En pacama marborda regiono, Marko
vivas felichan ekziston kun shia fratino Arndis. Sed la
fortoj de l'Malbono estas proksimaj kaj virinaspekta demono, "Kia",
elektas la puran animon de Marko por ghin damnigi. Kia
tamen ne kapablos rezisti al siaj amsentoj al Marko, kaj
alvokos la demonon Incubus por rompi la allogon...
Inter horor-filmo pri vampiroj kaj Bergman-etosa
verko, tiu vidinda filmo, produktita de la konata firmao "Paramount" en
1965, enmergos vin en plej strangan etoson, al kiu la lingvo esperanto tute
ne fremdas. Efektive, post la kriminala filmo "Angoroj", produktita de J.
L. Mahé en Parizo, "Incubus" estis la dua fikcia filmo plene en la
Internacia Lingvo. Char la geaktoroj fakte ne estis esperantistoj kaj tute
ne kontentige majstris la lingvon, utilis surskribi la filmon ne nur en
diversaj lingvoj, sed ankaù en esperanto.
Atentu, la filmo mem shajnas kvazaù damnita: Ne nur
ghi ne konis sukceson (krom en Francio, kie estis retrovita lasta kopio
originale surskribita en la franca lingvo) komplete perdighis kaj malbona
sorto ankaù trafis preskaù chiujn geaktorojn! Chiaokaze, la
filmo estas malpermesita al infanoj (< 12 jaroj).
|
Allyson AMES kiel "Kia"
Teleshargu la transskribon de la originala sontrako en esperanto:
Incubus_OST.txt |