|
|
|
La Femme de Gilles
- La Edzino de Ĝilo
Realigis : Frédéric
Fonteyne (Une Liaison Pornographique,...)
en 2004.
Daùro
: 103 min.
Komune produktis : Belgio, Francio, Svislando,
Italio kaj Luksemburgio.
Rolantoj : Clovis Cornillac
(Ĝilo), Emmanuelle Devos (Eliza), Laura Smet
(filino de Johnny Hallyday, Viktorino).
|
En tiu endoma filmo adaptita de samnoma
romano publikigita en 1937 de la belga Madeleine Bourdouxhe, la socia
kunteksto restas volonte malpreciza kaj la agado precipe disvolviĝas
ĉirkaŭ la korpo kaj la vizaĝo de la personoj: Ĝilo (laboranta en altfornego,
en 1939), Eliza (lia edzino, kiu prizorgas la infanojn kaj la domon, ofte
helpe de sia fratino Viktorino).
Ĉiutage, ŝi atendas la revenon de Ĝilo, la
viro kiun ŝi amas kaj por kiu ŝi vivas.
Enkondukas la filmon kanto de Mistingeta "Mon
Homme" ([Mia Viro],
ekster la filmo ankaŭ iam kantita en esperanto de Alberta Casey, sed
laŭ iom fuŝita versio anglalingva "My man"). Ĝilo, sufiĉe dolĉa
komence de la filmo, iom post iom malmoliĝos dum Eliza, baraktanta por savi
la familian unuon, devos alfronti pli kaj pli netolereblajn streĉiĝojn.
Fonteyne deklaris: "Mi volis ke
la spektanto sekvu paŝon post paŝo
tion, kio okazas al Eliza, ke senteblu la vidpunkto de Eliza[...]. Rilate
kun "Une liaison pornographique" [Pornografia Ligado] (1999), kie abundis
paroloj, mi opiniis ke sekvi la internan movon de personaro sen helpo de
vortoj estus defio eksterordinara."
(gajnita, kio igas la filmvidadon tre agrabla
malgraŭ surtekstoj).
Por la luma kaj ombra pritraktado, Fonteyne inspiriĝis
de verkoj de Vermeer kaj konsekritaj pentraĵoj.
Kelkaj scenoj estas filmitaj en la stratoj de la malnova
Lieĝo (Belgio).
|
|
|