... "...nur kusxigxi sub la suno nuda. "Mi deziras, ke ni restu kune. "Sed gravas tre malmulte... "...se niaj animoj ne estas unuigitaj. "Mi ne havas animon! "Ne diru tion! "Ne diru ion. "Ne parolu! "Mia spirito estas rompita. "Mia koro estas peteganta! "Mi sentas prempusxon, kiel la tajdo,... "la suno kaj la luno... "...proksmigxantaj kaj unuigxontaj. "Kia, venu kun mi! "Kaj lasu min montri al vi kiel ni povas... "... esti unuigitaj! "Venu kun mi! 5. "Mi amas vin, Kia. "Dormu, Kia, dormu. "Mi portos vin hejmen. "Reiru! Haltigu ilin! "Haltigu ilin! "(Miaj okuloj! Mi ne povas vidi! Mi estas blinda!) "Reiru al la katedralo! "Sekvu la sonon de la sonorilego! "(Marko!) "Marko estas tie! "Iru al li! "Iru al li! "Haltigu ilin! "Voku lin! "Haltigu ilin! "Fratino, kion li faris al vi? "Li portis min internen, al la altaro. "Li malpurigis vin, Kia. "Li koruptis vin per amo. "Jes, li diris al mi, ke li amas min. "Li detruis vin! "Fratino, vi devas vengxi... "...de tiu sankta abomenajxo. "Detruu lian amon. Kracxu sur lian kapon. "Vengxegu, fratino, vengxegu! "Li estas forta... "...tro forta por mi. "Ne vi, Kia. "Fendu la surfacon de la tero,... "...malfermu truon,... "...kaj liberigu Incubus! "Incubus! "Mi povas vidi vin! "Estas mallume cxi tie sed mi povas vidi... "...la kandelojn kaj la krucon. "Marko!... Dankon al Dio!... "Arndis, kio okazis? Diru al mi! "Mi estas blinda de kiam estis la eklipso. "Mi vin vokis kaj vokis... "Mi sercxis vin cxie. "Estis kiel premsongxo! "Vi estas sekura nun. "Via vizagxo... "Ne demandu min... "Mi ne scias... "Mi ne komprenas... "Kie sxi estas? "Mi ne scias. "Mi vidis timon... "...kaj teruron en sxiaj okuloj. "Sxi kriegis kaj batalis kontraux mi. "Poste, sxi forkuris. "Kien sxi iris? "Malproksimen. "Tien. "Cxu vi amas sxin? "Vi ne konas sxin. "Mi konis sxin... dum mia tuta vivo. "Mi rekonis sxin kiel iun, kiun mi amis dum mil jaroj. "Do vi estos kune. "Ni reiru hejmen. "Farigxas mallume... "...kaj mi povas vidi sen la suno. 6. "Dio de la Nokto,... "Unu el viaj filinoj estis perfortita. "Mortemulo kortusxis sxin... "...koruptis sxin per ago de amo! "Dio de l' Mallumo... "Sxi estas cxi tie antaux vi... "...ploregante kun malamo,... "...kaj venenigite,... "...petegante vengxon. "Incubus... "Mia frato, vengxu min. "Morte! "Ne, ne mortigu lin. "Li estas en stato de graco... "Li mortus benita. "Mi deziras lian animon. "Postulu okulon pro okulo. "Estas malfrue. Vi devus enlitigxi. "Cxu via vido estas pli bona? "Jes, mi vidas perfekte dum la nokto. "La mallumo sxajnas kvietigi min. "Mi kondukos vin al la kuracisto en la mateno. "Vi vere ne legas, cxu ne? "Ne, mi ne povas. "Pensu pri sxi, Marko. "Se vi sentos, ke vi ploros... Mi ne auxdos vin. "Ne gravas cxu vi auxdos min... "Mi estas vivanta. "Jes, estas bone, ke vi havas iun por kiu plori. "Mi amas vin, fratineto. "Mi pregxos por sxi, Marko. "Kaj por vi, ambaux vi. "Pregxu multe. "Bonan nokton. "Bonan nokton. "Cxu vi auxdas iun voki min? "Mi auxdas hundon boji. "Mi ne povas ripozi. "Mi akompanos vin gxis la kampoj. "Vi estas duone dormanta. Restu tie cxi. "Mi rigardados cxirkauxe. "Ne iru tro malproksimen. "Sxi kondukos lin al la maro. "Lia fratino estas tutsola atendante lin. "Aperu antaux sxi kiel juna viro. "Konduku sxin cxi tien... "...al la edzigx-cxambro. 7. "Kiu vi estas? "Kion vi volas? "Kiu vi estas? "Via frato bezonas vin. "Li petis min veni sercxi vin. "Kie li estas? "En la malnova domo... tie. "Li iris internen por sercxi iun. "La ligno estis putrita kaj... la planko malfermigxis sub li. "Cxu li estas vundita? "Li estas kaptita, implikita. "Mi almetos miajn vestajxojn. "Ne! "Montru al mi vian robon. "Gxi estas blanka... kiel pureco. "Mi ne povas spiri. "Ne fermu viajn okulojn... Rigardu min. "Rigardu min... Venu kun mi. "Venu... Venu kun mi... Venu. "Celebru la meson! 8. "Li venas hejmen. "Fermu sxian busxon... Silentigu sxin. "Sxi ne havas langon. "Arndis... Ho, Dio, Arndis. "Marko... Savu... Savu vin... "...je la nomo de Dio. "Sxia animo elbrulu en infero! "Ne! Ne mortigu lin. "Ne! Lasu lin peki! "Lasu lin acxigi sian animon per murdo. "Lasu lin... "Li estas via nun. "Lia animo estas makulita per sango. "Venu for. Venu kun mi. "Ni kasxus nin en la marcxoj apud la maro. "Cxu li estas mortinta? "Rigardu. "Cxu vi vidis min fari tion? "Vi mortigis lin pro vengxo. "Cxu vengxo? "Mi kasxos la kadavron. Neniu scios. "Ni povus forkuri kune. "Mi sentas mian animon morti,... "...kaj suben iri. "Mi vidas nubojn kaj lumon. "Marko, venu kun mi! "Venu kun mi. "La fajro disvastigxas sube de ni... "Cxu vi vidas gxin? "La Tero estas kiel glaco... "...kiel tavolo de vitro. "Rigardu la brilon. "Kampo de fajro,... "...pluvo, tempestoj, turnoventoj! "Mi sentas blovon brulanta mian vizagxon! "Miaj manoj! Rigardu ilin! "Truoj kaj cindroj... "Kia, estas figuroj grimacantaj en la arda aero! "Sun-eksplodoj,... "...lumaj korpoj,... "...Viro kaj Virino,... "...Patrino! "Blovo de la nokto. "Mi vidas la koron de l' mallumo,... "...la Universon plivastigxantan... "...altirante mian spiron,... "...mian sangon,... "...mian vivon,... "...malsupren,... "...malsupren,... "...malsupren... "Venu for, venu kun mi! "Ne auxskultu! "Marko, ne! "Mi volas savi mian animon. "Via animo estas mia! "Ne, Kia... "Mia animo apartenas al Dio. "Mi amas vin, Marko! "Helpu min... helpu min, Kia! "Helpu min, Kia... "Mi amas lin! "Li estas mortanta! "Fratino, konduku vian heroon... "...malsupren al la Abismo. "Haltu! "Mi amas lin. "Vi apartenas al la Dio de l' Mallumo! "Mi apartenas al la Dio de l' Lumo...!