cine-kino.esperanto
Titre
 Menuo - Historio - Originaloj - Esperantajoj - Surskriboj - Tekniko - Informoj
Menu Historique Films originaux ou doublés en espéranto Films liés à l'espéranto Films sous-titrés en espéranto Technique (sous-titrage)
Informations, renseignements,...
 

La citronujoj (Lemon Tree)

2008 Israel
Realiginto : Eran Riklis
Kun: Hiam Abbass, Rona Lipaz-Michael, Ali Suliman ...

Landlime inter Israelo kaj Palestino, jen fabelo dolch-amara pri du virinoj kiujn chio shajne oponas, krom citron-ghardeno kiu rivelos fortajn ligojn inter Salma, palestina vidvino kaj Mira, la edzino de la ministro pri Defendo de Israel. La Israela armeo ordonas elradikigi la citronujojn de Salma, pretekstante ke teroristoj povus kashighi inter ili. Salma nepre volas savi siajn mirindajn citronujojn. Shi ech iros ghis la Superega Kortego Israela por alfronti tie la timindajn advokatojn de la armeo subtenitaj de la registaro. Sed palestina vidvino ne estas libera agi kiel shi volas precipe kiam simpla najbareca afero ighas strategia vetgarantiajho. Neatendite Salma trovos aliancanino en Mira. Inter la du virinoj ekestas kompliceco kiu preterpasas la konflikton inter Israelanoj kaj Palestinanoj.
La DVD estas simpla sed perfekte redonas la bildojn de la germana Rainer Klausmann ("La Falo") kaj la sono rekspektas la orientan etoson.

Citronujoj DVD  
Tri jarojn post "La Siria fianchino", la israela Eran Riklis donis al ni novan politkan metaforon chirkaù la nocio pri (land)limo, kiu ne povis lasi asocion kiel "Senlime" sen kunlabora reago, char temas pri kritiko de landlimo, burokratismo kaj nekomunikebleco. La filmo krome enhavas belegan protreton de virino en sia lukto kontraù antaùjughoj. Hiam Abbas kelfkoje memorigas nin pri la granda Irena Papas kaj la aliaj aktoroj, Rona Lipaz-Michael en la rolo de ministra edzino kaj  Ali Suliman kiel advokato de Salma, bonege replikas al shi. Tiu filmo estas bela krio, kiu transformighas en parolojn iam kantitajn de Felix Leclerc : «Kiam la homoj vivos per amo».

Teleshargu la esperanto-surskribojn : Citro_Eo.srt