cine-kino.esperanto
Titre
 Menuo - Historio - Originaloj - Esperantajoj - surskriboj - Tekniko - Informoj
Menu Historique Films originaux ou doublés en espéranto Films liés à l'espéranto Films sous-titrés en espéranto Technique (sous-titrage)
Informations, renseignements,...
 
HOMOJ  KAJ  DIOJ 
Homoj kaj dioj
  OF   GODS   AND   MEN
DES HOMMES ET DES DIEUX - Francio 2010 - Daùro : 115 min.
Realiginto : Xavier Beauvois
Kun : Lambert Wilson, Michael Lonsdale, ...
Lingvo : Franca (+ angla kaj araba)
DVD : regiono 2 (Eùropo) ek de la 23a de februaro 2011
Oficiala ttt-ejo : http://www.sonyclassics.com/ofgodsandmen/


Grand Prix: 2010 Cannes Film Festival
Winner Ecumenical Jury Prize: 2010 Cannes Film Festival
Best Foreign Language Film, National Board of Review 2010
Monasterio starigita en la Maghreb-a montaro (Tiberihine), dum la jaroj 1990... Ok kristanaj monaĥoj francdevenaj harmonie vivas kun siaj islamanaj fratoj. Kiam teamo da fremdaj laboristoj estas buĉita de islama grupeto, teruro instaliĝas en la regiono. La armeo proponas sian protekton al la monaĥoj, sed tiuj-ĉi rifuzas. Ĉu ili devas foriri ? Malgraù la minacoj ĉirkaùantaj ilin, la decido de la monaĥoj resti je kia ajn kosto, tagon pos tago konkretiĝas. Ilia fina decido estos la frukto de spirita batalo kaj longa survojado.
La filmado okazis en iama monasterio Maroka kaj la aktoroj sin preparis vivante kun veraj monaĥoj dum unu semajno en la francia abatejo de Tamié... kaj tio senteblas. Plie, monako konsilis ilin dum la tuta filmado. Unu el la aktoroj deklaris "Ni trovis nin dank'al la kanto".
"S’il est avec nous dans ce temps de violence" [Ĉar li estas kun ni en tiu perforta epoko]… kaj  "Nous ne savons pas ton mystère, Amour infini" [Ni ne scias vian Misteron, senlima Amo] estas du kantoj kiuj loĝas en mi de post kiam mi vidis tiun belegan filmon, kies surscenigado estas rimarkinda, dum la simpleco de la lokoj kaj la ludmaniero de la aktoroj tuj emocidonis al mi. Eĉ se la realiginto libere pritraktis la skribaĵojn de la monaĥoj, li sukcesas iomete enirigi nin en la misteron de la donita vivo de la monaĥoj. Neniu restas senŝanĝa post la vidado de tiu filmo: la rolantoj kortuŝas nin kaj invitas nin al profunda pripensado... Transe de la evidenta spiriteca aspekto de la filmo, tiu-ĉi, sen trovi kontentigajn respondojn al la demandoj pri interpopola pliproksimiĝo, kuraĝigas nin al sincereco de la ideoj kaj digneco responsi pri ili... Videnda kaj (re)vidinda filmo!
Pliaj fotoj
Elŝutu la esperanto-surskribojn : Homkdioj.srt