cine-kino.esperanto
Titre
 Menuo - Historio - Originaloj - Esperantajoj - surskriboj - Tekniko - Informoj
Menu Historique Films originaux ou doublés en espéranto Films liés à l'espéranto Films sous-titrés en espéranto Technique (sous-titrage)
Informations, renseignements,...
 

Dancas Kun La Lupoj

1990 Usono - 224 min (plilongigita versio)
Realiginto : Kevin Costner
Kun: Kevin Costner, Mary McDonnell, Graham Greene, Rodney  Grant
,...
Dances with Wolves
Fama filmo romantika, ekologia kaj profunde homara.
Usono, secesia milito. Leùtenanto en la norda armeo, John Dunbar estas grave vundita che la piedo sed rifuzas la amputon kaj sen armilo ekrajdadas fronte al la malamiko. Pro tiu rimarkita heroajho, li rajtas elekti novan destinon kaj estas sendita en landliman fuorton, cele konatighi kun la sovagha "Fora Okcidento" minacita pro la invado de la pioniroj. Atendante la helptrupojn, li tie pluvivas skribante tagjhurnalon, malkovrante la chirkaùon kaj klopodante malsovaghigi lupon.

Iam, helpante vunditan virinon, li ekkontaktighas kun la Siuaj indianoj...

Retrovu (aù malkovru) tiun mitan filmon de Kevin Costner (JFK, la Nekoruptebluloj, Bodyguard, Waterworld,...) en ghia longa versio. Eksterordinara epopeo je senriprocha scenaro, Dancas Kun La Lupoj estas filmo kies dekoroj estas egalitaj nur de la mesagho, nova kaj pacema. La filmo ricevis 7 OSCARojn, interalie pro la plej bona originala muziko, shuldita al
John Barry. Sendube esperantiginda filmo (originalaj lingvoj: angla, siua, paùnea).


Teleshargu la esperanto-surskribojn : Dancas_1.srt
Dancas_2.srt