|
|
Don Giovanni - Donĵuano
Realiginto : Joseph Losey -
1979 - 180 min. - Muziko : Wolfgang Amadeus Mozart
Kun : Ruggero Raimondi,
Kiri Te Kanawa, José Van Dam, Teresa Berganza,...
|
La opero de Mozart,
inspirita de la malsaĝaĵoj de Donĵuano, iĝis en 1979 pompa filmo
dank'al la prestiĝa filmisto Joseph Losey kaj la scenaristo Rolf
Liebermann.
Se multaj homoj vidis Donĵuano-n,
neniu bone aŭdis ĝin ĉar la filmo ne nur estis
la unua opero honorigita per produktaĵo por la granda ekrano
: en 1979, ĝi malvirgigis
la sistemon Dolby Stereo en Eŭropo. Nu, malgraŭ la konsiloj de la inventinto
mem, Ray Dolby, al la son-inĝeniero
Jean-Louis Ducarme, nenio efikis. La surbendigado de la kantoj,
kvankam tre zorgema, stumblis pro la miksado. Ĉar, se la principo de la
Dolby Stereo, "ĉirkaŭi"
la spektanton per sono flanke, centre, kaj malantaŭe,
mirindis en Star Wars, fidele kaj harmonie transdoni la
voĉojn de Ruggero Raimondi,
de Kiri Te Kanawa, de José Van Dam aŭ
de Teresa Berganza estis multe pli malfacile.
Sekve de nesolvebla teknika problemo, la sono eliris dekstren kaj maldekstren,
sed ne centren de la kineja salonego...
|
|
2006. Gaumont, kiu produktis la filmon,
kreas eventon : kofreto da 3 DVD prezentas tiun tri-horan verkon, remiksitan
en DD 5.1 kaj THX-certigitan. Tiun fojon, la sono estas bona. Krome, suplementa
DVD malkaŝas kelkajn sekretojn de la filmado.
|
|