|
|
|
Eldorado
Francio - Belgio, 2008 - Daŭro : 1h25.
Realiginto : Bouli
Lanners.
Kun : Bouli Lanners &
Fabrice Adde.
Lingvo : franca.
Muziko : Renaud
Mayeur, An Pierle & Koen Gisen
ttt-ejo : http://www.eldorado-lefilm.com
DVD : M6 VIDEO 2008
ELDORADO ricevis en Cannes (FR-2008)
tri premiojn: "Junaj Rigardoj", "label Europa
Kinarto" kaj "FIPRESCI" (Internacia Federacio
pri Kritiko).
|
Bouli
Lanners naskiĝis en 1965 en Moresnet-kapelo (Kelmis/Amikejo).
En 2008, lia filmo ELDORADO estas prezentita
kiel konkursaĵo je la 44a "Mostra Internazionale del Nuovo Cinema" (Pesaro,
Italio) kaj tie ricevis specialan mencion kiel "defazigita komedio
kiu evoluas en la marĝenoj, plena je emocioj kaj simpleco kaj interpretita
de eksterordinaraj aktoroj". La filmo ankaù ricevis la premion
"Pesaro Cinema Jeune" "pro ĝia atento pri la psikologio
de la personaĵoj, pro la obstina ritmo de la rakonto kaj pro la harmonio
inter muziko kaj bildoj". Ĝi estas originala okazo por pensadi pri la
soleco, kondukita per ironia kaj superreala inteligento.
|
Ivan (Bouli), vendisto da malnovaj amerikaj
aùtomobiloj, kolerema kvardekjarulo, surprize trovas ŝteliston
(Fabrice Adde) hejme. Li spertas strangan korinklinon
al tiu kaj konsentas konduki lin ĉe liaj gepatroj per sia malnova "Chevrolet".
Komenciĝas stranga "road movie", la vojaĝo
de du iom rompitaj stranguloj tra lando (Belgio) belega sed ankaù
tiom defazigita..
|
|