cine-kino.esperanto
Titre
 Menuo - Historio - Originaloj - Esperantajoj - Surskriboj - Tekniko - Informoj
Menu Historique Films originaux ou doublés en espéranto Films liés à l'espéranto Films sous-titrés en espéranto Technique (sous-titrage)
Informations, renseignements,...
 

La Guerre du feu - La fajra milito

Dauro : 95 min.    -  Realigo : Jean-Jacques ANNAUD (1981)  
Aktoroj : Everett MC GILL, Rae DAWN CHONG, Ron PERLMAN
Ttt-ejo (J-J. Annaud - liaj filmoj) : http://www.jjannaud.com/jja.htm

Chirkau 75 000 jaroj antau J.-K., la tribo de Ulam-oj, jam malkovris la fajron. Sed dum batalo kontrau alia tribo, la fajro estas detruita. La Ulam-anoj ne scipovantaj rekrei la flamon, tri militantoj foriras rekonkere al la precioza elemento. Post kiam ili liberigis junulinon kaptitan de tribo da hom-manghantoj, ili siavice estas malliberigitaj…

La Ulam-a lingvajho parolita de la membroj de la tri triboj da "Homo sapiens" estas inventita de la lingvisto Anthony BURGESS (Orange mécanique [mekanika orangho]). Ech se la dialogoj ne estas kompreneblaj, ili tamen estis kunpripense konceptitaj. Anthony BURGESS ekiris de la ideo lau kiu la multeco de la nunaj lingvoj devenus de tre malmultnombraj lingvoj kiuj estus ilia kunfandigho. La dialogoj de la filmo do estis elpensitaj ek de lingvo, inventita de BURGESS, kuniganta la anglan, la francan, la italan,...

Se pro La fajra milito la publiko ekinteresighis pri prahistorio, la filmo kontribuis al la persisto de multnombraj nepravigitaj klishoj kaj de falsa bildo malavantagha pri la prahistoriaj homgrupoj, tie ankritaj en formo da besta pra-homeco. Indas rememorigi ke temas nur pri fikcia verko kiun oni ne uzu kadre de scienca popularigo au instruado!

LA FAJRA MILITO

  Teleshargu surskribojn en
  esperanto:  Fajra_Eo.srt