|
|
The great Dictator - La granda Diktatoro
Scenaro, realigo kaj muziko : Karlo Chaplin,
1940
Dauro : 120 min. - DVD eldonita de
MK2 (2002).
Rolantoj : Charles Chaplin, Jack Oakie, Reginald
Gardiner, Henry Daniell, Billy Gilbert, Grace, Hayle, Paulette Goddard, Carter
De Haven, Emma Dunn, Maurice Moskovitch, Bernard Gorcey, Paul Weigel.
Chaplin, diris la fama franca skribisto kaj artisto
Jean Cocteau, tio estas la «esperanto-rido». «La granda
Diktatoro», kiel chiuj filmoj de Chaplin, estas amaso da gagoj ridindaj
(au plorindaj) kun granda temo tushanta la koron de la homoj.
|
En tiu-chi filmo, Chaplin
talente montras la etecon de la distanco inter la absoluta majstrado de
arto kaj la impono de deloganto al tuta popolo.
Dum la unua mondmilito, sennoma barbisto batalanta
en la armeo de Tomenio savas la vivon de oficiro dum aviadila akcidento. Memorperdinta,
la eta soldato estas sendita en malsanulejon kie li restos dum 20 jaroj,
ignorante la shanghojn kiuj okazas chirkau li. Li ne scias ke Hinkel ighis
la diktatoro de Tomenio kaj ke li senkompate persekutas la judojn helpe de
siaj du ministroj Garbitsch kaj Herring . Fine, dum la diktatoro ferias por
festi la invadon de Osterlish, li erare estas arestita dum la barbisto, konfuzita
kun Hinkel, prenas ties lokon kaj paroladas al la Tomenia popolo, diskonigante
chiujn malbonfarojn de sia sozio, ech kuraghante laudi demokration.
|
|
ttt-ejo en esperanto
: http://www.aleph.com.br/kce/historio-08-diktatoro.htm
|
|